4kontinu/a JED

kontinua

1.
Konsistanta el eroj, kiuj formas seninterrompan, senmankan vicon:
a)
En tempo: ĉirkaŭ li aŭdiĝis kontinua bruo [1]; li ne ricevis multe da mono, ĉar la laboro ne estis kontinua [2]; ELE [la aparato] konvertas la alternan kurenton el mura ŝtopilingo al la bone regulata kontinua kurento, bezonata por elektronikaĵoj [3]; el ĉiuj frenezigaj memoroj, […] la sceno pri la lastaj minutoj de tiu fremdulo estas io revena, io kontinua [4]; la filmo en TV-raporto estas muntita, sed akompanatas de kontinua komentado [5]. SIN:daŭra1, konstanta1, senĉesa, senhalta
b)
En spaco (aŭ alia fizika dimensio): du vicoj de disaj lumoj kunfandiĝis en du kontinuajn flamstriojn [6]; la spektro de la koloroj estas kontinuaĵo: la ondolongoj de videbla lumo etendiĝas seninterrompe de la ruĝa ekstremo de la spektro ĝis la blua, tra kontinua gradiĝo de ŝanĝiĝantaj nuancoj [7]; la hunoj trairis la tutan Eŭrazion, de Ĉinio ĝis Gaŭlio, ĉar ili iris sur la kontinua tero [8]. VD:kohera, senintermanka, unupeca
2.
MAT[9]
a)
(p.p. bildigo `f` de topologia spaco `bb E` al topologia spaco `bb F`, ĉe punkto `a in bb E`) Tia, ke ĉiu ajn ĉirkaŭaĵo de `f(a)` inkluzivas la bildon per `f` de iu ĉirkaŭaĵo de `a`.
Rim.: En malpli faka lingvaĵo: `f(x)` senlime proksimiĝas al `f(a)`, kiam `x` senlime proksimiĝas al `a`.
b)
[10] (p.p. bildigo `f` de topologia spaco `bb E` al topologia spaco `bb F`) Tia, ke ĝi estas kontinua 2.a ĉe ĉiuj punktoj de `bb E`: `f` estas kontinua, se kaj nur se la inversa bildo de ĉiu ajn malfermita subaro de `bb F` estas malfermita subaro de `bb E`; la idento-bildigo de `bb E` al si mem (kun la sama topologio) estas kontinua; la kunligaĵo de du kontinuaj bildigoj estas mem kontinua; kiu ajn bildigo inter topologiaj spacoj kun diskreta topologio estas kontinua. VD:homeomorfio
angle:
1. continuous 2. continuous
beloruse:
працяглы, бесьперапынны, пастаянны, сталы, непарыўны
ĉeĥe:
kontinuální, nepřetržitý, plynulý, souvislý, spojitý, trvalý, ustavičný
ĉine:
綿綿 [miánmián], 綿綿不絕 [miánmiánbùjué], 綿連 [miánlián], 连绵 [liánmián], 连续 [liánxù]
france:
continu
germane:
1. ununterbrochen, ständig, beständig, kontinuierlich 2. stetig
hispane:
continuo, -a
hungare:
folytonos 1. folyamatos, szakadatlan, folytonos
japane:
連続的な [れんぞくてきな], 継続した [けいぞくした], 切れ目のない [きれめのない], 連続な [れんぞくな], 直流の [ちょくりゅうの]
katalune:
continu
nederlande:
onafgebroken, continu
pole:
ciągły, nieprzerwany 1. ciągły, nieprzerwany 2. ciągły
rumane:
continuu, neîntreruptă, neobosit 1. continuu, neîntreruptă 2. continuu
ruse:
непрерывный 1. беспрерывный, сплошной
slovake:
kontinuálny, nepretržitý, súvislý

kontinui

(ntr)
Esti kontinua, okazi seninterrompe: la kolekto kontinuas de la unua jaro ĝis hodiaŭ; kun li kiel nova papo ĉio en la katolika eklezio kontinuos kaj ne okazos grandaj ŝanĝoj [11]; se la evoluo kontinuos, eble iam ili […] [12]. VD:daŭri, stagni
11. Monato, Stefan Maul: Surprizo vatikana, 2005
12. Monato, Stefan Maul: Klimato kaj lingvo, 2005
angle:
be continuous
beloruse:
цягнуцца, трываць, захоўвацца
ĉeĥe:
být souvislý, pokračovat, trvat
ĉine:
[xù], 连绵 [liánmián], 延續 [yánxù], 持續 [chíxù]
france:
se poursuivre, continuer (intr.)
germane:
andauern, bestehen
hispane:
ser continuo, -a
hungare:
folytonos
japane:
連続している [れんぞくしている], 継続している [けいぞくしている]
katalune:
continuar (intr.)
nederlande:
doorlopen
pole:
ciągnąć się, kontynuować
rumane:
continua
slovake:
byť kontinuálny, nepretržitý, trvať

kontinueco JED

Eco de io kontinua; neinterrompita interligo de partoj aŭ periodoj: ne ekzistis iaj reguloj, nek kontinueco [13]; gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo [14]; nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj nova [15]; la tutmonda karaktero […] garantias kontinuecon kaj donas al la UK stampon de maksimuma internacieco [16]; specifa trajto de la televido kiel artoĝenro estas la kontinueco de la eventoj sur la ekrano [17]; la ĵurnaloj senvualigas antaŭ ni la eternan kontinuecon de la vivo [18]. MAT esplori la kontinuecon de funkcio;
13. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
16. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
17. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido”
18. La Ondo de Esperanto, 2000, No 6 (68)
angle:
continuity
beloruse:
працягласьць, бесьперапыннасьць, непарыўнасьць
ĉeĥe:
kontinuita, kontinuálnost, souvislost, spojitost
ĉine:
连续性 [liánxùxìng]
france:
continuité
germane:
Kontinuität, Beständigkeit, Stetigkeit
hispane:
continuidad
hungare:
folyamatosság, folytonosság, szakadatlanság, kontinuitás
japane:
連続性 [れんぞくせい], 継続性 [けいぞくせい]
katalune:
continuïtat, persistència
nederlande:
continuïteit
pole:
ciągłość
rumane:
continuitate
ruse:
непрерывность
slovake:
kontinuita, nepretržitosť, spojitosť
tibete:
རྒྱུད་

kontinuega

MAT[19]
(p.p. bildigo `f` de metrika spaco `bb E` al metrika spaco `bb F`) Tia, ke por ĉiu pozitiva reelo `epsilon` ekzistas tia reelo `alpha`, ke se la distanco inter ajnaj punktoj `x` kaj `y` en `bb E` estas pli malgranda ol `alpha`, tiam la distanco inter la bildoj de `x` kaj `y` per `f` estas pli malgranda ol `epsilon`: ĉiu kontinuega bildigo estas ankaŭ kontinua 2.b, sed la malo ne veras.
angle:
uniformly continous
beloruse:
раўнамерна непарыўны
france:
uniformément continu
germane:
gleichmäßig stetig
hispane:
continuidad uniforme
hungare:
egyenletesen folytonos
katalune:
uniformement continu
pole:
jednostajnie ciągły
rumane:
uniform continuu
ruse:
равномерно непрерывный

kontinuigi

Fari, ke io estu kontinua: sekvis momento da silento, post kio la komandanto kontinuigis: – jen kion signifas lasi trans sian sojlon iun el tiuj homoj sen honoro [20]. SIN:daŭrigi
beloruse:
працягваць, захоўваць непарыўнасьць
ĉeĥe:
nechat trvat, učinit spojitým
ĉine:
[jì], 紹 [shào], 繼續 [jìxù], 累积 [lěijī]
france:
continuer (tr.)
germane:
fortsetzen
hispane:
continuar
hungare:
folytat, folyamatossá tesz
japane:
続けさせる [つづけさせる], 整流する [せいりゅうする]
katalune:
continuar (tr.), prosseguir
nederlande:
voortzetten
pole:
kontynuować
rumane:
continua
slovake:
nechať trvať

malkontinua

Prezentanta ĉesojn, rompojn, interspacojn: skribo samaspekta kiel malkontinua linio de formikoj distretitaj [21]; la geografiaj kaj klimataj ŝanĝiĝoj, kiuj certe okazis ene de lastaj geologiaj tempoj, sendube interrompis aŭ faris malkontinuaj la antaŭe kontinuajn etendiĝojn de multaj specioj [22]. VD:diskreta4.a, interrompi
beloruse:
перарыўчасты, перапынны, перарывісты, перапынны
ĉeĥe:
přetržitý
ĉine:
不连续 [bùliánxù], 間斷 [jiànduàn]
france:
discret (non continu), interrompu
germane:
unterbrochen, unbeständig, diskret (unterbrochen)
japane:
不連続の [ふれんぞくの]
pole:
nieciągły, przerywany
rumane:
discontinuu, intermitent
slovake:
pretržitý

administraj notoj

~ega: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.