*mez/o PV

*mezo

1.
Punkto pli malpli egaldistanca de la eksteraj limoj de io, en spaco aŭ tempo: la ĉefa masto rompiĝis en la mezo [1]; la Eternulo elkreskigis […] la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno [2]; en la mezo de la nokto [3]; li venigis la vinistestron […] en la mezon de siaj servantoj [4]; la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro [5]; la aperturo de la tuniko estis en la mezo [6]; en la mezo de la revena vojo li eksentis laciĝon [7]; tio okazis iam en la mezo de vintro [8]; la ĉielo estis ankoraŭ iomete blua en la mezo [9]; [li] staras en la mezo de la cirklo Kon11 ; (figure) ni venis al vi, Usonanoj, precipe por pasigi en via mezo [10]; (figure) ĉiuj grandaj urboj […] posedas en sia mezo ian nombron da viroj diversaĝaj, kiuj havas perfekte fiksitan kaj larĝe faman reputacion Marta . VD:centro, inter, kerno, sino
2.
Tio, kio estas egale malproksima de kontraŭaj ekstremaj gradoj: kie devas esti la ĝusta mezo inter pigreco kaj puremo [11]; miksita metodo, kiu troviĝas ie en la mezo inter la gramatika kaj rekta [12]; verki aranĝojn estas iel en la mezo: mi povas plani tempon por tio, sed sen garantio ke mi sukcesos fari ion valoran [13]; Evitu flaman mezon de la amo, ⫽ Atakon kaj atencon de deziro [14]! VD:ekvilibro, ĝusta mezuro4
3.
MAT
a)
(elementa geometrio)MatVort (de streko) Punkto de ĝi egaldistanca de ĝiaj du randoj: la du strekoj, kiuj ligas la mezon al la randoj de la originala streko, estas egalaj.
b)
(afina geometrio) (de punktoparo en afina spaco) La pezocentro kun egalaj koeficientoj de la du punktoj.
afrikanse:
middel
albane:
mesme
amhare:
መካከለኛ
angle:
middle
arabe:
وسط
armene:
միջին
azerbajĝane:
orta
beloruse:
сярэдзіна
bengale:
মধ্যম
birme:
အလယ်
bosne:
srednji
bretone:
kreiz
ĉeĥe:
střed, svalový obal arterie
ĉine:
[zhōng]
dane:
midten
estone:
keskus
eŭske:
erdialdetik
filipine:
gitna
france:
milieu
galege:
medio
germane:
Mitte
guĝarate:
મધ્યમ
haitie:
mitan
haŭse:
tsakiya
hinde:
बीच
hispane:
medio, mitad
hungare:
közép 3.a középpont 3. középpont
igbe:
n’etiti
indonezie:
1. madya, tengah, tengah-tengah, pertengahan 3. titik tengah
irlande:
lár
islande:
miðja
itale:
mezzo
japane:
[なか]
jave:
tengah
jide:
מיטן
jorube:
arin
kanare:
ಮಧ್ಯಮ
kartvele:
შუა
katalune:
mig
kazaĥe:
орта
kimre:
canol
kirgize:
орто
kmere:
កណ្តាល
koree:
중간
korsike:
mezzu
kose:
phakathi
kroate:
srednji
kurde:
navîn
latine:
mediam
latve:
vidus
laŭe:
ກາງ
litove:
vidurys
makedone:
средината
malagase:
afovoany
malaje:
pertengahan
malajalame:
മദ്ധ്യ
malte:
nofs
maorie:
waenganui
marate:
मध्यम
monge:
nruab nrab
mongole:
дунд
nederlande:
midden
nepale:
केन्द्र
njanĝe:
pakati
okcidentfrise:
sintrum
okcitane:
mièg
panĝabe:
ਮੱਧ
paŝtue:
د منځني
pole:
środek 1. środek 3. środek
portugale:
meio
ruande:
hagati
rumane:
mijloc
ruse:
середина
samoe:
moa
sinde:
وچ
sinhale:
මධ්යම
skotgaele:
meadhan
slovake:
stred, svalový obal artérie
somale:
dhexe
ŝone:
pakati
sote:
bohareng
sunde:
patengahan
svahile:
katikati
taĝike:
миёна
taje:
ตรงกลาง
tamile:
நடுத்தர
tatare:
урта
telugue:
మధ్య
tibete:
དཀྱིལ་
ukraine:
середній
urdue:
مشرق
uzbeke:
o’rta
vjetname:
trung
zulue:
maphakathi

meza

1.
Estanta en la mezo: meza paŭzo [15]; li faris mezan riglilon, kiu ŝoviĝis meze de la tabuloj de unu fino ĝis la alia [16]; per ŝtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion [17]; la malsupraj kaj mezaj partoj de la konstruaĵo [18]; en la komenco de la meza noktogardo, kiam ĵus stariĝis la gardistoj [19]; la interparolado ektuŝis ankaŭ la epokon de la mezaj jarcentoj [20]; la procesio iris de Nilo al la montoj, tra la meza vojo [21]; ili venis en grandan salonon kun multaj benkoj ambaŭflanke de meza trairejo [22]; la vaporŝipo […] sur la meza masto la standardon de la Nord-Germana Lloyd [23]; li havigis grandan murkarton pri meza Eŭropo [24]; parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter „li“ kaj „ŝi“ – la vorton „ĝi“ [25]; meza sono inter ‚a‘ kaj ‚o‘ [26]; se la oratoro ne konas la ejon, li nepre devas komenci per meza tono [27]; la mezaj registroj estas baritono ĉe viroj kaj mezosoprano ĉe virinoj [28]; Ivanoviĉ turnis sian mezan fingron [29]; ĉe mezaj ŝtatlernejoj li fariĝis instruisto de geografio [30]; en jezuitaj mezaj lernejoj (kolegioj), la klasoj estis nomataj laŭ ĉefa instruata latina objekto: gramatiko, sintakso, poezio, retoriko [31]. VD:intera, transira. VD:ponto.
2.
Averaĝa: [li] ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko [32]; kun meza rapideco [33]; virino de meza aĝo Marta ; la meza normala plenkreskulo posedas inter 35 000 kaj 70 000 vortojn [34]! ĉi tiu kamparano estas pli ol meza Metrop ; oni tute ne povus trovi, laŭ la sama metodo, la mezan inteligentecon aŭ klerecon de la publiko [35]; mezkvalita brando [36].
angle:
middle
beloruse:
сярэдні
bretone:
-kreiz, krenn
ĉeĥe:
prostřední, průměrný, střední
ĉine:
中級 [zhōngjí], 中级 [zhōngjí], 平平 [píngpíng], 仲 [zhòng], 中等 [zhōngděng], 半中腰 [bànzhōngyāo], 平均 [píngjūn]
france:
médian, moyen
germane:
~kvalita: mittelmäßig.
hispane:
medio
hungare:
közép-, középső, középponti, közepes, átlagos ~kvalita: átlagos minőségű.
indonezie:
1. tengah 2. rata-rata, rerata, menengah
itale:
mediano (agg.), intermedio, medio, in mezzo, centrale (in mezzo)
japane:
まん中の [まんちゅうの], 中央の [ちゅうおうの], 中くらいの [ちゅうくらいの], 中間の [ちゅうかんの], 並の [なみの], 平均的な [へいきんてきな]
nederlande:
midden-, middelbaar, gemiddeld
pole:
środkowy
rumane:
central, de mijloc
ruse:
средний
slovake:
priemerný, prostredný, stredný
ukraine:
середній

mezumi

(tr)
Kalkuli meznombron: ni mezumis laŭ du manieroj: la unuan fojon ni utiligis la procentajn ciferojn por averaĝado, la duan fojon la absolutajn nombrojn [37].
37. H. D. Maas: Semantiko kaj Statistiko de Rusaj Substantivoj, Scienca Revuo, 1970:4-5 (84-85), p. 133a
beloruse:
вылічаць сярэдняе (паказальнік, лік, велічыню)
france:
moyenner (calculer une moyenne)
indonezie:
merata-rata, merata-ratakan
ukraine:
визначати середнє число

mezumo

(komune) Meznombro: en la jaro 2000 la mezuma salajro en Pollando atingis 480 usonajn dolarojn [38].
38. S. Śmigielski: Laboro tro multekosta, Monato, 2002:08, p. 14a
angle:
average, mean
beloruse:
сярэдні лік, сярэдняе, сярэдняя велічыня
bretone:
keidenn
bulgare:
средна стайност
ĉeĥe:
průměr, střední hodnota
ĉine:
平均 [píngjūn], 平均值 [píngjūnzhí]
france:
moyenne
germane:
Mittel
hungare:
átlag, középérték
indonezie:
rata-rata, nilai tengah
japane:
平均 [へいきん]
pole:
średnia liczbowa, wartość średnia, przeciętna
portugale:
média
rumane:
medie numerică, valoare medie, medie
ruse:
среднее
slovake:
priemer, priemerný počet
ukraine:
середнє число

antaŭtagmezo

KAL La parto de la tago antaŭ la tagmezo: estis dimanĉa antaŭtagmezo, kaj la vetero estis bela [39]; la mortinto estis jam elmetita, ĉar en tiu antaŭtagmezo devis okazi la enterigo [40]; antaŭtagmeze mi sukcesis dormi unu horon sur la riverbordaj ripozlitoj [41]; la antaŭtagmeza trafiko ĝenerale havas elegantan karakteron [42]. TUT:diurnoVD:mateno
Rim.: Depende de la kulturo antaŭtagmezo povas havi diversajn komencojn: ĝi povas ampleksi la tutan tempon inter noktomezo kaj tagmezo; en aliaj kulturoj ĝi estas samsignifa kun la mateno, sed ofte ĝi simple komenciĝas samtempe kun la taga laboro, sekvante la matenon. [Wolfram Diestel]
angle:
morning
beloruse:
да паўдня, да палудня
bretone:
beure, mintin
ĉine:
上午 [shàngwǔ], 午前 [wǔqián], 上半晌 [shàngbànshǎng]
france:
matinée
germane:
Vormittag antaŭtag~e: vormittags. antaŭtag~a: vormittäglich.
hispane:
mañana
hungare:
délelőtt
indonezie:
pagi
itale:
mattino
nederlande:
ochtend, voormiddag (9-12 u.), morgen (ochtend)
pole:
przedpołudnie
rumane:
înainte de amiază, înainte de prânz
ruse:
до полудня
ukraine:
передобідня пора, передобідній час

mezmeza

En la ekzakta mezo: (figure) li estis trafita mezmeze per la riposto [43].
43. M. Jókai, trad. J. Horvath: La du salikoj de Nagyenyed, 2002
beloruse:
дакладна ў сярэдзіне
france:
en plein milieu
indonezie:
tepat di tengah

noktomezo

KAL Mezo de la nokto: la unua bato de noktomezo sonis, kiam ŝi pensis, ke estas apenaŭ la dekunua horo [44]. TUT:diurno
44. C. Perrault, trad. P. Sarpy: Cindrulino, en: Rakontoj pri feinoj, 1904
angle:
midnight
beloruse:
поўнач
bretone:
hanternoz
bulgare:
полунощ
ĉeĥe:
půlnoc
ĉine:
半夜 [bànyè], 午夜 [wǔyè], 夜半 [yèbàn], 子夜 [zǐyè], 零时 [língshí], 零時 [língshí]
france:
minuit
germane:
Mitternacht
hispane:
medianoche
hungare:
éjfél
indonezie:
tengah malam
itale:
mezzanotte
japane:
真夜中 [まよなか], 夜半 [やはん]
malaje:
tengah malam
nederlande:
middernacht
pole:
północ (godzina)
rumane:
miezul nopții
ruse:
полночь
slovake:
polnoc, stred noci
ukraine:
північ

posttagmezo

KAL La parto de la tago sekvanta la tagmezon: estis varma aŭtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta [45]; malfrue posttagmeze fariĝis silente [46]; reveninte de la posttagmeza veturo, li vespermanĝis [47]; mi devus fari raporton […], unue mi devis atendi dum la tuta antaŭtagmezo, poste oni fermis, ankaŭ posttagmeze ne venis mia vico [48]. TUT:diurno
angle:
afternoon
beloruse:
па паўдні, папалудні
bretone:
enderv
bulgare:
следобед
ĉine:
下午 [xiàwǔ]
france:
après-midi
germane:
Nachmittag posttag~e: nachmittags. posttag~a: nachmittäglich.
hispane:
tarde
hungare:
délután, ebédután
indonezie:
sore
itale:
pomeriggio
japane:
午後 [ごご]
katalune:
tarda
malaje:
petang
nederlande:
middag (12-18 u.), namiddag (12-18 u.)
okcitane:
aprèp-miègjorn
pole:
popołudnie
rumane:
după amiaza
ruse:
пополудни
slovake:
odpoludnie, poobedie
tibete:
ཕྱི་དྲོ་
ukraine:
післяобідня пора, післяобідній час

*tagmezo

KAL Mezo de la hela tago, kiam la suno estas plej alte super la horizonto: [ili] vokadis al la nomo de Baal de la mateno ĝis la tagmezo [49]; kiam pasis la tagmezo, ili ĉiam ankoraŭ faradis la ceremoniojn [50]; ĉe la plej forta tagmeza suno [51]; vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas [52]; TUT:diurno
afrikanse:
middag
albane:
mesditë
amhare:
እኩለ ቀን
angle:
noon
arabe:
ظهرا
armene:
կեսօր
azerbajĝane:
günorta
beloruse:
поўдзень (час)
bengale:
দুপুর
birme:
မွန်းတည့်
bosne:
podne
bretone:
kreisteiz
bulgare:
обяд, обед
ĉeĥe:
poledne
ĉine:
正午 [zhèngwǔ], 中午 [zhōngwǔ], 日中 [rìzhōng], 晌午 [shǎngwu]
dane:
middag
estone:
keskpäeval
eŭske:
eguerdian
filipine:
tanghali
france:
midi
galege:
mediodía
germane:
Mittag tag~a: mittäglich. tag~e: mittags.
guĝarate:
બપોરે
haitie:
midi
haŭse:
karkatar rana
hinde:
दोपहर
hispane:
mediodía
hungare:
dél
igbe:
ehihie
indonezie:
tengah hari
irlande:
meán lae
islande:
hádegi
itale:
mezzogiorno
japane:
正午 [しょうご]
jide:
מיטאָגצייַט
jorube:
kẹfa
kanare:
ಮಧ್ಯಾಹ್ನ
kartvele:
შუადღისას
kazaĥe:
талтүс
kimre:
canol dydd
kirgize:
түш маалы
kmere:
ថ្ងៃត្រង់
koree:
정오
korsike:
a sesta
kose:
emini enkulu
kroate:
podne
kurde:
nîvroj
latine:
meridies
latve:
pusdienlaiks
laŭe:
ຕອນທ່ຽງ
litove:
vidurdienis
makedone:
пладне
malagase:
mitataovovonana
malaje:
hari
malajalame:
ഉച്ചയ്ക്ക്
malte:
nofsinhar
maorie:
te poutumarotanga
marate:
दुपारी
monge:
tav su
mongole:
үд
nederlande:
middag (12 u.)
nepale:
दिउसो
njanĝe:
masana
okcidentfrise:
middei
panĝabe:
ਦੁਪਹਿਰ
paŝtue:
غرمه
pole:
południe (godzina)
ruande:
saa sita
rumane:
amiază
ruse:
полдень
samoe:
aoauli
sinde:
منجھند
sinhale:
දහවල්
skotgaele:
meadhan-latha
slovake:
poludnie
slovene:
opoldne
somale:
duhurkii
ŝone:
masikati
sote:
motsehare o moholo
sunde:
beurang
svahile:
saa sita mchana
taĝike:
нимрӯз
taje:
เที่ยง
tamile:
நண்பகல்
tatare:
төш
telugue:
మధ్యాహ్నం
tibete:
ཉིན་གུང་
ukraine:
опівдні
urdue:
دوپہر
uzbeke:
peshin
vjetname:
trưa
volapuke:
zendel
zulue:
emini

meze de, meze en, meze inter, en la mezo de

(prepoziciaĵo)
1.
En loko aŭ momento egaldistanca de ekstremaĵoj: meze de la nokto.
2.
En loko, kie oni estas ĉiuflanke ĉirkaŭata: meze de la nebulo; meze en la akvo; mezen en la bukedon oni enmetadis kandelonZ ; la Eternulo parolis al ili el meze de la fajroZ ; li faligis ĉion mezen de ilia tendaroZ ; ne metu ilian nombron mezen de la IzraelidojZ ; halti meze dum la danco; meze inter la malamikoj.
angle:
amid, among, in the middle of
beloruse:
1. пасярэдзіне, на сярэдзіне 2. пасярод, сярод, у сярэдзіне
bretone:
e-kreiz
ĉine:
当中 [dāngzhōng], 當中 [dāngzhōng], 中間 [zhōngjiān], 中间 [zhōngjiān], 之中 [zhīzhōng], 其中 [qízhōng]
france:
au milieu de, parmi
germane:
mitten in 1. mitten in 2. mitten in
hispane:
en medio de
hungare:
középütt, középen ~e de la nokto: az éjszaka közepén.
indonezie:
di tengah
itale:
nel mezzo, in mezzo, centralmente (in mezzo)
japane:
~のまん中で [のまんちゅうで], ~のまん中に [のまんちゅうに]
katalune:
al mig de
nederlande:
te midden van, middenin
okcitane:
al mièg de
pole:
w środku 1. w środku 2. w środku
rumane:
în mijloc
ruse:
1. посередине, на середине 2. посреди, среди
slovake:
v strede

administraj notoj

~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de: Mankas verkindiko en fonto.