*difekt/i

*difekti

(tr)
Kaŭzi malbonan staton de io, tiel ke ĝi iĝas malpli taŭga, malpli valora: la hirundo […] difektis al si unu el siaj flugiloj per dornarbetaĵo [1]; [tio] ruinigas la fortojn kaj difektas la sanon de la laborantoj Marta ; vi timas, ke laboro, farata kune kun viroj, difektos la virton kaj honoron de virino Marta ; fajro […] bruldifektis ĉiujn arbojn [2]; [la kamentubo] difektas la pejzaĝon, elĵetante nigran fumon en la bluan ĉielon [3]; ne fordifektu la flankojn de via barbo [4]; la hajlo batdifektis en la tuta lando Egipta ĉion, kio estis sur la kampo [5]. tre delikate, evitante kiel eble plej multe difekti fingrospurojn, li parte malmuntis la telefonon [6]; fulmoj kapablis difekti delikatajn aparatojn [7]; por ne difekti la originalojn, la plej valoraj kolektoj jam delonge estis mikrofilmitaj [8]; Kipro, tamen, preferis trovi enlandan deponejon por ne difekti la rilatojn kun Sirio [9]; li devis apartigi du progresojn, por ne difekti unu per alia [10]; por definitive difekti mian reputacion, mi aldonu, ke mi laboris kiel forĝisto kaj mem kudris maristajn pantalonojn [11]! unu malamiko pli difektas ol cent amikoj protektas PrV ; unu ovo malbona (putrinta) tutan manĝon difektas PrV . ANT:ripariSUB:bruldifekti, damaĝi, eluzi, frakasi, fuŝi, konfuzi, korupti, krevigi, kripligi, rompiVD:malutili, putrigi, subfosi
angle:
damage, impair, mar, spoil
beloruse:
пашкодзіць, сапсаваць, папсаваць, паламаць, зламаць
ĉeĥe:
pokazit, porouchat, poškodit, rozrušit, ublížit
ĉine:
损坏 [sǔnhuài], 惎 [jì], 儡 [lěi], 不能用 [bùnéngyòng], 损伤 [sǔnshāng], 坏了 [huàile], 摔 [shuāi]
france:
abîmer (détériorer), détériorer, endommager bat~i: frapper (en abîmant).
germane:
beschädigen, kaputt machen, verderben
hebree:
לקלקל
hungare:
megrongál, elront, meghibásít bat~i: elver (termést).
japane:
損なう [そこなう], だめにする, 傷つける [きずつける]
pole:
psuć, uszkadzać
portugale:
danificar, avariar, estragar, deteriorar, arruinar
ruse:
испортить, повредить, поломать
slovake:
pobabrať, pokaziť, poškodiť
taje:
ทำให้ไม่ดี, ทำให้เสียหาย
ukraine:
ушкоджувати, пошкоджувати, псувати

difekto

Malbona stato de io, kio estas difektita; manko, malperfektaĵo: rebonigi la difektojn en la domo [12]; fundamenta difekto de lia karaktero [13]; [ŝi falis], sed faris al si nenian difekton [14]; gesinjoroj Burdano ne povis trovi unu solan difekton, kiu ĵetis ombron sur tiun plaĉindan pentraĵon [15]; ricevi frostodifektojn sur la vizaĝo [16]; timante, pro certaj signoj, internan difekton, mi demandis […], ke ŝia filineto transportiĝu al la hospitalo [17]; fari difekton al sia proksimulo [18]; bruldifekto [19]; neniun beston, kiu havas difektaĵon, alportu, ĉar ĝi ne akirigos al vi plaĉon [20]; la vojaĝo estos kun difekto kaj multa perdo, ne nur de la ŝarĝo kaj de la ŝipo, sed ankaŭ de niaj vivoj [21]; difekton de naturo ne kovros veluro PrV ; en ĉiu objekto troviĝas difekto PrV . VD:averio, damaĝo, kriplaĵo, makulo, tubero, vundo
angle:
defect, flaw, imperfection
beloruse:
шкода, пашкоджаньне, паломка, дэфэкт
ĉeĥe:
defekt, kaz, porucha, porušení, vada, závada
ĉine:
花費 [huāfèi], 受损 [shòusǔn], 坏处 [huàichu], 无损 [wúsǔn], 坏处 [huàichù]
france:
défaut, défectuosité, dommage, vice (défaut)
germane:
Schaden, Beschädigung, Defekt
hebree:
פְּגָם, קלקול
hispane:
defecto
hungare:
hiba, kár, sérülés
japane:
損なうこと [そこなうこと], 損傷 [そんしょう], きず
pole:
defekt, usterka, uszkodzenie, skaza, wada
ruse:
поломка, повреждение, дефект
slovake:
defekt, kaz, porucha, poškodenie, závada
tibete:
སྐྱོན་
ukraine:
ушкодження, пошкодження, псування, недолік, вада, хиба, ґандж, дефект, збиток

difektebla

Kiu povas ricevi difekton, malfortika: facile difektebla aparato. VD:delikata1
beloruse:
уразьлівы, ломкі, крохкі
ĉine:
脆弱 [cuìruò]
france:
fragile
germane:
empfindlich, brüchig
hungare:
elrontható
japane:
脆弱な [ぜいじゃくな], 傷つきやすい [きずつきやすい]
ukraine:
уразливий

difektiĝi

Fariĝi difektita: kiam mi difektiĝis, ili ĝojis [22]; la greno difektiĝis [23]; la blovilo bruldifektiĝis, la plumbo malaperis en la fajro [24]; naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas [25]; iliaj pioĉoj kaj ŝoveliloj estas lignaj, kaj tiaj iloj facile difektiĝas [26]; la elektraj piloj de sonoriloj, ne estante plu observitaj, difektiĝis kaj ne funkciis plu [27]; la randoj de la pentraĵo difektiĝis [28]; mi zorgos, ke la reputacio de ambaŭ sufiĉe difektiĝu [29]; mi kulturis grenon, [sed] ĝi difektiĝis pro la senpluveco [30]; nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj nova [31].
angle:
deteriorate
beloruse:
пашкодзіцца, сапсавацца, папсавацца, паламацца, зламацца
ĉine:
下水 [xiàshuǐ]
france:
s'abimer (se détériorer), se détériorer, s'endommager
germane:
kaputt gehen
hebree:
להתקלקל
japane:
いたむ, 傷がつく [きずがつく], 壊れる [こわれる], 故障する [こしょうする]
pole:
psuć się, uszkadzać się
ruse:
испортиться, повредиться, поломаться
ukraine:
зіпсуватися, ушкодитися, пошкодитися

difektiĝema

Facile difektiĝanta aŭ difektebladifektebla; delikata1.b: mia korpo estas nur kombinaĵo de organoj, kiuj mem estas kombinaĵoj de ĉeloj konsistantaj el molekuloj, ĉio ĉi estas malstabila, difektiĝema [32]. VD:rompiĝema
angle:
perishable
beloruse:
ломкі, крохкі
ĉine:
脆弱 [cuìruò]
france:
fragile, périssable
germane:
empfindlich
hebree:
עדין, נוטה להתקלקל
japane:
損じやすい [そんじやすい], 壊れやすい [こわれやすい]
ruse:
ломкий
ukraine:
який легко ушкоджується

difektita

Trafita de manko, de malbonigo: longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn […], kie estis mortiga mana batalado BdV ; multaj rompitaj kolonoj, difektaj statuoj kaj multe da aliaj ruinoj elokvente konvinkas [pri la supereco] de la antikvaj Romanoj [33]. SIN:kaputa
33. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Ĉe la lando de la nigraĉemizuloj
beloruse:
пашкоджаны, сапсаваны
ĉine:
破损 [pòsǔn], 汙 [wū], 受损 [shòusǔn], 损毁 [sǔnhuǐ]
france:
abimé, défectueux, endommagé
germane:
beschädigt, kaputt
hungare:
sérült
japane:
損なわれた [そこなわれた], 損傷を受けた [そんしょうをうけた]

nedifektebla

Kiun nenio povas difekti, vundi, pereigi: la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila [34]; multflanka ordo pli nedifektebla [35].
34. La Nova Testamento, I. Petro 3:4
35. ILEI
beloruse:
непарушны, трывалы
ĉine:
坚不可摧 [jiānbùkěcuī], 不可毀滅 [bùkěhuǐmiè], 不能破坏 [bùnéngpòhuài]
france:
inaltérable, indéfectible, impérissable
germane:
unzerstörbar, haltbar
japane:
堅固な [けんごな], 傷のつかない [きずのつかない]

sendifekta

Nedifektita: li alportu kiel sian oferon virkapron sendifektan [36]; li falis sendifekta sur molan muskon [37]; tiam vi estis tiel feliĉa, tiel sendifekta, tiel sennube gaja [38]; se vi alportos lin sendifektan kaj vivan, vi ricevos milionon rekompence [39]; li havas tie ŝmiraĵon, kiu povus tuj fari ŝian piedon sendifekta kaj sana [40]; [li] montris sendifektajn vicojn da fortaj, flaveblankaj dentoj [41]. VD:bona1, bonstatanetuŝita, taŭga, virga
angle:
flawless
beloruse:
цэлы, непашкоджаны, спраўны
ĉeĥe:
bezvadný, celý, neporušený, nepoškozený, nezávadný, zachovalý
ĉine:
沒有受傷 [méiyǒushòushāng], 完美 [wánměi], 完美无缺 [wánměiwúquē], 无缺 [wúquē]
france:
impeccable (sans défaut), intact, sans défaut
germane:
ganz, tadellos, unbeschädigt, fehlerfrei
japane:
無傷の [むきずの]
pole:
nieuszkodzony, nienaruszony, cały, sprawny, bez wady, bez skazy
ruse:
целый, исправный, неповреждённый, невредимый
slovake:
bezchybný, celý, neporušený, nepoškodený
ukraine:
бездоганний, позбавлений недоліків, цілий, справний, неушкоджений, непошкоджений

administraj notoj

~ebla: Mankas fontindiko.
~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝema: Mankas dua fontindiko.