*ring/o UV
*ringo
- 1.
- Cirkloforma peco el malmola materialo: malliberulo, kiun la tintanta fera ringo vekas el la sonĝoj de la libereco [1]; la veturilo preskaŭ sensone rulas, ĉar la radoj estas […] vestitaj per kaŭĉukaj ringoj [2]; okulvitroj sen ringo aŭ kadro [3]; en sia kolero li premis al ŝi la ringegon de la krono tiel forte al la frunto, ke tio faris al ŝi doloron [4]; ŝtono en ringforma ingo [5];
- 2.
-
Valora cirkloforma peco portata kiel ornamo ĉe la
fingro aŭ alia korpoparto:
ora ringo
[6];
virinoj […] alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj
kolringojn
[7];
mi metis la ringon sur ŝian nazon kaj la braceletojn sur ŝiajn manojn
[8];
sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj
[9];
li demetis ringon de sia fingro
[10];
ŝi portis ordinare nur sian fianĉiĝan ringon
[11];
kun la plej timema modesteco ŝi prenis la edzigan ringon el mia mano
Rabistoj
;
oni posedas la ringon de Gigeso kaj eĉ ankaŭ la ĉapon de nevidebleco
[12].
brakringo,
ringofingro,
kolringo - 3.
- (figure)
Io havanta formon de ringo:
ellasi fumringojn el sia cigaro;
la haroj […] bonodorantaj, torditaj en formo de misteraj ringoj
[…] prezentis majstraĵon de la friza arto
Marta
;
la okuloj havis larĝajn nigrajn ringojn
[13];
la olimpikaj ringoj
[14];
la sciencistoj provis nombri la kresk-ringojn videblajn sur ekstera faco de la
konko
[15];
karbonatomo troviĝas ĉe ĉiu angulo de la pentagramo kie vertikala linio
transpasas la ebenon de la ringo
[16];
pro la multnombraj vulkanoj oni nomas tiun zonon „Ringo de l'
fajro“
[17].
braceleto,
buklo,
cirklo,
rondo - 4.
Cirkla supersigno:
konata litero en la ortografio de la sveda, la dana kaj la norvega estas la a
kun supera ringo, å
[18].
- 5.
[19]
Tia algebra
strukturo
`(bb E,†,×)`,
ke `(bb E,†)` estas
komuteca
grupo, kaj `xx` estas
asocieca kaj
distribueca rilate al
`†`:
la ringo `(bb E^(bb E),+,circ)` de
la
bildigoj de komuteca grupo
`(bb E,+)` al si mem;
la unuan operacion de ringo oni kutime signas adicie kaj la
duan
multiplike;
la nulo (resp. unuo) de ringo estas ĝia neŭtra
elemento rilate la unuan (resp. duan) operacion.
Specifaj ringoj:
ringo de n-modulaj
restoklasoj,
eŭklida ringo,
kvocienta ringo,
korpo,
lineara algebro;
Epitetoj por ringo:
integra,
ĉefideala,
faktoreca,
komuteca,
unuhava;
atributo de ringo:
karakteristiko;
epitetoj por elemento en ringo:
inversigebla,
invershava,
neinversigebla,
reduktebla,
nereduktebla,
nulpotenca,
prima;
Operacioj en ringo:
adicio,
multipliko;
Rimarkindaj elementoj:
nulo,
unuo,
nuldivizoro;
Substrukturoj:
idealo,
subringo.
Rim.: Kelkaj postulas, ke la dua operacio havu neŭtran elementon (t.e. unuon). Tiajn ringojn ni nomas unuhavaj.
Rim.:
Laŭ BL: (en boksado) prefere diru boksejo, boksa podio,
pugnobatala podio.
1.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
2. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
3. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 2
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Drako por Heroo Hinreko
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 35:22
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:47
9. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
12. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Dek
13. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 30
14. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Mondo
15. Monato, Oliver Kim: Rekorda konkulo, 2014
16. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
17. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
18. J. Wells: Supersignoj, trasignoj kaj subsignoj, 1996-2000
19. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §380
2. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
3. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 2
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Drako por Heroo Hinreko
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 35:22
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:47
9. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
12. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Dek
13. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 30
14. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Mondo
15. Monato, Oliver Kim: Rekorda konkulo, 2014
16. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
17. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
18. J. Wells: Supersignoj, trasignoj kaj subsignoj, 1996-2000
19. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §380
- angle:
- ring 1. ring (hard shape) 2. ring (jewelry) 3. ring (soft shape) 4. ring (typography) 5. ring (mathematics)
- beloruse:
- кола, колца
- ĉeĥe:
- kroužek, kruh, obruč, okruh, prsten, prstenec, ring
- ĉine:
- 环 [huán], 環 [huán], 戒 [jiè] 3. 戒指 [jièzhǐ], 小环 [xiǎohuán], 小環 [xiǎohuán] 5. 环 [huán], 環 [huán]
- france:
- anneau 1. bague
- germane:
- 1. Ring, Reifen, Reif ~forma: ringförmig. 2. Ring, Reif, Schmuckring 3. Ring 4. Kreis, Kringel 5. algebraischer Ring
- hispane:
- anillo
- hungare:
- gyűrű 1. gyűrű 3. karika
- indonezie:
- cincin, gelanggang ~forma: berbentuk cincin.
- japane:
- 輪 [わ], 環 [たまき], 指輪 [ゆびわ], 環状のもの [かんじょうのもの]
- katalune:
- 1. anella 2. anell 5. anell
- nederlande:
- ring
- norvege:
- ring
- pole:
- obrączka, pierścień ~forma: obrączkowy, pierścieniowy. 5. pierścień (struktura algebraiczna)
- portugale:
- anel
- ruse:
- кольцо
- slovake:
- krúžok, obruč, okruh, prstenec, prsteň, ring
- svede:
- 1. ring 3. ring
- tibete:
- ཚིགས་ཁེབས་
- ukraine:
- кільце, перстень, каблучка, ринґ
*ringego [20]
- Granda ringo: premanta ringego ĉirkaŭis ŝian koron [21]; pavimbatilo […] tuta el ligno, malsupre ĝi estas larĝa kaj ĉirkaŭita de fera ringego [22]; ŝi ekstaras sur seĝo, alte tenas ringegon kaj la knabo saltas tra ĝin [23].
20.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
ring'eg'
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj
23. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
24. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj
23. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
24. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
- angle:
- hoop, (metal) circle
- beloruse:
- абруч
- ĉine:
- 箍 [gū]
- france:
- cerceau
- germane:
- 1.a Reif (am Fass)
- indonezie:
- simpai, temin
- japane:
- 輪 [わ], たが
- katalune:
- cèrcol
- pole:
- obręcz
- ukraine:
- обруч
subringo
- angle:
- subring
- beloruse:
- падколца
- france:
- sous-anneau
- germane:
- Unterring
- hungare:
- részgyűrű
- indonezie:
- subcincin
- katalune:
- subanell
- pole:
- podpierścień
- ruse:
- подкольцо
ringo de n-modulaj restoklasoj
(por entjero
`n gt 1`)
Kvocienta ringo de la
ringo de entjeroj per la idealo de `n`-obloj.
- angle:
- residue class ring
- beloruse:
- колца рэштаў
- france:
- anneau des classes résiduelles
- germane:
- Restklassenring
- hungare:
- modulo n maradékosztályok gyűrűje
- indonezie:
- gelanggang hasil bagi, gelanggang faktor, gelanggang perbedaan, gelanggang kelas residu
- pole:
- pierścień reszt
- ruse:
- кольцо вычетов
brakringo
- Braceleto portata ĉe la brako: peza, granda ora brakringo el antikva idolista tempo [25]; en la jaro 1864 ĉe la limo de la vilaĝo estis trovita brakringo el masiva oro [26].
25.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
26. Vikipedio, Schalunen
26. Vikipedio, Schalunen
- angle:
- armband, bracer
- beloruse:
- бранзалет
- bretone:
- tro-vrec'h
- bulgare:
- гривна
- ĉeĥe:
- náramek
- ĉine:
- 釧 [chuàn], 钏 [chuàn], 手环 [shǒuhuán], 手環 [shǒuhuán], 手鐲 [shǒuzhuó], 手镯 [shǒuzhuó], 鐲 [zhuó], 镯 [zhuó], 鐲子 [zhuózi], 镯子 [zhuózi], 手鏈 [shǒuliàn], 手链 [shǒuliàn], 环 [huán], 環 [huán]
- france:
- bracelet (de bras)
- germane:
- Armreif
- hebree:
- צמיד
- hispane:
- pulsera, brazalete
- hungare:
- karperec
- indonezie:
- ban lengan
- itale:
- bracciale, braccialetto
- japane:
- 腕輪 [うでわ]
- katalune:
- braçalet
- pole:
- bransoleta
- ruse:
- браслет
- slovake:
- náramok
- turke:
- bilezik
- ukraine:
- браслет
eŭklida ringo
Komuteca,
integra
ringo
`bb R`,
konsiderata kune kun tia bildigo `phi`, ke al ĉiu
nenula elemento `a` ĝi asocias entjeron
`phi(a) ge 0`, kaj ke
`phi(a) le phi(b)`,
se `a` estas divizoro de
`b`, kun
la
aldona kondiĉo, ke por ĉiu paro
`(a,b)` kun nenula
`b` ekzistas
almenaŭ unu tia paro `(q,r)`, ke `a=b xx q+r` kaj
`phi(a) le phi(b)`:
la ringo de entjeroj estas eŭklida ringo
(`phi(a) = |a|`);
ĉiu polinomringo
estas eŭklida ringo, konsiderante la bildigon
`phi`, kiu al polinomo asocias ĝian gradon;
ĉiu eŭklida ringo estas
ĉefideala.
Eŭklido,
eŭklida divido,
kvociento,
resto.
- angle:
- Euclidean ring
- beloruse:
- эўклідава колца
- france:
- anneau euclidien
- germane:
- Euklidischer Ring
- hungare:
- euklideszi gyűrű
- indonezie:
- domain Euklides, daerah Euklides
- katalune:
- anell euclidià
- nederlande:
- Euclidische ring
- pole:
- pierścień euklidesowy
- ruse:
- евклидово кольцо
hulringo
Ringo, kiun oni svingas ĉirkaŭ la talio:
hulringo estas sporta ekzercilo
[27].
- angle:
- hula hoop
- beloruse:
- абруч (гімнастычны), хулахуп
- ĉine:
- 呼啦圈 [hūlāquān], 呼拉圈 [hūlāquān]
- france:
- hula hoop
- indonezie:
- hulahop
- japane:
- フラフープ
- katalune:
- cèrcol, hula hoop
- pole:
- hula-hoop
- ukraine:
- хула-хуп
jarringo, kreskoringo
Diverse kolora aŭ densa tavolo de materio ĉiujare elkreskinta
pro sezonaj diferencoj en la trunko de
vegetaĵo, en la ŝelo de konko aŭ simila:
en unu kvadrata jardo, ĉe loko centojn da jardoj for de unu de la malnovaj
arbaretoj, mi nombris tridek du arbetojn; kaj unu da ili, laŭ la nombro da
kreskoringoj, dum dudek ses jaroj provis levi sin super la tigoj de la
erikejo, kaj malsukcesis
[28];
same kiel la arbaj, la konkaj jarringoj mem ne nur indikas la aĝon de la ena
besto, sed ja enhavas multe da informoj pri klimato en la pasinteco
[29].
28.
Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, capitro 3a
29. Oliver Kim: Rekorda konkulo, Monato, 2014-10
29. Oliver Kim: Rekorda konkulo, Monato, 2014-10
- angle:
- growth ring
- beloruse:
- гадавое колца
- france:
- anneau de croissance, cerne
- indonezie:
- cincin pertumbuhan pohon
- japane:
- 年輪 [ねんりん]
- katalune:
- anell de creixement
- pole:
- słój roczny
- ukraine:
- річне кільце
kolringo
-
Kolornamo en formo de ringo (kun interrompo aŭ fermilo):
ni alportas oferon al la Eternulo, […] braceletojn, ringojn,
orelornamojn, kaj kolringojn
[30];
ĉirkaŭkolo2,
koliero
30.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 31:50
- angle:
- necklace
- beloruse:
- шыйны абруч, нашыйнік
- germane:
- Halsreif
- hungare:
- nyakörv
- indonezie:
- kalung
- japane:
- 首飾り [くびかざり], ネックレス [ねっくれす], 首輪 [くびわ]
- katalune:
- collaret, collar
- pole:
- naszyjnik
krurringo
[31]
- angle:
- ankle bracelet, anklet, leg bangle
- beloruse:
- бранзалет (на назе)
- ĉine:
- 脚链 [jiǎoliàn], 腳鏈 [jiǎoliàn]
- france:
- bracelet (de cheville)
- indonezie:
- gelang kaki
- katalune:
- esclava, canyellera, turmellera
- nederlande:
- enkelband
- pole:
- bransoleta
kvocienta ringo
(de ringo `bb R` rilate
al idealo `bb I`
de ĝi)
La kvocienta grupo
de `bb R` rilate al `bb I`, provizita per la
multipliko `(a+bb I)xx(b+bb I)=(a xx b)+bb I`;
simb. `bb R//bb I`.
- angle:
- quotient ring
- beloruse:
- фактар-колца
- france:
- anneau quotient
- germane:
- Quotientenring
- hungare:
- faktorgyűrű
- indonezie:
- gelanggang hasil bagi, gelanggang faktor, gelanggang perbedaan, gelanggang kelas residu
- pole:
- pierścień ilorazowy
- ruse:
- фактор-кольцо
nazringo
- 1.
- Juvelo fiksita sur nazo kaj portata kiel ornamo: Mi metis nazringon sur vian nazon, kaj orelringojn sur viajn orelojn, kaj belan kronon sur vian kapon [33].
- 2.
- Ringo trae fiksita en la nazo de malsovaĝa besto por facile ĝin konduki per alfiksita brido: la lokucio „konduki je la nazo“ estas bazita sur la maniero konduki bovon, urson, kamelon ktp per nazringo
33.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:12
- angle:
- nose ring
- beloruse:
- колца ў носе
- indonezie:
- cincin hidung
- pole:
- 1. kolczyk w nosie 2. kolczyk
- ruse:
- 1. серьга в носу, септум (пирсинг) 2. носовое кольцо, септум (животного), носовой зажим
orelringo
- Juvelo portata ĉe orelo kiel ornamo: kviete ŝi diris: sed ĉi tiuj orelringoj estas Skotaj kardoj, kaj mi bezonas havi ilin por preni hejmen [34].
34.
J. Bishop:
En Edinburga Kafejo, Esperanto sub la Suda Kruco, [1999?], numero 37a
- angle:
- earring
- beloruse:
- завушніца
- bretone:
- kloc'hig-skouarn
- ĉeĥe:
- náušnice
- ĉine:
- 琠 [diǎn], 耳环 [ěrhuán], 耳環 [ěrhuán], 珥 [ěr]
- france:
- boucle d'oreille
- germane:
- Ohrring
- hebree:
- עℷיל
- hispane:
- pendiente
- hungare:
- fülkarika
- indonezie:
- anting-anting, giwang, kerabu, subang
- japane:
- 耳輪 [みみわ], イヤリング [いやりんぐ]
- katalune:
- arracada
- nederlande:
- oorring
- norvege:
- øredobbe
- pole:
- kolczyk
- portugale:
- brinco
- ruse:
- серьга, серёжка
- slovake:
- náušnica
- svede:
- örhänge
- tibete:
- ཨ་ལོང་
- ukraine:
- сережка
polinomringo
- angle:
- polynomial ring
- beloruse:
- колца мнагаскладаў
- france:
- anneau des polynômes
- germane:
- Polynomring
- hungare:
- polinomgyűrű
- indonezie:
- cincin polinomial
- pole:
- pierścień wielomianów
- ruse:
- кольцо многочленов
radringo
Ringo el fero aŭ elasta substanco, per kiu oni
provizas la randon de veturila rado:
per preniloj [ili] kaptas radringon, kiu staris por varmigo en la
fajro, kaj poste kun granda urĝo komencas meti ĝin sur radon
HsT
;
kiam pasintece ĉarfaristoj konstruis aŭ riparis la lignajn radojn de ĉaroj, ili
tre varmigis ferajn radringojn, kiujn ili poste aplikis
[35];
statistiko do eksterordinara tamen diras malmulton pri poezio: la grava demando
estas ne, ĉu poetoj aŭ libroj estas multnombraj, kvazaŭ temus pri produktado
de radringoj, sed ĉu la poemoj estas arte valoraj
LPl
.
pneŭo
35.
Monato, Roberto Pigro: Dilatiĝo, kuntiriĝo ... kaj
eksperimento por infana amuziĝo, 2014
- angle:
- tire (wheel)
- beloruse:
- шына (кола)
- ĉeĥe:
- obruč kola
- ĉine:
- 輪箍 [lúngū], 轮箍 [lúngū]
- germane:
- Radreifen
- hungare:
- kerékabroncs
- indonezie:
- ban
- katalune:
- llanda, llanta
- nederlande:
- band (v.e.wiel)
- pole:
- obręcz
- ruse:
- шина
- slovake:
- obruč kolesa
- ukraine:
- обід (колеса)
ŝtopringo [36]

- Elasta ringo uzata por malhelpi likadon, ekz-e ĉe la junto de du tuboj: kava ringo en la flanĝosurfacoj (por ŝtopringo) [37].
- angle:
- O-ring, packing (seal), toric joint
- beloruse:
- ушчыльнікавае кольца
- france:
- joint torique
- germane:
- Dichtring, O-Ring
- indonezie:
- O-ring, cincin-O
- ruse:
- уплотнительное кольцо
administraj notoj
sub~o:
Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de n-modulaj restoklasoj: Mankas dua fontindiko.
~o de n-modulaj restoklasoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
eŭklida ~o: Mankas dua fontindiko.
eŭklida ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kvocienta ~o: Mankas dua fontindiko.
kvocienta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
polinom~o: Mankas dua fontindiko.
polinom~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ŝtop~o : Mankas verkindiko en fonto.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de n-modulaj restoklasoj: Mankas dua fontindiko.
~o de n-modulaj restoklasoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
eŭklida ~o: Mankas dua fontindiko.
eŭklida ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kvocienta ~o: Mankas dua fontindiko.
kvocienta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
polinom~o: Mankas dua fontindiko.
polinom~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ŝtop~o : Mankas verkindiko en fonto.