aprior/a PV

apriora

1.
FIL Antaŭsperta aŭ ekstersperta, kiu antaŭas sperton aŭ estas premiso por akiri sperton aŭ faktojn: laŭ Kantio, la konceptoj pri tempo kaj spaco estas aprioraj. VD:aksiomo, postulato, denaska
2.
FILLIN Bazita sur teorio: Loĵbano estas artefarita lingvo apriora; koncerne la radikojn Zamenhof […] en la unua tempo pensis, ke ili devus esti kiel eble plej mallongaj, do elpensitaj apriore [1]; dum apriore antaŭeksperimente li tion pruvas [la aferoj evoluas alie] [2]. ANT:empiriaVD:spekulativa, teoria
3.
(komune) Anticipa, antaŭfakta, bazita sur ĝeneralaj konsideroj, dum faktoj mankas: apriore tio ŝajnas bona solvo; „Esperanto ne povas evolui“ aŭ ke ĝi „devos disfali en dialektojn“ […jen] temas denove pri aprioraj asertoj sen ia ajn kono de la faktoj [3]; mi plej multe ĝuis vojaĝon en landon […] kiu apriore ŝajnis al mi tute seninteresa [4].
4.
KOMP En programlingvo, pri esprimilo kiu kvankam formale apartenas al kategorio de deklarendaj objektoj (proceduro, funkcio, datumtipo, konstanto, variablo), tamen estas disponebla en la fontaj programoj sen deklaro aŭ difino; antaŭdifinita: en Paskalo abs estas apriora funkcio. VD:defaŭlta, implica
ANT:aposteriora
angle:
4. predefined, standard, intrinsic
beloruse:
1. апрыёрны 2. апрыёрны 3. апрыёрны 4. апрыёрны, перадвызначаны, убудаваны
ĉeĥe:
apriorní, daný, založený na teorii
france:
1. a priori 2. a priori 3. a priori 4. prédéfini
germane:
1. a priori, apriorisch, aus dem Denken (gewonnen), aus Vernunftgründen (erschlossen) 2. apriorisch 3. a priori, apriorisch, mutmaßlich, ohne Überprüfung 4. vordefiniert
hebree:
מראש
hispane:
1. a priori 2. a priori 3. a priori 4. predefinido, por defecto, intrínseco
hungare:
1. a priori 2. a priori 3. a priori, elméleti, feltételezett 4. előre meghatározott
itale:
a priori 4. predefinito, default (di default), standard
japane:
先天的な [せんてんてきな], 演繹的な [えんえきてきな]
pole:
predefiniowany, domyślny 1. a priori 2. a priori 3. a priori
ruse:
1. априорный 2. априорный 3. априорный 4. предописанный, стандартный, встроенный
slovake:
apriórny, apriórny
ukraine:
апріорний, незалежний від досвіду

administraj notoj