4redukt/i JED
redukti
(tr)
- 1.
-
Malgrandigi laŭ dimensio aŭ nombro:
redukti desegnon;
redukti la horojn de laboro, la nombron de la laboristoj;
redukti siajn elspezojn, pretendojn;
redukti la programon;
[li] reduktis la tutan sumon de la homaj ideoj al
ĉirkaŭ 500 fundamentaj
(kp abstraktigi)
FK
;
redukti impostojn kaj rekte ŝarĝi homojn per la kromaj kostoj de servoj
[1];
nun universitatoj reduktas provizon pri la angla kaj koncentriĝas pri aliaj fakoj
[2];
la produktado de Bulgario kaj Rumanio reduktiĝis je 25 - 30 procentoj
[3];
redukto de ŝuld-elspezoj
[4];
kun enkonduko de komputiloj en redakcioj oni prognozis drastan redukton de
foruzado de papero
[5];
Tuvalo volas engaĝi sin por internaciaj kontraktoj pri reduktado de la venenaj
gasoj, kiuj kaŭzas surteran varmiĝon
[6].
limigi
- 2.
(per ĥemia reakcio) Akceptigi elektronojn al jonoj aŭ atomoj, ekz-e izolante metalon el ĝia kombinaĵo aŭ oksigenon el oksido: redukti anjonojn ĉe la katodo [7].
elektrolizi, redoksa
- 3.
- (figure)
Alkonduki al malpli bona aŭ malpli libera stato:
la regno estis reduktita al stato de rusa provinco;
redukti iun al silento, al mizero;
li sukcesis redukti min al objektino
[8];
ĉio kune reduktis Benzo’n al kompatinda stato
[9];
ŝi reduktis la materialon de la homa lingvo al dekduo da gestoj, kiujn
Aleksandro provis diveni kun ne tre granda sukceso
[10].
degradi, dekadencigi, dekumi, mallevi, limigi2, restrikti, senvalorigi
1.
Donald Rogers: Ŝanĝiĝas la direkto, Monato, 2001/01, p. 8
2. HORI Jasuo/pg: Kara angoro ..., Monato, 2000/07, p. 9
3. Evgeni Georgiev: Kiu sukcesis, kiu postrestis?, Monato, 2000/11, p. 10
4. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
5. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/10, p. 3
6. Stefan Maul: Riĉa per .tv, Monato, 2000/12, p. 6
7. Vikipedio, Elektrolizo
8. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 24
9. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 33. Plej Bone Ridas Kiu Laste Ridas
10. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II
2. HORI Jasuo/pg: Kara angoro ..., Monato, 2000/07, p. 9
3. Evgeni Georgiev: Kiu sukcesis, kiu postrestis?, Monato, 2000/11, p. 10
4. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
5. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/10, p. 3
6. Stefan Maul: Riĉa per .tv, Monato, 2000/12, p. 6
7. Vikipedio, Elektrolizo
8. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 24
9. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 33. Plej Bone Ridas Kiu Laste Ridas
10. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II
- angle:
- reduce, diminish
- beloruse:
- 1. скарачаць, зьмяншаць, рэдукаваць 2. рэдукаваць (хім.), аднаўляць (хім.) 3. прымяншаць, прыніжаць
- ĉeĥe:
- nastavit do předešlé pozice (zlomeniny), redukovat, snížit, zmenšit
- ĉine:
- 减 [jiǎn], 減 [jiǎn], 脧 [juān], 紧缩 [jǐnsuō], 緊縮 [jǐnsuō], 削 [xuē], 削减 [xuējiǎn], 削減 [xuējiǎn], 减削 [jiǎnxuē], 減削 [jiǎnxuē], 减小 [jiǎnxiǎo], 減小 [jiǎnxiǎo], 减除 [jiǎnchú], 減除 [jiǎnchú], 精减 [jīngjiǎn], 精減 [jīngjiǎn], 精简 [jīngjiǎn], 精簡 [jīngjiǎn], 縮減 [suōjiǎn], 缩减 [suōjiǎn], 裁减 [cáijiǎn], 裁減 [cáijiǎn], 降低 [jiàngdī], 减低 [jiǎndī], 減低 [jiǎndī]
- france:
- réduire
- germane:
- reduzieren 1. einschränken 3. abwerten, herabsetzen, kleinreden
- hungare:
- visszasorol, kárhoztat (ált.) 1. csökkent, mérsékel, megkurtít, redukál 2. redukál
- japane:
- 削減する [さくげんする], 縮小する [しゅくしょうする], 縮写する [しゅくしゃする], 追いやる [おいやる], 減力する [げんりきする], 還元する [かんげんする], 整復する [せいふくする]
- nederlande:
- reduceren, verkleinen, herleiden
- pole:
- redukować, ograniczać, skracać
- ruse:
- 1. сократить, уменьшить, ограничить, редуцировать 2. восстановить (элемент из соединения)
- slovake:
- obmedziť, znížiť, zredukovať
- ukraine:
- зменшувати, скорочувати, обмежувати, понижувати, послаблювати, відновлювати, скорочувати дріб
redukto
- 1.
- Ago redukti; ties rezulto: damaĝredukto [11]; redukto de ŝuldoj [12]; redukto de la pezo [13]; redukto de doloroj [14]; redukto de karbon-dioksida ellaso je 1,46 miliardoj da tunoj [15]; ruslingva esperantisto devas aparte klopodi por ne apliki […] vokal-redukton, kiam li parolas en la Internacia Lingvo [16]; kiam ĉi-lasta verkis plian tekston pri [siaj personaj spertoj], mi postulis redukton, forstrekon de multaj diraĵoj, kaj kompletan ellason de ĉio, kio odoris je ‚persona atesto‘ [17].
- 2.
Ĥemia reakcio, en kiu jono aŭ atomo akceptas elektrono(j)n, ekz-e redukto de metaloksido per hidrogeno: la fotosinteza reakcio estas dividebla en du duonreakcioj de oksidado kaj redukto [18].
11.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
12. Monato, Roland Rotsaert: Mondaj Financoj: Post la kunsido de financistoj en Prago
13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
14. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
15. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
16. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko
17. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 12
18. Vikipedio, Artefarita fotosintezo
12. Monato, Roland Rotsaert: Mondaj Financoj: Post la kunsido de financistoj en Prago
13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
14. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
15. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
16. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko
17. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 12
18. Vikipedio, Artefarita fotosintezo
- angle:
- 1. reduction
- france:
- 1. réduction
- germane:
- 1. Reduktion, Reduzierung, Verminderung 2. Reduktion
reduktebla
- 1.
- Tia, ke eblas ĝin redukti: iuj pensas, ke […] ĉiu gramatika problemo estas reduktebla al [la fundamenta gramatiko] [19]; li elpensis kaj fabrikis la redukteblan plastan faluson, kiun li povis kunporti enpoŝe [20].
- 2.
- a)
- MatVort reduktebla frakcio, polinomo, ekvacio.
- b)
- [21]
(p.p. elemento en ringo)
Tia, ke eblas ĝin egaligi al produto de du
neinversigeblaj elementoj:
en la ringo de entjeroj 10 estas reduktebla
(10 = 5×2), sed 7 ne estas.
Rim.: Tiu derivaĵo pravigus la uzon de „redukti“ por nomi serĉadon de la koncernaj neinversigeblaj faktoroj, sed ŝajnas, ke la preferata metaforo estas „malkomponi en faktorojn“.
- angle:
- reducible, diminishable
- beloruse:
- 1. скарачальны 2.a скарачальны 2.b прыводны
- ĉine:
- 次序关系 [cìxùguānxi], 次序關系 [cìxùguānxi]
- france:
- réductible
- germane:
- 2.b reduzibel
- hungare:
- 1. csökkenthető, mérsékelhető, redukálható 2.a egyszerűsíthető (tört) 2.b reducibilis
- nederlande:
- herleidbaar
- pole:
- 1. dający się zredukować 2.a przywiedlny, skracalny 2.b rozkładalny
- ruse:
- 1. сократимый 2.b приводимый
- ukraine:
- скоротний
reduktismo
Strebo al plena klarigo de io per la nura funkciado de ĝiaj eroj: ne tre surprize, sociaj antropologoj akuzas la evoluistojn pri reduktismo [22].
analizo
22.
K. Miner: taglibro,
2008-11-29
- angle:
- reductivism
- beloruse:
- рэдукцыянізм
- france:
- réductionnisme
- pole:
- redukcjonizm
nereduktebla
- 1.
- Tia, ke ne eblas ĝin redukti.
- 2.
MatVort Ne reduktebla: se la numeratoro kaj denominatoro de frakcio estas primaj inter si, la frakcio estas nereduktebla; en integra ringo, la primoj estas neredukteblaj; en iuj ringoj, ekz-e en la ringo de entjeroj, nereduktebleco sinonimas kun primeco.
- angle:
- irreducible, nonreducible 2. irreducible
- beloruse:
- 1. нескарачальны 2. непрыводны
- france:
- 2. irréductible
- germane:
- 2. irreduzibel
- hungare:
- 1. nem csökkenthető, nem redukálható 2. nem egyszerűsíthető, irriducibilis
- nederlande:
- 2. niet herleidbaar
- pole:
- 1. nie dający się zredukować 2. nierozkładalny, nieprzywiedlny, nieskracalny
- ruse:
- 1. несократимый 2. неприводимый
prezredukto
-
Malaltigo de prezo:
malgraŭ prezredukto ni decidis duobligi verkistan honorarion
[23];
la kalkulado de la eldonejo estas tre rigora kaj strikta kaj ne permesas tro
grandan spacon por prezredukto
[24];
la prezredukto por malpli da tranoktoj plej ofte ne povas esti proporcia, ĉar la
organizantoj ja kutime mendas tutan pakaĵon de tranoktoj por ricevi favoran
prezon
[25].
rabato
23.
Jean Forge: Trioble tri minutoj, Kataluna Espoerantisto, n-ro 172, jul-auĝ 1930, p. 165
24. Intervjuo kun Andreas Künzli pri lia Zamenhof-biografio, p. 2
25. Organizado de Esperanto-aranĝoj (3), Esperanta Retradio, 2024-10-12
24. Intervjuo kun Andreas Künzli pri lia Zamenhof-biografio, p. 2
25. Organizado de Esperanto-aranĝoj (3), Esperanta Retradio, 2024-10-12
- angle:
- price reduction
- france:
- réduction de prix
- germane:
- Preisnachlass
redukto al absurdo

- Maniero pruvi propozicion, uzante la fakton, ke se oni konsideras ĝin falsa, oni povas per tio pruvi rezultojn, kiuj estas konataj kiel falsaj.
- angle:
- reductio ad absurdum
- beloruse:
- прывядзеньне да абсурду
- ĉine:
- 反證法 [fǎnzhèngfǎ], 反证法 [fǎnzhèngfǎ]
- france:
- réduction à l'absurde
- germane:
- reductio ad absurdum
- hungare:
- reductio ad absurdum, képtelenségre való visszavezetés
- japane:
- 背理法 [はいりほう]
- pole:
- sprowadzenie do niedorzeczności
- ruse:
- приведение к абсурду
administraj notoj
ne~ebla:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o al absurdo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o al absurdo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.