1deklam/i

deklami

1.
POE (tr)
Laŭte voĉlegireciti, kun artisme taŭga tono: li travagadis tiujn […] urbojn, deklamante siajn versojn, por akiri vivrimedojn [1]; la versaĵo estis bonege deklamita, kaj la deklaminto ricevis grandan aplaŭdon [2]; rigardante en la profundon de ŝiaj okuloj, li deklamis malrapide kanton de Heine IK ; vi unu fojon deklamis parolon, — sed […] kiom mi memoras, la peco ne plaĉis al la amaso, ĝi estis tro alta por la popolo Hamlet ; Nolan siavice transprenis la libron kaj deklamis al la ceteraj, kaj li tre bone povis deklami [3]. VD:interpreti3, prezenti4
2.
(absolute) Paroli per pasie emfaza tono: Herodo […] sidis sur tribunala seĝo kaj deklamis al ili [4]; ni trenas veturilon kiel bovoj kaj ĉe tio ni multe deklamas pri sendependeco [5]. VD:agiti2.c, oratori, reklami, verva
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. Edward Everett Hale, trad. E. L. Robinson, trad. Don Harlow: La viro senpatria, 1907 kaj 1994
4. La Nova Testamento, La agoj 12:21
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
angle:
declaim, recite
beloruse:
дэклямаваць
ĉeĥe:
deklamovat, přednášet, recitovat, skandovat
france:
déclamer
germane:
1. deklamieren, vortragen, aufsagen, rezitieren 2. beschwören, große Worte machen
hebree:
לְדַקלֵם
hispane:
declamar
hungare:
szaval
japane:
朗読する [ろうどくする], 朗々と読む [ろうろうとよむ], 美辞麗句を並べる [びじれいくをならべる], 大げさに言う [おおげさにいう]
katalune:
declamar
pole:
1. deklamować, recytować 2. używać wielkich słów, używać okrągłych zdań, mówić okrągłymi zdaniami
portugale:
declamar, recitar
rumane:
recita, declama
ruse:
декламировать
slovake:
prednášať, recitovať
ukraine:
декламувати, читати напам’ять

deklamaĵo

Verko destinita por deklamado; peco deklamata: inter la deklamaĵoj troviĝis ankaŭ nova versaĵo, sub la titolo Okulvitroj de la onklino [6]; mi ekvidis en Libroservo de Universala Kongreso diskon kun deklamaĵoj de Nikolaj Rytjkov [7]. VD:recitalo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
7. Boris Kolker: Aktoro malliberigita, Monato, 2001/01, p. 28
beloruse:
дэклямацыя
ĉine:
雄辩法 [xióngbiànfǎ], 大演說 [dàiyǎnshuō]
germane:
Deklamation, Vortrag (Text, Verse)
japane:
朗読 [ろうどく], 美文 [びぶん], 長広告 [ちょうこうこく]
pole:
deklamacja
rumane:
declamație, recitare

deklamisto

POE Iu, kiu profesie, regule deklamas: li estas deklamisto, planante ĉiun geston, ĉiun toneton de la voĉo, li samtempe ludas per sia vizaĝo, per sulkoj ĉirkaŭ sia buŝo, per sia rigardo Metrop ; fine li vidas tragedion, similan al tiu, kiun li priskribis, la versfaristo sentis sin feliĉa, la deklamisto sentis sin inspirita QuV ; se deklamisto, anstataŭ „Ho mia kor’“, diras „Ho, kia mor’“, li ridigas la publikon KrB . SUB:aedo, rapsodoVD:oratoro, retoro
beloruse:
дэкляматар, чытальнік
germane:
Vortragender, Vorleser, Rezitator, Deklamator
pole:
deklamator
rumane:
recitator, declamator
ukraine:
декламатор, читець

ekspondeklami

EKON
Ĉe foiro, bazaro ks, provi allogi la pasantojn, deklamante pri la bonaj ecoj de la vendotaĵo: ŝi estis superbona vendistino, kvankam ŝi ne sciis ekspondeklami KrM ; la ekspondeklamo estas malkohera kaj gurdata kun aplombo, ĉar ĝi scias precize kien ĝi celas. [8]. VD:glori, laŭdi, pretendi2, propagandi, reklami1, varbi3
angle:
hype, hawk (wares)
beloruse:
запрашаць кліентаў, рэклямаваць (уголас)
france:
bonimenter
germane:
anpreisen
hungare:
vevőt csalogat, kikiált (vásárban)
japane:
客寄せ口上を述べる [きゃくよせこうじょうをのべる]
katalune:
fer bombo (al mercat)
pole:
zachwalać, reklamować coś deklamując
rumane:
explica prin declamație, argumenta în mod pasionat
ruse:
зазывать покупателя

administraj notoj