*ĉirkaŭ

I.

*ĉirkaŭ

A.
Prepozicio signifanta:
1.
a)
Pli-malpli ronde en la spaco kuŝanta ĉiuflanke de: la tero rondiras ĉirkaŭ la suno; la popoloj, kiuj estis ĉirkaŭ ili [1]; du pentraĵoj kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj [2]; danci kiel kato ĉirkaŭ poto PrV ; aperis iu, kiu kaptis min ĉirkaŭ la korpo [3]; (figure) ĉirkaŭ la valizo klopodadis grandega nigra kato [4]; (figure) kontenta rideto ludis ĉirkaŭ lia buŝo [5]; (figure) li penis koncentrigi [siajn pensojn] ĉirkaŭ la okazonta forveturo eksterlanden [6].
b)
En la spaco proksima al: [ili] kutimiĝis vidi ĉirkaŭ si ĉiam nur samgentanojn [7]; [plantoj,] kiujn mi trovis ĉirkaŭ Parizo dum miaj promenadoj [8].
Rim.: Pri uzo de ĉirkaŭ kun akuzativo, vd al ĉirkaŭ, ĉirkaŭ ...-n.
2.
Proksimume samtempe kun: ĉirkaŭ la vespero [9]; ĉirkaŭ la tempo de la vespera ofero [10]; ĉirkaŭ la noktomezo [...] kunvenis la sekvantaj respektindaj personoj [11]; ĉirkaŭ la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis [12]; ĉirkaŭ la naŭa horo vespere, kiam la stelo Sirius estis subironta [13].
B.
Adverbo koncernanta sekvantan numeralon, kun la signifo:
3.
Proksimume: en ĝi laboras ĉirkaŭ dudek virinoj Marta ; ili estis kun li ĉirkaŭ kvarcent viroj [14]; mi bezonus nur ĉirkaŭ ducent rublojn [15]; la vesto kostos ĉirkaŭ cent frankojn VdE ; la koncerto daŭris ĉirkaŭ tri horojn VdE ; la invititoj estis en la nombro de ĉirkaŭ tridek homoj [16]; estos kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj Marta ; nia infanterio marŝas dum unu tago ĉirkaŭ dek tri egiptajn mejlojn [17].
Rim.: Tiu uzo vastiĝas ankaŭ al mezurindikoj, eĉ sen esprimita numeralo, kiel en: granda lada kamentubo, ĉirkaŭ metron larĝa diametre [18], ĉirkaŭ duonon de tuno peza. Aldone, la sama adverba uzo aperas antaŭ adjektivoj kunmetitaj el numeralo aŭ mezurindiko: knabineto ĉirkaŭ sesjara [19]; du bienoj tie troviĝis en ĉirkaŭ 1300-metra alteco [20].
Rim.: Ĉar estas iom ĝene en teorio, ke la sama vorto foje efikas kiel prepozicio, foje kiel adverbo (sed nur rilate al tuj posta „numeralo“), iuj emas konsideri, ke la adverba uzo estas specifa uzo de prepozicio (trovebla ankaŭ ĉe ĝis, inter, super, po...). Ĉiuokaze, necesas bone kompreni, ke male al la normala uzo la koncerna „prepozicio“ neniel enkondukas adjekton aŭ suplementon, sed povas aperi komence de ajna substantiva grupo, eĉ se tiu estas subjekto, predikativo, aŭ objekto. Notindas, ke en sia frua uzo Zamenhof neniam akuzativigis objekton aŭ tempan adjekton komenciĝantan per ĉirkaŭ, kion foje imitis aliaj aŭtoroj: ili loĝis tie ĉirkaŭ dek jaroj [21]; fraŭlino Szwejc [...] havos ĉirkaŭ dekkvinmil spesmiloj da doto Marta ; li havas ĉirkaŭ sesdek jaroj PV .
beloruse:
1.a вакол 2. каля 3. каля, прыблізна
ĉine:
1. 围绕着 [wéirǎozhe], 四捨五入 [sìshěwǔrù], 四下里 [sìxiàlǐ] 3. 約合 [yuēhé], 近似于 [jìnsìyú]
france:
1. autour de (lieu), aux alentours de (lieu), aux environs de (lieu), tout autour de, sur le pourtour de 2. autour de (temps), aux alentours de (temps), aux environs de (temps), vers (heure, partie du jour) 3. approximativement, environ
germane:
1.a herum 1. um 2. um 3. etwa, circa
hebree:
1.a סביב 2. בסביבות 3. בערך, כ-
hispane:
1. al rededor de, en torno de
hungare:
1.a körül 2. körül 3. körülbelül, mintegy
itale:
1.a intorno 2. verso (all'incirca), all'incirca 3. approssimatamente, circa
katalune:
2. a l'entorn de
okcitane:
2. a l'entorn de
pole:
1. wokół, dookoła 2. koło, około 3. koło, około
portugale:
1.a em volta de, ao intorno de 2. em meados de 3. cerca de, aproximadamente
rumane:
2. aproximativ, aproape, in jurul, spre cam
ruse:
1.a вокруг 2. около 3. около, приблизительно
ukraine:
прийм. навколо, навкруги, біля (приблизно)

al ĉirkaŭ, ĉirkaŭ ...-n

Al loko situanta ĉirkaŭ1: meti sakaĵon ĉirkaŭ sian lumbon [22]; la virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino Marta .
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.
france:
autour de (avec mouvement vers) , aux alentours de (avec mouvement vers) , aux environs de (avec mouvement vers) , tout autour de (avec mouvement vers) , sur le pourtour de (avec mouvement vers)
pole:
koło, wokół, dookoła

de ĉirkaŭ

De 1,2 loko situanta ĉirkaŭ1: foriru de ĉirkaŭ la loĝejo de Koraĥ, Datan, kaj Abiram [23].
Rim.: Oni ne konfuzu ĉi tiun prepozician kunaĵon kun la kolizio de neloka de kun ĉirkaŭ3, kiel ekz-e en: nombro de ĉirkaŭ tridek homoj .
france:
d'autour de, des alentours de, des environs de, de tout autour de, du pourtour de
II.
Vortero kun la senco 1:

ĉirkaŭa

Estanta ĉirkaŭ1 io: li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj [24]; sin trenis al la monaĥejoj el ĉirkaŭaj vilaĝoj vicoj de diverskoloraj katunvestitaj kamparaninoj [25].
beloruse:
навакольны
france:
environnant, voisin (adj.), alentour
hebree:
סובב
hungare:
körüli, körülötte lévő
itale:
circostante, perimetrale
pole:
otaczający
ruse:
окружающий, окрестный

ĉirkaŭe

1.
a)
Ronde ĉirkaŭ io, laŭ ronda vojo: li faris al [la altaro] oran kronon ĉirkaŭe [26]; li iradis ĉiujare ĉirkaŭe en Bet-Elon, Gilgalon, kaj Micpan [27]; ili dehakis lian kapon [...] kaj sendis en la landon de la Filiŝtoj ĉirkaŭen [28].
b)
Ĉiuflanke: ili iras ĉirkaŭe kaj ŝanceliĝas kiel ebriulo [29]; li militis ĉirkaŭe kontraŭ ĉiuj siaj malamikoj [30]; [koboldoj] dancis ĉirkaŭe en la salono [31].
2.
(arkaismo) Proksimume: la reĝo kunvenigis la profetojn, ĉirkaŭe kvarcent homojn [32]; li ĉirkaŭe havas okdek jarojn PV . SIN:ĉirkaŭ3
Rim.: Tiu uzo fariĝis preskaŭ tute fremda. Oni anstataŭe uzu la prepozician formon (en ĝusta loko), aŭ la adverbon proksimume (pli flekseble lokeblan, ol la prepozicio).
beloruse:
1. навакол, навокал 2. прыблізна, прыкладна
ĉine:
2. 大約 [dàyuē], 約莫 [yuēmo], 概 [gài], 有点 [yǒudiǎn]
france:
1. autour, tout autour, alentour, aux alentours, sur le pourtour, en rond, à la ronde, en tournée 2. environ, approximativement
germane:
1. ringsum, ringsumher 2. etwa, ungefähr
hebree:
1. מסביב 2. בערך, כ-
hungare:
1. környezetében, körülötte 2. körülbelül, mintegy
itale:
1. attorno, intorno, dittorno 2. circa
katalune:
1. a l'entorn
okcitane:
1. a l'entorn
pole:
1. dookoła, wokół, wkoło 2. około
rumane:
1. aproximativ
ruse:
1. кругом 2. примерно, приблизительно
ukraine:
навколо, навкруги (присл.)
volapuke:
1. 

ĉirkaŭe de

(prepoziciaĵo)
Ĉirkaŭ1.a: ĉirkaŭe de la domo, de la ĝardeno, de la urbo; la korpogardistoj stariĝis [...] ĉirkaŭe de la reĝo [33]; la larĝo de la flanka galerio ĉirkaŭe de la tuta domo estis kvar ulnoj [34]; la akvo verŝiĝis ĉirkaŭen de la altaro [35].
france:
tout autour de, sur le pourtour de
germane:
in der Umgebung von
itale:
intorno a
pole:
dookoła (czegoś)

*ĉirkaŭi

(tr)
1.
Esti ĉirkaŭ, meti sin ĉirkaŭ: la homoj de la urbo, la homoj de Sodom, ĉirkaŭis la domon [36]; galerio ĉirkaŭanta la korton [37]; urbo ĉirkaŭita de muro [38]; la patro estis ĉirkaŭita de la tuta familio; (figure) lia nomo estas ĉirkaŭata de gloro.
2.
(malofte) (evitinde) Ĉirkaŭigi: [Dio] ĉirkaŭis min per Sia reto [39]; ĉirkaŭu la melonon per prunoj VdE .
beloruse:
1. акружаць (сабой)
france:
1. entourer (être autour, se mettre autour), encercler
germane:
1. umgeben
hebree:
1. להקיף \הקף\ , לכתר, לאפוף \אפף \
hungare:
1. körülvesz, övez
itale:
attorniare (mettere attorno), circondare (mettere attorno), avvolgere (mettere attorno - fig.) 1. attorniare (essere attorno), circondare (essere attorno), avvolgere (essere attorno-fig.)
pole:
otaczać 1. otaczać
ruse:
1. окружать (собой)

*ĉirkaŭo

(malofte)
1.
F Cirkonferenco, perimetro: la tuta ĉirkaŭo havas dek ok mil [mezurstangojn] [40].
2.
Ĉio ĉirkaŭa: Jehudo nun malklare konsciis pri la ĉirkaŭo [41].
Rim.: En PV ĉi tiu vorto estas donita kiel sinonimo de ĉirkaŭaĵo kaj ĉirkaŭejo, sed la Fundamenta senco ĉi tion ne allasas.
hebree:
סביבה
itale:
perimetro (contorno)
pole:
1. obwód 2. otoczenie
ukraine:
оточення, середовище

*ĉirkaŭaĵo

1.
Spaco aŭ regiono ĉirkaŭ io: promeni en la ĉirkaŭaĵo de la urbo; li mortigis ĉiujn knabojn en Bet-Leĥem kaj en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, havantajn du jarojn aŭ malpli [42]; ili sendis en la tutan ĉirkaŭaĵon [43]; famo pri li eliris al ĉiu loko de la tuta ĉirkaŭaĵo [44]. VD:najbaraĵo.
2.
MAT[45] (de punkto en topologia spaco) Ĉiu subaro, inkluzivanta malfermitan subaron, al kiu la koncerna punkto apartenas: malfermita subaro estas ĉirkaŭaĵo de ĉiuj siaj punktoj; por ĉiu ĝia punkto, kaj laŭvola ĉirkaŭaĵo de ĉi tiu punkto ekzistas ia ĉirkaŭaĵo de punkto, kiu entenas [46].
angle:
2. neigbourhood
beloruse:
1. навакольле , атачэньне 2.  атачэньне (пункту)
ĉine:
周围 [zhōuwéi], 坰 [jiōng], 环境 [huánjìng], 外界 [wàijiè], 周边 [zhōubiān], 邻里 [línlǐ]
france:
1. environ (voisinage), abord 2. voisinage (d'un point)
germane:
Umgebung
hebree:
סביבה
hungare:
2. környék, szomszédság, környezet
itale:
circondario, presso (dintorni), paraggi
pole:
1. otoczenie 2. otoczenie (punktu)
portugale:
2. vizinhança
rumane:
1. împrejurimi
ruse:
1. окрестность 2.  окрестность (точки)
tibete:
ཁོར་ཡུག་
ukraine:
околиця

ĉirkaŭejo

(malofte)
Ĉirkaŭaĵo: 1 la gramofono ja hurligis ĉiujn hundojn de la ĉirkaŭejo [47].
hebree:
סביבה
itale:
circondario
pole:
otoczenie

ĉirkaŭigi

Igi ĉirkaŭata; fari, ke io estu ĉirkaŭ: la tuta Izrael ĉirkaŭigos tiun urbon per ŝnuroj, kaj trenos ĝin en la riveron [48]; ni ĉirkaŭigu [niajn urbojn] per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj [49]; (figure) [lia salajro] donis al li la eblon ĉirkaŭigi la amatan virinon per ĉio Marta ; (figure) ĉirkaŭigi iun per sia protekto. SUB:ĉirkaŭumiVD:enfermi, envolvi, superŝuti, zoni
beloruse:
акружаць (чымсьці)
france:
entourer (mettre autour), ceindre (entourer)
germane:
umgeben
hebree:
להקיף
hungare:
körbevesz
itale:
attorniare (mettere attorno), circondare (mettere attorno), avvolgere (mettere attorno - fig.)
pole:
otaczać, okrążać, obejmować
ruse:
окружить (чем-л.)
ukraine:
оточувати

ĉirkaŭumi

(tr)
MIL Formi fermitan cirklon ĉirkaŭ malamika objekto (urbo, taĉmento ktp): la israela armeo ĉirkaŭumis kaj pafis sur la oficejon de Arafat [50]. SUP:ĉirkaŭigiSUB:sieĝi
angle:
encircle, round up
ĉine:
包围 [bāowéi], 围 [wéi], 包 [bāo]
germane:
umzingeln, einkreisen
itale:
circondare (mil.), accerchiare (mil.)
pole:
okrążać, oblegać
ruse:
окружить (воен.)

ĉirkaŭumo

1.
MIL La ago ĉirkaŭumi kaj la stato de la ĉirkaŭumita objekto: per lerta manovro la regimento eskapis eventualan ĉirkaŭumon.
2.
Ĉirkaŭmezuro: io tre granda kun ĉirkaŭumo de 63 m kaj pezo de 50-60 tunoj [51].
angle:
1. encirclement, round up
germane:
1. Einkreisung, Umzingelung
itale:
1. accerchiamento (mil.)
pole:
1. okrążenie, oblężenie
ruse:
1. окружение (воен.)
III.
Prefikso kun la senco egala aŭ proksima al ĉirkaŭ1:
1.
Prefikso kun la senco ĉirkaŭ1:
a)
Agi ĉirkaŭe, ĉirkaŭ io, ĉiuflanke(n), ĉirkaŭigi ion: ĉirkaŭbruli, ĉirkaŭflugi2 , ĉirkaŭkuri2 , ĉirkaŭparoli, ĉirkaŭstari, ĉirkaŭvagi, ĉirkaŭveturi 2 ĉirkaŭblovi, ĉirkaŭbrui, ĉirkaŭflirti, ĉirkaŭflui, ĉirkaŭflugi 1, ĉirkaŭiri, ĉirkaŭkrii, ĉirkaŭkuri 1, ĉirkaŭnaĝi, ĉirkaŭrajdi, ĉirkaŭsvarmi, ĉirkaŭveturi 1, ĉirkaŭŝvebi... ĉirkaŭbari, ĉirkaŭbraki, ĉirkaŭdefendi, ĉirkaŭdirekti, ĉirkaŭfermi, ĉirkaŭfiksiĝi, ĉirkaŭflari, ĉirkaŭflatadi, ĉirkaŭfosi, ĉirkaŭhaki, ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭkovri, ĉirkaŭkradi, ĉirkaŭkreski, ĉirkaŭkudri, ĉirkaŭlavi, ĉirkaŭleki, ĉirkaŭligi, ĉirkaŭlimi, ĉirkaŭlumi, ĉirkaŭmanĝi, ĉirkaŭmeti, ĉirkaŭmordi, ĉirkaŭpalpi, ĉirkaŭpeli, ĉirkaŭporti, ĉirkaŭpremi, ĉirkaŭpreni, ĉirkaŭrigardi, ĉirkaŭronĝi, ĉirkaŭskrapi, ĉirkaŭskribi, ĉirkaŭŝmiri, ĉirkaŭteni, ĉirkaŭtondi, ĉirkaŭtranĉi, ĉirkaŭvolvi... ĉirkaŭglui, ĉirkaŭplekti, ĉirkaŭŝpini, ĉirkaŭŝuti, ĉirkaŭverŝi, ĉirkaŭzoni...
b)
Troviĝanta ĉirkaŭ: mi volis elsendi ŝipon por ĉirkaŭmonda veturo [52]; plantoj kaj animaloj loĝis la preskaŭ kontinuan ĉirkaŭpolusan teron [53].
c)
Kio ĉirkaŭas ion: ĉirkaŭfortikaĵo , ĉirkaŭkolo, ĉirkaŭmano...
d)
Io ĉirkaŭanta: ĉirkaŭmezuro, ĉirkaŭmuro, ĉirkaŭurbo...
2.
Prefikso indikanta kurbigon de vojo por preterpasi obstaklon: sed ĝi ĉirkaŭveturis elegante la rifojn, ĉar mi ne vidis ĝin reveni [54]; ĝin [baregon] trairi, ne, sed ĝin ĉirkaŭiri2 [55]; ĉirkaŭvojo; (figure) ĉirkaŭfrazo.

administraj notoj

de ~: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas dua fontindiko.
~umi: Mankas dua fontindiko.
~umi: Mankas verkindiko en fonto.
~umo: Mankas dua fontindiko.