tradukoj: cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

4invers/a

inversa

1.TEZ
Estanta en mala, kontraŭa pozicio aŭ direkto rilate al alia: la gvidisto erarinte pri la vojo returniris en inversa direkto; inversa bildo (ĝi povas esti ekz spegulita aŭ turnita tiel, ke la dorsflanko vidiĝas aŭ kun inversigitaj koloroj, t.e. nigro anstataŭ blanko, ruĝo anstataŭ verdo ktp.); inversa rilato (rilato de du kvantoj, kies unu pligrandiĝas laŭ la mezuro kiel la alia malpligrandiĝas); inversa grando al rezistanco estas konduktanco, kiu estas mezurita en simensoj [1]; la korpoj sin altiras laŭ inversa rilato de la kvadrato de sia distanco; en [...] la hispana lingvo demandaj ĉeffrazoj estu komencataj per inversa (surkapa, turnita) demandosigno (¿) kaj finataj per la tradicia demandosigno [2]; inversa pola notacio (maniero noti matematikajn formulojn kun la operatoro post la argumentoj, inverse al la pola notacio, kie oni notas la operatoron antaŭ la argumentoj) [3].
2.TEZ
MATPIV1 Estanta inverso 2: la inversa rilato de funkcio f:XY estas la duargumenta rilato f-1Y×X difinita per f-1={(y,x):(x,y)∈f} [...] en la okazo ke ĝi estas funkcio, ĝi nomiĝas [...] inversa funkcio [4]; logaritmo kun bazo a [y=logax] estas la inversa funkcio de eksponenta funkcio kun la sama bazo y = ax [5].

inverso Vikipedio

1.TEZ
Io inversa: la grekoj respektis logikon pli ol fakto[n], sed en moderna scienco, la inverso estas la kazo [6].
2.TEZ
MAT
a)TEZ
[7] Neŭtriganto rilate al multiplike signata operacio: la inverso de 3 estas ; por ĉiu elemento de grupo ekzistas ĝia inverso. en aritmetiko multipliko estas unu el operacioj per nombroj, kiu estas la inverso de divido [8].
Rim.: Verdire la citita fonto limigas la nocion al inversoj de nombroj, sed ĝi nature vastiĝas al ĉia multipliko, kiel aperas en [9].
b)TEZ
Bildigo, funkcio estiĝanta per interŝanĝo de origino kaj bildopunkto: sekanto ― la inverso de la kosinuso, kosekanto ― la inverso de la sinuso [10].
c)TEZ
integralo estas la inverso de derivaĵo [11]; inverso (logiko) [12]. VD:inversa paro, inversa rilato, inversa bildo de elemento, inversa bildo de subaro, inversa bildigo.

inverseTEZ

En inversa maniero, inversa direkto: la akvo spegulas inverse la objektojn; movi piŝton de supre malsupren kaj inverse; la angla posedas 6000 idiomajn esprimojn kaj averaĝe 5 signifojn por ĉiu vorto aŭ inverse 5 vortojn por ĉiu signifo [13]; Svislando devas akcepti gigantan trafikon de nordo al sudo kaj inverse [14]. VD:renverse, returne, kontraŭsence.

inversigi

1.
Meti en inversan pozicion aŭ direkton: inversigi bildon, elektran fluon, la rolojn; humile li provis pardonpeti, sed lia lango ŝajnis inversigi ĉiujn movojn [15]; ĉio estas inversigita: kio povas vidigi, blindigas, kio povas krei ion novan, detruas [16].
2.TEZ
MAT(fakula ĵargono) Kalkuli la inverson 2: inversigi matricon, bildigon, figuron.

inversigo

1.
Ago inversigi 1.
2.
MAT
a)TEZ
(fakula ĵargono)[17] Ago inversigi 2.
b)TEZ
MAT[18] (en dudimensia afina eŭklida spaco, kun centro O kaj potenco λ2) Transformo, kiu ĵetas punkton M al tia punkto M' de la duonrekto OM, ke OM.OM' = λ2: ĉiu punkto de la cirklo kun centro en O kaj radiuso λ estas senŝanĝa per la inversigo; inversigo estas involucio; cirkla inversigo [19]; inversigo en punkto [20].
Rim.: Tian transformon oni ankaŭ nomas „inversigo rilate al cirklo kun centro en O kaj radiuso λ“. Troveblas sinonima termino „inversio“ en MatVort, sed neniu el niaj aliaj fontoj ĝin konfirmas.

inversigeblaTEZ Vikipedio

1.
Tia, ke eblas ĝin inversigi.
2.TEZ
MAT[21] (p.p. elemento en multiplike signata grupo aŭ en ringo) Tia, ke ekzistas ĝia inverso: en la ringo de entjeroj nur 1 kaj -1 estas inversigeblaj. SIN:invershava.
Rim.: La inversigeblajn elementojn de ringo oni foje nomas „unuoj“, kio estas evitinda pro la ebla konfuzo kun la unuo de la ringo. Ial la citita fonto uzas „inversigebla“ nur p.p. bildigoj. Ni ne opinias tiun limigon utila.

neinversigeblaTEZ

1.
Ne inversigebla1: kelkaj efikoj estas neinversigeblaj (aŭ, pli precize, restas dum tre longega tempo en nia klimatsistemo) [22]; neinversigebla transpolenado de la modifita tritiko al aliaj grenspecioj [23].
2.
MAT Ne inversigebla2.

invershavaTEZ

MAT[24]
=inversigebla

neinvershavaTEZ

=neinversigebla

tradukoj

anglaj

~a 2.: inverse; ~o a: inverse element, reciprocal element, multiplicative inverse; ~igo b: inversion; ~igebla 2.: invertible; ne~igebla: non-inversible; ~hava: inversible; ne~hava: non-inversible.

ĉeĥaj

~a: inverzní, opačný, převrácený, reciproký; ~o: inverzní zobrazení; ~e: naopak, obráceně; ~igi: otočit do protisměru, zvrátit; ~igebla: reverzibilní (turbína); ne~igebla: neinverzibilní.

francaj

~a 1.: inverse, contraire, opposé; ~a 2.: inverse; ~o 1.: inverse, contraire, opposé; ~o a: élément inverse; ~e: inversement, au contraire, à l'envers, à rebours; ~igi 1.: inverser; ~igi 2.: inverser; ~igo 1.: inversion; ~igo b: inversion; ~igebla: inversible; ne~igebla: non inversible; ~hava: inversible; ne~hava: non inversible.

germanaj

~a 2.: inverse; ~a: umgekehrt, invers; ~o 1.: Umkehrung, umgekehrte Richtung; ~o a: Inverses, Reziprokes; ~e: umgekehrt; ~igi 1.: umkehren, invertieren; ~igo b: Inversion; ~igebla: umkehrbar; ne~igebla 1.: unumkehrbar, irreversibel; ne~igebla: unumkehrbar; ~hava: umkehrbar; ne~hava: unumkehrbar.

hispanaj

~a: inverso; ~e: inversamente; ~igi: invertir; ~igebla: invertible.

hungaraj

~a 1.: fordított, ellenkező, ellentétes; ~a 2.: inverz; ~o 1.: fordítottja, ellenkezője; ~o a: reciprok; ~e: fordítva; ~igi 1.: megfordít, kifordít ; ~igi 2.: invertál; ~igo 1.: megfordítás, kifordítás ; ~igo 2.: invertálás, inverzió; ~igebla 1.: megfordítható, kifordítható ; ~igebla 2.: invertálható; ne~igebla: nem invertálható; ~hava: invertálható; ne~hava: nem invertálható.

nederlandaj

~a: omgekeerd; ~o 1.: iets omgekeerds; ~e: omgekeerd; ~igi 1.: omkeren; ~igebla: omkeerbaar; ne~igebla: onomkeerbaar; ~hava: omkeerbaar; ne~hava: onomkeerbaar.

polaj

~a 2.: odwrotny; ~o a: element odwrotny, odwrotność; ~igo 1.: odwracanie; ~igo b: inwersja; ~igebla 2.: odwracalny; ne~igebla: nieodwracalny; ~hava: odwracalny; ne~hava: nieodwracalny.

portugalaj

~a: inverso; ~o 1.: inverso; ~e: inversamente, vice-versa; ~igi: inverter; ~igo 1.: inversão; ~igebla: invertível; ne~igebla: não invertível; ~hava: invertível; ne~hava: não invertível.

rusaj

~a 2.: обратный; ~a: обратный, противоположный; ~o 1.: обратное, противное, противоположное (сущ.), инверсия; ~o a: обратный элемент; ~e: наоборот; ~igi 1.: обратить, инвертировать; ~igi 2.: инвертировать; ~igo b: инверсия; ~igo: инверсия; ~igebla 1.: обратимый; ~igebla 2.: допускающий обратный; ne~igebla: недопускающий обратный, необратимый; ~hava: допускающий обратный; ne~hava: недопускающий обратный.

slovakaj

~a: inverzný, opačný, prevrátený; ~o: inverzné zobrazenie; ~e: naopak, naruby; ~igi: vypočítať inverziu; ~igebla: vratný, zvratný; ne~igebla: neinverzibilný.

fontoj

1. Vikipedio, Elektra rezistanco
2. Vikipedio, Demandosigno
3. Vikipedio, Inversa pola notacio
4. Vikipedio, Inversa rilato
5. Vikipedio, Logaritmo
6. Vikipedio, Moderna scienco
7. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
8. Vikipedio, Multipliko
9. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 23
10. Vikipedio, Trigonometrio
11. Vikipedio, Integralo
12. Vikipedio, Inverso (matematiko)
13. Monato, S. Maul: http://steloj.de/esperanto/monato2/007089.html
14. Monato, , Mireille Grosjean: Kultura mozaiko, 2015
15. Monato, , Lode Van de Velde: Trancporto, 2010
16. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Infana Imperiestrino
17. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „de matrico“
18. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 29
19. Vikipedio, Inverso (matematiko)
20. Vikipedio, Inverso (matematiko)
21. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §185
22. Monato, , Marco van Hulten: Interrilato de la oceano kaj klimatŝanĝiĝo, 2015
23. Monato, , Joyce Bunting: Taktiko por noveca tritiko, 2013
24. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §186

~igebla: Mankas dua fontindiko.
~igebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~hava: Mankas dua fontindiko.
~hava: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ne~hava: Mankas fontindiko.
ne~hava: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o:
    PIV konas trian sencon, sinoniman de "reverso" (ne en REVO), 
    neologismo el la sama familio kiel "averso" kaj "roverso"...
    Valoras esplori, cxu tiu senco vere ekzistas (cxi-okaze aldonendas
    francaj tradukoj: envers, verso) kaj kiel eventuale gxin
    esprimi pli precize sen neologismo.
    [MB]
  

[^Revo] [invers.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.35 2017/08/08 19:10:13 ]