*nud/a PV

*nuda

1.
Nevestita: ambaŭ estis nudaj […] kaj ili ne hontis [1]; li iris nuda kaj nudpieda [2]; la filoj havis nudan kolon kaj skotan kostumon [3]; ili plejparte iris nudkape, nur malmultaj portis ĉapon [4]; kiu rabi eliras, ofte nuda revenas PrV .
2.
(figure) Neprovizita de la ordinaraj kovraĵoj aŭ garnaĵoj: nudaj montetoj [5]; nuda (senfolia) arbo en la dezerto [6]; la greno […] estis fortranĉita, nur la nudaj sekaj stoploj elstaris [7]; tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda griza sabla tero sin etendis [8]; radio de la subiranta suno enfalas en la nudan (senmeblan) kameron [9]; mi […] elserĉis la nestojn de la birdoj kaj rigardis la nudajn idojn [10]; eniris en du vicoj deko da gvardiistoj […] kun nudaj (elingigitaj) glavoj [11]; la teksto presita sur la etikedo estas nelegebla per nuda (neprovizita per okulvitro) okulo [12]. VD:dezerta, kalva, malplena
3.
(figure) Senornama: ni tie ĉi forlasos ĉian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo de la nuda logiko [13]; multaj personoj donadis nur nudajn projektojn, li estis unua, kiu havis sufiĉe da pacienco, por ellabori plenan lingvon [14]; diri al iu la nudan (simplan, sinceran, rektan) veron PrV . VD:simpla1.c, skeleta3
angle:
naked
beloruse:
голы, аголены
bretone:
noazh
bulgare:
1. гол
ĉeĥe:
holý, nahý
ĉine:
1. [luǒ]
france:
nu
germane:
1. nackt, bloß, entblößt 2. ungeschützt, unbedeckt 3. schlicht, einfach, rein, lauter
greke:
γυμνός
hispane:
desnudo
hungare:
1. meztelen 2. csupasz, puszta (átv.) 3. tiszta (átv.), puszta (átv.)
indonezie:
1. telanjang, bugil 2. gundul 3. polos
japane:
裸の [はだかの], むき出しの [むきだしの], 飾りのない [かざりのない]
katalune:
nu, nuet, descobert
nederlande:
1. naakt, bloot 2. naakt, bloot 3. onopgesmukt
perse:
برهنه، لخت، عریان
pole:
nagi, goły, obnażony
portugale:
nu, despido
rumane:
gol, dezbrăcat, nud
ruse:
голый, нагой, обнажённый
slovake:
obnažený
svede:
1. naken 2. bar 3. naken, bar
tibete:
དམར་ཧྲེང་བ་
ukraine:
голе, безлисте

nudigi

(tr)
1.
Senvestigi: sur la malgrasa blanka brako, kiun nudigis la mano de la patrino, vidiĝis nigre-blua makulo Marta ; [ili] nudigos la dentojn (rikanos) kaj aplaŭdos [15]; nudigu viajn kapojn, stariĝu genue en la polvon [16]! li nudigas sin ĝiskokse kaj diboĉas en la freŝa akvo [17].
2.
(figure) Senigi je kovraĵo, garnaĵo, ornamo: mi nudigos (elingigos) post vi glavon [18]; unu ĉiam penis nudigi (elmeti, malkaŝi) la mizeraĵon de la alia [19]; li estis konata pro sia emo publike nudigi (senvualigi) malhonestaĵojn [20]. VD:aperigi1, eksponi2, elmontri1, malkovri
beloruse:
агаліць
bretone:
noashaat
ĉeĥe:
obnažit, odhalit
ĉine:
[tī]
france:
dénuder
germane:
entblößen
hispane:
desnudar
hungare:
lemeztelenít, lecsupaszít
indonezie:
menelanjangi, melucuti (pakaian dsb.), melepas (pakaian dsb.), melepaskan (pakaian dsb.), menelanjangkan
japane:
裸にする [はだかにする], むき出しにする [むきだしにする]
katalune:
despullar, descobrir
nederlande:
ontbloten
perse:
برهنه کردن، لخت کردن
pole:
gołocić, ogołacać
portugale:
despir
rumane:
goliți, scoate-o afară
ruse:
обнажить, оголить
slovake:
obnažiť, odhaliť
ukraine:
оголювати, оголювати, розкривати

nudiĝi

(ntr)
Iĝi nuda, seniĝi je vestoj, je kovro: ŝi kaj levis iom la randon de la tuko, […] ŝia mano nudiĝis ĝis la kubuto [21]; li trinkis el la vino kaj ebriiĝis, kaj nudiĝis en sia tendo [22]; mi detruos la muron […] tiel, ke nudiĝos ĝia fundamento [23]; (figure) nudiĝis la fundamentoj de la universo, de la minaca voĉo de la Eternulo [24]; la betuloj flaviĝis kaj nudiĝis [25]; la ĉiela volbo nudiĝas (sennubiĝas) [26].
beloruse:
агаліцца
ĉine:
[tǎn], 襢 [tǎn], 裸露 [luǒlù]
france:
se dénuder
germane:
sich entblößen
hispane:
desnudarse
indonezie:
berbugil, membugil, bertelanjang
japane:
裸になる [はだかになる], むき出しになる [むきだしになる]
pole:
obnażyć się
rumane:
prădui, se dezvăluie
ukraine:
оголюватися

nudismo

Vivmaniero akceptanta nudecon en ordinaraj cirkonstancoj, eventuale kontraŭ sociaj kutimoj: ĉu vere, ke vi nenion scias pri nudismo [27]? ekkuraĝinte mi demandis iun pri ĉi tiu, sed li tute ne sciis, kion signifas nudismo, kaj pluiris [28]; en centra Eŭropo dum la vintro mi ne proponas la nudismon [29].
angle:
nudism
beloruse:
нудызм
bulgare:
нудизъм
ĉeĥe:
nudizmus
ĉine:
裸体主义 [luǒtǐzhǔyì], 裸體主義 [luǒtǐzhǔyì], 裸体运动主义 [luǒtǐyùndòngzhǔyì], 裸體運動主義 [luǒtǐyùndòngzhǔyì]
france:
nudisme
germane:
Nudismus
hispane:
nudismo
indonezie:
nudisme, kenudisan
japane:
裸体主義 [らたいしゅぎ], ヌーディズム
katalune:
nudisme
nederlande:
nudisme, naturisme
perse:
برهنه‌گرایی، عریان‌گرایی
pole:
naturyzm, nudyzm
rumane:
naturismului, nudism
slovake:
nudizmus
ukraine:
нудизм

nudisto

nudismano: ni estas naturamikoj kaj nudistoj [30]; se eblas, ni ne uzas bankostumon, ĉu neniam vi aŭdis pri nudistoj? ne gapu, ni estas nudistoj [31]!
angle:
nudist
beloruse:
нудыст
bulgare:
нудист
ĉeĥe:
nudista
ĉine:
裸体主义者 [luǒtǐzhǔyìzhě], 裸體主義者 [luǒtǐzhǔyìzhě]
france:
nudiste
germane:
Nudist
hispane:
nudista
indonezie:
nudis
japane:
裸体主義者 [らたいしゅぎしゃ], ヌーディスト
katalune:
nudista
nederlande:
nudist, naturist
perse:
برهنه‌گرا، عریان‌گرا
pole:
golec, golas, nagus
rumane:
gol, nudă, dezbrăca
slovake:
nudista
ukraine:
нудист

administraj notoj