*7ŭo

ŭo  

LINGRAFON
Nomo de la dudeksesa litero de la Esperanta alfabeto; malvasta malantaŭa duonvokalo [u̯].
Rim. 1: Z. klarigas, ke „en la sono la a kaj la ŭ devas esti aŭdataj klare ĉiu aparte, sed ili faras unu silabon, ĉar efektive la litero ŭ ne estas vokalo. Tiel ekzemple la vorto laŭdi devas esti elparolata laŭ-diLR .
Rim. 2: La litero „ŭ“ estas uzata nur post vokalojF . Nur escepte al la Fundamento „ŭ“ povas troviĝi antaŭ vokalo: ŭa (infana ploro); ŭaks (ranbleko); ŭo (nomo de la litero) ktp.
Rim. 3: La duonvokaloj j kaj ŭ estas laŭ la elparola maniero vokaloj: ili estas farataj sen baro de la aerfluo. Sed ili rolas en la lingvo kiel konsonantoj. Ili estas ĉiam mallongaj, kaj neniam povas ricevi akcenton. Duonvokalo ĉiam aperas kune kun vera vokalo, kaj sin apogas al tiu vokalo en la elparoloPMEG .
france:
ou (bref)

administraj notoj