rekursi/o KompLeks
rekursio

Tia maniero difini funkcion aŭ komputan proceduron, ke la
difinato eventuale povas referenci sin mem:
senfina rekursio
(ekz-e kaŭzita de cirkla difino).
rikuro1Rim.:
Kaj „rekursio“, kaj „rikuro“ etimologie
signifas „retroiro“, t.e. reveno al la antaŭe
komputitaj valoroj de iu vico por komputi la sekvan. Pri la
termino „rekursio“ tiu koncepto ne plu validas:
rekursia komputo povas anticipe ekzameni ankaŭ
siajn „postajn“ valorojn, eĉ plenumi
elĉerpan serĉon tra ili.
Tion oni neniam faras en la klasika matematiko, por kies
bezonoj plene sufiĉas rikuro, koncepto logike pli sekura.
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- recursion senfina ~o: infinite recursion.
- beloruse:
- рэкурсія senfina ~o: бясконцая рэкурсія.
- ĉine:
- 递推 [dìtuī], 遞推 [dìtuī], 递归 [dìguī], 遞歸 [dìguī]
- pole:
- rekurencja
- ruse:
- рекурсия senfina ~o: бесконечная рекурсия.
- ukraine:
- рекурсія
rekursia

Uzanta rekursion, karakterizata de rekursio:
rekursia proceduro
(programlingva
proceduro2 kiu
eventuale vokas sin mem dum la rultempo);
rikura1
- angle:
- recursive ~a proceduro: recursive procedure.
- beloruse:
- рэкурсіўны ~a proceduro: рэкурсіўная працэдура.
- ĉine:
- 递推 [dìtuī], 遞推 [dìtuī], 递归 [dìguī], 遞歸 [dìguī]
- pole:
- rekurencyjny, zagnieżdżony
- ruse:
- рекурсивный ~a proceduro: рекурсивная процедура.
- ukraine:
- рекурсивний
rekursia funkcio
Unu el la matematikaj precizigoj de la intuicia koncepto pri
komputeblo. Oni reduktas ĉiujn
komputajn problemojn al
naturnombraj
funkcioj3
`N^n ->N`, kaj konstruas hierarkion el 3
subklasoj:
primitive rekursiaj
funkcioj,
ĉieaj rekursiaj
funkcioj,
μ-rekursiaj funkcioj.
La lasta klaso estas la plej ĝenerala, ĝi entenas la du
aliajn kaj reprezentas ĉiujn komputeblajn funkciojn. Se oni
diras simple „rekursia funkcio“, tiam oni celas
ĝuste tiun ĉi klason:
simbole la hierarkion de la rekursiaj funkcioj eblas
prezenti per la formulo `"PRF" sub "ĈRF" sub "MRF"`;
estas pruvite, ke la klaso da rekursiaj funkcioj, la
klaso da funkcioj difineblaj per Turinga aŭtomato, per
λ-kalkulo, per la Markovaj ĉenoj estas ĉiuj egalaj.
- angle:
- recursive function
- beloruse:
- рэкурсіўная функцыя
- pole:
- funkcja rekurencyjna (mat.)
- ruse:
- рекурсивная функция
primitive rekursia funkcio, PRF
La difino estas rikura1.b:
oni difinas la bazan klason kaj du
operatorojn.
La bazaj funkcioj estas:
la konstanta funkcio `O(x)=0`;
la alkremento
`S(x)=x+1`;
la projekcioj
`"Pr"[m,n](x_1,...x_n)=x_m,1 le m le n`.
La operatoroj estas
la kunligo2 kaj la
primitiva rekursiilo.
Primitive rekursia funkcio estas baza primitive rekursia
funkcio aŭ rezulto de finifoja apliko de la operatoro(j):
`S(S(x))` estas primitive rekursia
funkcio ĉar ĝi
estas kunligo de du alkrenentoj (ĝi
ĵetas `x to x+2`);
ĉiuj primitive rekursiaj funkcioj estas
ĉieaj funkcioj;
pliopo da nombroteoriaj funkcioj estas primitive rekursiaj
funkcioj.
- angle:
- primitive recursive function
- beloruse:
- прымітыўна-рэкурсіўная функцыя
- pole:
- funkcja pierwotnie rekurencyjna
- ruse:
- примитивно-рекурсивная функция
primitiva rekursiilo
Operatoro
uzata en la difino de
primitive rekursia
funkcio, simila al
nombrila iteracio;
la formala difino
estas rikura1.b.
Estu `f` funkcio
`n`-loka,
kaj `g` funkcio `n+2`-loka;
tiam apliko de
primitiva rekursiilo al la paro da funkcioj `(f,g)`
estas tia `n+2`-loka funkcio `h`, ke
baze:
`h(x_1,...,x_n,0)=f(x_1,...,x_n)`;
kaj rikure:
`h(x_1,...x_n,y+1)=g(x_1,...x_n,y,h(x_1,...,x_n,y))`.
Estu `f(x)="Pr"[1,1](x)=x`
kaj
`g(x,y,z)=S("Pr"[2,3](x,y,z))=S(y)`.
Tiam `h(0,x)=x` kaj
`h(S(y),x)=g(y,h(y,x),x)=S(h(y,x))`.
Sekve `h(0,1)=1, h(1,1)=S(h(0,1))=2, h(2,1)=S(h(1,1))=3`.
Do, `h`
estas 2-loka primitive
rekursia funkcio, nome „adicio“.
- angle:
- primitive recursion
- beloruse:
- апэратар прымітыўнай рэкурсіі
- pole:
- operator minimalizacji ograniczonej
- ruse:
- оператор примитивной рекурсии
μ-rekursia funkcio, MRF, parta rekursia funkcio
Funkcio difinta per la samaj rimedoj, kiel la
primitive
rekursiaj funkcioj,
plus la μ-operatoro de
senbara serĉo:
ĉar la minimumigo povas diverĝi, tial ne ĉiuj μ-rekursiaj
funkcioj estas ĉieaj;
ankaŭ nenie difinitaj (ĉie diverĝaj) funkcioj estas
partaj rekursiaj funkcioj.
- angle:
- partial recursive function, >(μ-)recursive function
- beloruse:
- часткова рэкурсіўная функцыя
- pole:
- funkcja częściowo rekurencyjna
- ruse:
- частично рекурсивная функция
ĉiea rekursia funkcio, ĈRF
μ-rekursia funkcio
kiu estas
ĉiea funkcio:
ĉiu PRF estas
ĉiea rekursia funkcio;
ekzistas ĉieaj rekursiaj funkcioj kiuj ne estas
primitive
rekursiaj.
- angle:
- total recursive function
- beloruse:
- агульнарэкурсіўная функцыя
- pole:
- całkowita funkcja rekurencyjna
- ruse:
- общерекурсивная функция
administraj notoj
~o:
Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a funkcio: Mankas dua fontindiko.
~a funkcio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
primitive ~a funkcio, PRF: Mankas dua fontindiko.
primitive ~a funkcio, PRF: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
primitiva ~ilo: Mankas dua fontindiko.
primitiva ~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
μ-~a funkcio, MRF, parta ~a funkcio: Mankas dua fontindiko.
μ-~a funkcio, MRF, parta ~a funkcio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĉiea ~a funkcio, ĈRF: Mankas dua fontindiko.
ĉiea ~a funkcio, ĈRF: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a funkcio: Mankas dua fontindiko.
~a funkcio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
primitive ~a funkcio, PRF: Mankas dua fontindiko.
primitive ~a funkcio, PRF: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
primitiva ~ilo: Mankas dua fontindiko.
primitiva ~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
μ-~a funkcio, MRF, parta ~a funkcio: Mankas dua fontindiko.
μ-~a funkcio, MRF, parta ~a funkcio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĉiea ~a funkcio, ĈRF: Mankas dua fontindiko.
ĉiea ~a funkcio, ĈRF: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.