*ambaŭ

I.

*ambaŭ

Du kune, ĉiuj du, du same, duope: rigardi per ambaŭ okuloj PrV ; vidvino havis du filinojn […], ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili [1]; ili ambaŭ estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis [2]; ambaŭ sonĝis sonĝon, ĉiu sian apartan sonĝon en la sama nokto [3]; mi kaptos vin per ambaŭ manoj [4]; la tajloro rapide kolektis ŝtonojn en ambaŭ poŝojn [5]; kial vi ne diris tion antaŭe? – ĉar vi […] – nu, ni estas ambaŭ mensoguloj. [6]; inspiro kaj konado de tekniko ambaŭ helpis la artiston […], kiam per mano facila […] li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj Marta ; oni ne devas intermiksi la homaranismon kun la esperantismo! ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj [7]; estas dezirinde fari diferencon inter la ambaŭ kazoj [8]; dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas PrV .
Rim. 1: Uzo de la artikolo apud ‚ambaŭ‘ estas senutila kaj malkonsilinda. En LR Zamenhof mem skribas: „kvankam mi ofte uzis la formon „la ambaŭ“, tamen mi opinias nun, ke pli logike estas uzi la vorton „ambaŭ“ sen artikolo.“
Rim. 2: Zamenhof atentigas, ke „la konjunkcian uzadon de ‚ambaŭ‘ en la frazo ˣni loĝas en Londono ambaŭ en somero kaj en vintroˣ mi trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri: kiel en somero, tiel ankaŭ en vintro, aŭ ne nur en somero, sed ankaŭ en vintro)“LR.
afrikanse:
beide
albane:
të dy
amhare:
ሁለቱም
angle:
both
arabe:
كلا
armene:
երկուսն էլ
azerbajĝane:
həm
beloruse:
абодва, абедзьве
bengale:
উভয়
birme:
နှစ်ဦးစလုံး
bosne:
oba
ĉeĥe:
oba, obě
dane:
både
estone:
nii
eŭske:
bai
filipine:
kapwa
finne:
molemmat, kumpikin
france:
tous deux, l'un et l'autre
galege:
tanto
germane:
beide
guĝarate:
બંને
haitie:
tou de
haŭse:
duka
hebree:
שני ה-, דו-
hinde:
दोनों
hispane:
ambos
hungare:
mindkettő
igbe:
ma
indonezie:
dua-duanya, keduanya
irlande:
islande:
bæði
itale:
ambo, ambedue, entrambi
japane:
両方 [りょうほう]
jave:
loro
jide:
ביידע
jorube:
mejeeji
kanare:
ಎರಡೂ
kartvele:
ორივე
katalune:
ambdós, tots dos
kazaĥe:
екеуі де
kimre:
ddau
kirgize:
экөө тең
kmere:
ទាំងពីរ
koree:
모두
korsike:
tremindù
kose:
bobabini
kroate:
oboje
kurde:
herdû
latine:
et
latve:
abi
laŭe:
ທັງສອງ
litove:
abu
makedone:
и
malagase:
samy
malaje:
kedua-dua
malajalame:
രണ്ടും
malte:
kemm
maorie:
e rua
marate:
दोन्ही
monge:
ob
mongole:
аль аль нь
nederlande:
beide
nepale:
दुवै
njanĝe:
onse
okcidentfrise:
beide
panĝabe:
ਦੋਨੋ
paŝtue:
د دواړو
pole:
obaj, obie, obydwaj, obydwie, obydwoje, oboje
portugale:
ambos os/as
ruande:
byombi
ruse:
оба, обе
samoe:
uma e lua
sinde:
ٻنهي
sinhale:
දෙකම
skotgaele:
an dà chuid
slovake:
obidve, obe
slovene:
oboje
somale:
labada
ŝone:
zvose zviri zviviri
sote:
ka bobeli
sunde:
boh
svahile:
wote wawili
taĝike:
ҳарду
taje:
ทั้งสอง, ทั้งคู่
tamile:
இரண்டு
tatare:
икесе дә
telugue:
రెండు
ukraine:
як
urdue:
دونوں
uzbeke:
har ikkala
vjetname:
cả hai
volapuke:
bofik
zulue:
kokubili
II.
Samsenca prefikso:
VD:ambaŭdirekta, ambaŭflanka, ambaŭseksa, ambaŭseksema ambaŭdekstra (uzanta ambaŭ manojn kiel dekstran); ambaŭtranĉa glavo [9]; rondan supron havis la trono malantaŭe, kaj brakapogojn ambaŭflanke de la sidloko [10].
beloruse:
двух-, узаема- ~tranĉa glavo: двухбаковавостры меч.
finne:
~dekstra: molempikätinen. ~tranĉa glavo: kaksiteräinen miekka.
germane:
beid-, zwei-
hebree:
~dekstra: דו-ידי.
pole:
~dekstra: oburęczny. ~tranĉa glavo: obosieczny miecz.

administraj notoj