*delikat/a
*delikata
- 1.
- (io)
Neforte kaj neakre impresanta la sentumojn aŭ la
spiriton, milda,
dolĉa:
delikata fajfo, bruo, tuŝo, paŝo, diferenco, deklivo,
kiso;
aŭdiĝis blovado de delikata venteto
[1];
delikata sono de l' pluvo falanta sur molan
teronB
;
sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata, senŝela, delikata kiel prujno sur
la tero [ili] donis al ĝi la nomon manao
[2];
delikata nebulo
[3].
- a)
-
Plaĉa per sia alta kvalito kaj nevulgareco:
delikata manĝo, vino, parfumo, plezuro, esprimo, nuanco,
koloro, punto, rideto;
delikataj trajtoj, manoj;
delikata tritika faruno
[4];
li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide
pretigis ĝin.
[5];
delikata fiŝo
[6];
delikatledaj ŝuoj
[7].
rafinita, subtila, nobla.
poluri.
- b)
-
Facile rompebla, facile difektebla:
delikata teksaĵo, vazo,
aparato;
delikata kiel aranea reto;
feliĉo estas delikata floro;
delikata aĝo, sano, haŭto;
li alligas al […] delikata vinberbranĉo la filon de sia azenino
[8];
eksterordinare malgranda knabineto, delikata kaj ĉarma
[9];
ŝia haŭto estis delikata kaj travidebla
[10].
malforta, maldika.
- c)
- (figure)
Facile malbonigebla, postulanta subtilan spiriton kaj grandan
zorgon por sukcesi:
mi ne povis diskuti kun virino pri tiel delikata afero
[11];
delikata punkto, situacio, cirkonstanco.
tikla.
- 2.
- (iu)
Facile impresebla, sentema, akresenta,
subtila3,
sagaca:
delikata orelo, pesilo, spirito;
delikata konanto de karakteroj.
- a)
- Taktoplena, diskreta, netroiganta, ne ofendema: delikata laŭdo; montri siajn delikatajn morojn [12].
- b)
-
Malfacile kontentigebla; elektema, rafinita; trodelikata:
viro delikata […] kaj tre alkutimiĝinta al lukso
[13];
virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la
tero pro dorlotiteco kaj delikateco
[14].
postulema, frandema.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 19:12
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:14
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 22
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:2
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:7
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:10
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:11
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 18
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:54
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:56

- angle:
- delicate, sensitive, fragile
- beloruse:
- далікатны, мяккі, тактоўны
- ĉeĥe:
- choulostivý, decentní, jemný, lahodný, něžný, ožehavý
- france:
- délicat, sensible, fragile
- germane:
- 1. sanft 2. empfindlich, leicht erregbar 1.a delikat 1.b zerbrechlich 1.b empfindlich, fragil, zerbrechlich 1.c empfindlich 2.a zurückhaltend, vorsichtig, taktvoll 2.b anspruchsvoll, schnäkisch
- hebree:
- עדין, רגיש, פגיע
- hispane:
- delicado
- hungare:
- 1. lágy 2. kifinomult 1.a finom 1.b kényes 1.c kényes (átv.) 2.a finom, diszkrét 2.b kényeskedő
- katalune:
- delicat, fi, subtil, sensible
- pole:
- 1. delikatny 2. delikatny 1.a delikatny 1.b delikatny 1.c delikatny 2.a delikatny
- portugale:
- delicado, fino, brando, grácil, meigo, sutil, mimoso
- rumane:
- 1.a fin, subtil
- ruse:
- 1. деликатный, мягкий 2. тонкий 1.a изящный, утончённый 1.b тонкий, нежный 1.c деликатный 2.a деликатный 2.b привередливый
- slovake:
- drobný, jemný, subtílny, útly
- tibete:
- ཞིམ་པོ་
- ukraine:
- ніжний, витончений, тонкий, дрібний, делікатний, легкий (шум, поцілунок і т.п.)
delikate
- 1.
- Nekrude, netroe, milde: la vojo iris delikate supren; herboj delikate ondantaj; li delikate premis ŝian ŝultron; la reĝino delikate klinis la kapon [15]; ŝi povosciis ankaŭ kanti, tiel delikate kaj ĉarme, kiel oni neniam antaŭe aŭdis [16].
- 2.
- Subtile: marmora ponto, fortika, sed konstruita tiel arte kaj delikate, kvazaŭ ĝi estus el puntoj kaj vitraj perloj [17]; pli delikate ol la flamo, tute ne videblaj por la homa okulo, ŝvebis malgrandaj etaj estaĵoj [18].
- 3.
- Taktoplene: trakti iun delikate; la tribunaloj faru sian devon, sed delikate [19]; li estis meditplena, parolis trankvile, eĉ delikate, sed sur lia bela vizaĝo estis legebla necerteco [20].
- 4.
- Lukse, malmodeste: jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas [21].
15.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 7
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro II
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
21. La Nova Testamento, Luko 7:25

- afrikanse:
- sagte
- albane:
- i butë
- amhare:
- ገራገር
- angle:
- delicately, mildly
- arabe:
- لطيف
- armene:
- մեղմ
- azerbajĝane:
- incə
- beloruse:
- далікатна, мякка, тактоўна
- bengale:
- মৃদু
- birme:
- နူးညံ့သိမ်မွေ့
- bosne:
- blagim
- ĉeĥe:
- decentnost, decentně, delikátně, jemně, lahodně, něžně, přiměřeně, slušně, umírněně, vhodně, zdrženlivě
- dane:
- blid
- estone:
- õrn
- eŭske:
- leuna
- filipine:
- magiliw
- france:
- délicatement, doucement, soigneusement
- galege:
- suave
- guĝarate:
- સૌમ્ય
- haitie:
- dou
- hinde:
- कोमल
- hispane:
- delicadamente
- igbe:
- nwayọọ
- irlande:
- mhín
- islande:
- blíður
- japane:
- 優しい
- jave:
- lanang
- jide:
- צאַרט
- jorube:
- onírẹlẹ
- kanare:
- ಶಾಂತ
- kartvele:
- ნაზი
- katalune:
- delicadament
- kazaĥe:
- жұмсақ
- kimre:
- ysgafn
- kirgize:
- жумшак
- kmere:
- សុភាពរាប
- koree:
- 부드러운
- kose:
- nobubele
- kroate:
- nježan
- kurde:
- nerm
- latine:
- mitis
- latve:
- maigs
- laŭe:
- ອ່ອນນ້ອມ
- litove:
- švelnus
- makedone:
- нежен
- malagase:
- malemy fanahy
- malaje:
- lembut
- malajalame:
- ശാന്തനും
- malte:
- ġentili
- maorie:
- ngawari
- marate:
- सभ्य
- monge:
- maj mam
- mongole:
- зөөлөн
- nepale:
- कोमल
- njanĝe:
- wodekha
- okcidentfrise:
- sêfte
- panĝabe:
- ਕੋਮਲ
- paŝtue:
- نرم
- pole:
- delikatnie
- ruande:
- witonda
- ruse:
- тонко, деликатно
- samoe:
- malū
- sinde:
- مهربان
- sinhale:
- මෘදු
- skotgaele:
- socair
- slovake:
- decentne, jemne, primerane
- slovene:
- nežna
- somale:
- tur
- ŝone:
- munyoro
- sote:
- bonolo
- sunde:
- hipu
- svahile:
- mpole
- taĝike:
- мулоим
- taje:
- อ่อนโยน
- tamile:
- மென்மையான
- tatare:
- йомшак
- telugue:
- సున్నితమైన
- ukraine:
- ніжний
- urdue:
- نرم
- uzbeke:
- yumshoq
- vjetname:
- nhẹ nhàng
- zulue:
- mnene
delikataĵo
- Delikata objekto: ili dormadis sur molaj kusenoj […], manĝadis bonegajn delikataĵojn Marta ; delikataĵo por moŝtuloj [22]; ili tiel pruvas, pli kaj pli, la mirindan kapablon de Esperanto esprimi tute la delikataĵojn de la spirito kaj de la koro FK .
22.
G. Gárdonyi, trad. J. Horvath:
Steloj de Eger, 2012
- france:
- bibelot
- germane:
- Zartes, Feines
- ukraine:
- делікатес
maldelikata
- 1.
- (io) Forte kaj akre impresanta, kruda2: maldelikata laboro [23]; kun granda, maldelikata vizaĝo, kvazaŭ elhakita per hakilo, ŝi timigis min [24].
- 2.
- (iu) Malakresenta, malsubtila, ne facile impresebla.
23.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Flikilo
24. M. Gorkij: Bolĉjo, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1904
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 7a
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
29. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino

- vulgar, crude
- beloruse:
- грубы, недалікатны, вульгарны
- ĉeĥe:
- hrubý
- france:
- fruste, grossier (sans délicatesse), robuste, costaud, indélicat
- hebree:
- גס, לא צעודן
- hungare:
- nyers, durva, erős, darabos, közönséges, tapintatlan
- katalune:
- bast, grosser, tosc
- pole:
- niedelikatny, grubiański, opryskliwy, wulgarny
- rumane:
- brutal
- ruse:
- грубый
- slovake:
- grobiansky, hrubý, neslušný, surový
- ukraine:
- грубий, вульґарний
maldelikate
-
Krude:
li maldelikate tiris min antaŭen;
vi regas super ili maldelikate kaj kruele
[30];
ne konvenas tro maldelikate forpuŝi virinon, kiu amis vin
[31];
la fratino maldelikate deŝiris la virgan vualon, kovranta la revojn de ŝia koro
IK
;
Volapük sonas tre sovaĝe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj
estetiko
EE
.
malkaresi
30.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 34:4
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
- angle:
- crudely
- beloruse:
- груба, недалікатна, вульгарна
- ĉeĥe:
- hrubě
- france:
- crûment, rudement, brusquement (sans égards)
- katalune:
- bastament, ordinàriament
- pole:
- niedelikatnie, grubiańsko, opryskliwie, wulgarnie
- ruse:
- грубо
- slovake:
- hrubo
maldelikatulo
-
Krudulo,
bruto2:
ni ne englutas tiel multe kiel vi, avidaj maldelikatuloj
[32];
tio estas maldelikatulo, la tutan vivon li persekutas barbarojn, oni do povas
pardoni al li
[33];
mi tute ne atendis, ke li estos tia maldelikatulo! prezentu al vi, kiam mi
komencis mian riproĉan parolon, li tuj volis doni al mi du survangojn
FK
!
ŝtipo.
32.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
- angle:
- crude person, vulgar person
- beloruse:
- грубіян
- ĉeĥe:
- hrubec
- france:
- rustre
- hebree:
- אדם גס
- katalune:
- barroer, bast (subst.)
- pole:
- grubianin
- slovake:
- grobian, hrubý človek, neslušný, surovec
- ukraine:
- грубіян
administraj notoj
~a:
Mankas verkindiko en fonto.