8vertic/o Z PV

vertico

MAT
1.
Rimarkinda punkto en geometria figuro, interalie:
a)
[1] (de plurlatero) ĉiu rando de ĝiaj lateroj: en regula stelokvinlatero, oni povas ekhavi kvinpintan stelon per pentrado de linio de la unua vertico al la tria vertico, de la tria vertico al la kvina vertico, de la kvina vertico al la dua vertico, de la dua vertico al la kvara vertico, kaj de la kvara vertico al la unua vertico [2];
b)
[3] (de pluredro) ĉiu vertico 1.a de ĝiaj facoj: pluredro estas solido limigita ĉiuflanke per ebenaj edroj, […] ĉe vertico kuniĝas minimume 3 lateroj [4];
c)
MatVort (de konuso) la komuna punkto de ĝiaj naskantoj;
d)
[5] (de angulo) la komuna origino de ĝiaj lateroj.
2.
MATKompLeks Elemento de grafeo, kiu unuope difinas nodon de la grafeo, kaj pare kun alia vertico eĝon: kutime, grafeo estas prezentita kiel aro de punktoj (verticoj) ligitaj de linioj (la eĝoj) [6]. VD: Ecoj de vertico: incida, najbara, izolita. VD: Atributoj de vertico: grado, elira duongrado, enira duongrado.
Rim.: Anstataŭe troviĝas „nodo“ en MatVort.
angle:
1. vertex 2. vertex, node
beloruse:
1. вяршыня (геамэтрычнай фігуры) 2. вяршыня, вузел
ĉeĥe:
vrchol (abstraktního symplexu| polygonu| diagramu)
france:
1. sommet (d'une figure géometrique) 2. sommet (d'un graphe), nœud (d'un graphe)
germane:
1. Ecke, Spitze, Scheitel 2. Knoten, Ecke
greke:
γωνία
hispane:
1. vértice
hungare:
csúcs
japane:
頂点 [ちょうてん]
katalune:
vèrtex 1. vèrtex 2. node
nederlande:
1. top (v.e.driehoek)
pole:
1. wierzchołek (kąta, wielokąta, wielościanu) 2. wierzchołek (grafu)
portugale:
vértice
ruse:
1. вершина 2. вершина, узел
slovake:
vrchol uhla
ukraine:
вершина (кута і т.п.)

administraj notoj