*vund/i PV

vundo

1.
MED Ekstera aŭ interna difekto de organismo, kaŭzita de frapo: la sango el la vundo fluis [1]; ĝi estas lepro, kiu ekfloris sur la brulvundo [2]; [li] bandaĝas iliajn vundojn [3]; cikatroj […] restis post la vundoj [4]; (figure) ankoraŭ la vundoj de la milito ne bone saniĝis […] la perdo de la karaj […] ne estingiĝis [5]; sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas PrV ; unu vundo alian kuracas (kojno) PrV ; saĝa hundo post la vundo (sperto, brogi) PrV .
2.
Anima sufero, kaŭzita de aflikto: la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de ŝia koro kvazaŭ per […] ponardo Marta ; la vundo de la koro iel cikatriĝis Marta ; tio estas lia vunda loko (rimedo por lin sukcese ataki; flanko) PV ; langa vundo plej profunda PrV ; vundo sekreta doloras plej multe PrV .
angle:
injury, wound
beloruse:
рана
bulgare:
рана
ĉeĥe:
poranění, poranění se, tělesné ublížení, zranění, zranění se, úraz
france:
blessure, plaie
germane:
Wunde, Verletzung
hispane:
herida
hungare:
seb, sérülés sinjoroj sin batas, servantoj ~ojn ricevas: nagy urakkal nem jó egy tálból cseresznyézni. unu ~o alian kuracas: kutyaharapást szőrével gyógyítják. saĝa hundo post la ~o: utólag könnyű okosnak lenni.
katalune:
ferida, aflicció
nederlande:
wond, blessure
pole:
1. rana, skaleczenie, uraz 2. zranienie, uraza
portugale:
ferida, machucado, máagoa
ruse:
рана
slovake:
poranenie, zranenie
tibete:
རྨ་
ukraine:
рана

*vundi

(tr)
1.
Difekti vivan korpon per tranĉo, piko aŭ kontuzo: [li] streĉis la pafarkon, kaj vundis la reĝon [6]; elveturigu min el la militistaro, ĉar mi estas vundita [7]; brulvundi homojn per fajro [8]; la dornoj […] vundis al li la vizaĝon [9]; ŝi pikvundis sin [10]; vi vundas viajn dorsojn per rimenoj [11]; [li] falinte el bicikleto, grave vundis sian genuon [12]; mortige vundi [13]; kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem PrV . VD:kontuzi, lezi
2.
(figure) Suferigi ies animon per dolora frapo: ofte ne pripensita parolo vundas kiel glavo [14]; la lakeoj en livreo […] vundis lian demokratian senton [15]; [tio] vundis ŝian guston kaj inklinon al eleganteco [16]; ŝia memamo estis profunde vundita per tio, ke neniu […] turnis sian atenton al ŝi [17]. VD:aflikti, ofendi
angle:
wound, injure
beloruse:
раніць, параніць
ĉeĥe:
poranit, ranit, zranit
france:
blesser
germane:
verwunden, verletzen
hispane:
herir
hungare:
1. megsebez, megsebesít 2. sért
katalune:
ferir 2. afligir, ofendre
nederlande:
1. verwonden 2. kwetsen
pole:
1. ranić, skaleczyć, razić 2. zranić, urazić
portugale:
ferir, magoar
ruse:
ранить
slovake:
raniť, ublížiť na tele, zraniť
tibete:
ན་ཚ་གཏོང་བ་
tokipone:
pakala
ukraine:
ранити, поранити

vunda

1.
Rilata al vundo: ŝi marŝas nudpiede kaj iĝas vunda [18]; vunda febro PIV1 . piki al iu la vundan lokon PrV ; (figure) vundaj punktoj estas pluraj: Bruto erare supozas, ke la amaso komprenos liajn abstraktajn, principajn idealojn [19]. VD:vunda loko
2.
Vundanta: ponardo vunda aŭ eĉ mortiga [20]; serio da malfeliĉoj [estis] profunde vundaj al la psiko [21]; (figure) li jen kaj jen uzis vundajn dirojn [22].
18. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Harry Martinson
19. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
20. I. Lapenna: Retoriko
21. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 19
22. J. Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 1976
france:
~a febro: fièvre vulnéraire.
germane:
1. wund 2. verletzend
ruse:
~a febro: ранная лихорадка. 2. ранящий

vundebla

Tia, ke eblas ĝin vundi, damaĝi, difekti: sole la kalkano de Aĥilo estis vundebla VdE ; kiel aer’ li estas nevundebla [23]; li ne timis la estontecon […] li ne estis plu vundebla eĉ de la dubo [24]; Plum sentas sin ege vundebla [25]; helpi la plej vundeblajn homojn en la socio [26]; la rezistado estas en tre vundebla pozicio [27]; la tutmonda financa krizo [...] akre montris la vundeblecon de la registaroj [28]. VD:sendefenda
angle:
vulnerable
beloruse:
ранімы, уразьлівы
france:
vulnérable
germane:
verwundbar, verletzbar
nederlande:
kwetsbaar
ruse:
уязвимый
ukraine:
ранимий

vundiĝi

(ntr)
Ricevi vundon: la homoj brulvundiĝis per granda varmego [29]; la oficiro vundiĝis jam hieraŭ, li ricevis pafon de malantaŭe [30]; en la okazo, se mi vundiĝos, […] mi fariĝos nekapabla plenumi mian amatan laboron [31]; laŭ unu vidpunkto estis bonŝance ke li vundiĝis tiel frue en la milito, se vundiĝi li devis [32].
29. La Nova Testamento, Apokalipso 16:9
30. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, IV.
31. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
32. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
параніцца
france:
se blesser
germane:
sich verletzen
ruse:
пораниться
tibete:
རྨ་བཟོ་

brulvundi

(tr)
Vundi per fajro aŭ alia bruligaĵo: la fajro ĉiam serĉis okazon brulvundi al li la fingrojn [33]; saltanta skorio lin brulvundas [34]; la malgrandaj sableroj brulvundis kvazaŭ fajreroj [35]; (figure) tiu ĉi kiso brulvundis Viniciuson kaj inspiris al li novan abomenon [36]. VD:brogi2
angle:
to burn, scorch, singe
beloruse:
апячы (параніць)
ĉeĥe:
popálit (zranit), spálit, způsobit spáleninu
france:
bruler (blesser par brulure)
germane:
verbrennen (Haut)
nederlande:
verbranden (verwonden door te branden)
pole:
oparzyć
ruse:
обжечь
slovake:
popáliť
ukraine:
обпекти (палець і т.п.)

frostovundo, frostvundo

MED Rigidiĝo pro frostiĝo de korpa loko, kiu blankiĝas, ŝvelas, poste eventuale nigriĝas kaj defalas; pli grava ol frostoŝvelo: la frostovundoj povas ankaŭ infektiĝi kaj tetanoso povas estiĝi [37]; mi estis savita, nur la piedfingroj de la maldekstra piedo frostvundiĝis [38]; Ustimenko gvidis lecionon kun flegistinoj kaj helpkuracistoj de la plifortiga grupo — rakontis al ili pri kuracado de frostvundoj [39].
france:
gelure
germane:
Erfrierung, Frostbeule

gratvundi

(tr)
Vundi gratante: la subhejtisto poste elvenis kun sangantaj kaj vundbatitaj kaj gratvunditaj kruroj [40]; forprenu la katinon, ja ĝi lin gratvundos! [41]; gratvundo.
angle:
to scratch, graze
beloruse:
падрапаць (параніць)
ĉeĥe:
škrábnout (zranit)
france:
griffer (égratigner), égratigner griffure (égratignure), égratignure.
germane:
zerkratzen (Haut) Kratzer, Schramme.
nederlande:
krabben, schrammen schram.
pole:
podrapać, zadrapać, rozdrapać
portugale:
escoriar
ruse:
поцарапать
slovake:
doškriabať, poškrabať, škrabnúť
svede:
klösa
turke:
pençelemek, tırmalamak tırmık, pençe vuruşu.

skrapvundi

(tr)
Supraĵe vundi per skrapado: la dekstra vango de la poeto estis freŝe skrapvundita [42]; miloj da ŝirlokoj sur la branĉoj skrapvundos vian haŭton kaj vestaron [43]; mi iomete skrapvundis al mi la manon, li diris, kaj metis la langon sur la skrapaĵon [44].
42. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 5
43. La Ondo de Esperanto, 2001, №4
44. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
angle:
to scrape, abrade, chafe
ĉeĥe:
poranit škrábnutím, škrábnout
france:
érafler
germane:
aufschürfen (Haut)
nederlande:
schrammen
pole:
podrapać, zadrapać, rozdrapać
ruse:
ссадить, ободрать
slovake:
poškrabať
ukraine:
подряпати, дряпати

skrapvundo

Vundo difektanta la surfacon de la haŭto; ekskoriacio: ah ha, ah ha, – tre kontente diris la kuracisto, – nun, kial tiu skrapvundo [45]? la brosado neniam forpasis sen kelkaj skrapvundoj por Andreo [46].
angle:
scrape, abrasion
ĉeĥe:
odřenina, zranění škrábnutím, škrábanec, škrábnutí
france:
éraflure
germane:
Schürfwunde
nederlande:
schram
pole:
zadrapanie
ruse:
ссадина
slovake:
odrenina, škrabanec

tranĉvundi

(tr)
Vundi per tranĉa objekto, eniĝe: ŝi antaŭe tranĉvundis al si tiujn fingrojn ĉe la falangoj [47]; matene la pantalono havis tiajn faldaĵojn, ke oni povis per ili sin tranĉvundi [48].
47. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
48. M. Lukaŝ: Lerteco sorĉon ne bezonas, La Nica Literatura Revuo, 1960-05 ĝis 06 (5/5), p. 177a-179a
angle:
to cut, slash, lacerate
beloruse:
парэзаць (параніць)
france:
balafrer, entailler
germane:
schneiden (Haut)
pole:
przeciąć, zaciąć
ruse:
порезать, нанести резаную рану

tranĉvundo

Mallarĝa vundo kaŭzita de entranĉo: la ĉevalo saltadis sovaĝe, kaj du-tri profundaj tranĉvundoj aperis sur ĝiaj flankoj [49].
angle:
cut, laceration
beloruse:
парэз (рана)
france:
balafre, coupure (blessure), estafilade
germane:
Schnittwunde
katalune:
tall
nederlande:
snijwond, snee (wond), snede (wond)
pole:
zacięcie, rana cięta
ruse:
порез, резаная рана
ukraine:
поріз, різана рана

vundloko BoER , vundoloko [50]

Vundita loko: pli malgranda adhera bandaĝo povas esti lokita super la vundloko post forigo de la gazo, se la vundo malrapide resaniĝas [51].
angle:
sore spot
beloruse:
параненае месца, пашкоджанае месца
germane:
Verletzung, Wundstelle
ruse:
раненое место, больное место

vunda loko

1.
=Vundloko
2.
Vundebla loko: piki al iu la vundan lokon PrV ; Emèric demandis La Majstron pri febla punkto, vunda loko aŭ aĥila kalkano de la insolenta madridano [52]. VD:malfortaĵo
52. J. Camacho: La Majstro kaj Martinelli, 1993
beloruse:
2. слабае месца, уразлівае месца
france:
2. point faible, défaut de la cuirasse
germane:
wunde Stelle 2. Schwachstelle, Achillesferse
ruse:
2. уязвимое место

administraj notoj