lez/i

lezi

(tr)
1.
MED Kaŭzi patologian difekton aŭ ŝanĝon en organo: skarlatino ofte lezas iun organon; koncerne la pulmojn: fumi kanabon ja lezas ilin [1]; [li] dum jaroj sisteme planis siajn atencojn, […] aĉetis pafilojn kaj specialan municion, kiu maksimume lezu trafitan korpon [2]. VD:dolorigi, vundi1
2.
(figure) Kaŭzi damaĝon: la milito lezis internacian leĝaron kaj tiel starigis danĝeran precedencon [3]; oni preskaŭ hontas lezi per dikaj turismaj botoj la vojetojn tra ekflorantaj arbaroj [4]; neologismoj, kiuj tute ne lezas la strukturon de la lingvo [5]. VD:damaĝi, difekti, malrespekti, malobei, malobservi, ofendi, treti2
1. Monato, Paulo Sérgio Viana: El Kanado pri kanabo, 2013
2. Monato, Douglas Draper: Freneza, ne; celkonscia, jes., 2012
3. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro, 2003
4. Monato, Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj, 2004
5. Franz-Georg Rössler: Profite vojaĝu kun Edwin, Monato, 1994/06, p. 21
angle:
hurt 1. injure, wound 2. violate, break
beloruse:
пашкодзіць, паразіць
ĉine:
[sǔn], 損 [sǔn], 损伤 [sǔnshāng], 損傷 [sǔnshāng], 触犯 [chùfàn], 觸犯 [chùfàn]
france:
léser
germane:
verletzen, schädigen 2. beschädigen
hungare:
1. megsért, sérülést okoz 2. sért
japane:
損傷を与える [そんしょうをあたえる], 傷つける [きずつける], 損害を与える [そんがいをあたえる]
nederlande:
1. letsel toebrengen 2. schade berokkenen
pole:
uszkodzić (organ)
portugale:
lesar
rumane:
leziuna, strica
ruse:
поразить, повредить
ukraine:
ушкодити, уразити

lezo

1.
MED Patologia difekto aŭ ŝanĝo en organo: videblas laboratorie spuroj de peza hepata lezo [6]; kiam oni rompas oston aŭ vundiĝas, molekuloj en la korpo ekreagas, provante sanigi la lezon [7]; la vundito havis tranĉilan lezon en la koro kaj forpasis [8]; en la banlokoj oni kuracas malsanojn de la mova aparato, statojn post operacioj kaj lezoj [9].
2.
(figure) Damaĝo: la publikigo […] prezentas lezon de miaj aŭtoraj rajtoj [10]. VD:rompo2
6. Monato, last: Malbonan apetiton, 2010
7. Monato, Ivo Durwael: Memsanigaj materialoj?, 2011
8. La Ondo de Esperanto, 1999, No 3 (53)
9. Monato, Julius Hauser: Moderna banloko, 2015
10. Monato, Irmi Haupenthal, eldonistino: Lezo de aŭtoraj rajtoj, 2005
angle:
1. injury 2. violation
beloruse:
пашкоджаньне, паражэньне
ĉine:
1. [shāng], 傷 [shāng], 外伤 [wàishāng], 外傷 [wàishāng] 2. 损伤 [sǔnshāng], 損傷 [sǔnshāng]
france:
lésion
germane:
1. Verletzung 2. Beschädigung
hungare:
1. sérülés 2. megsértés
japane:
損傷 [そんしょう], 障害 [しょうがい], 損害 [そんがい]
nederlande:
1. letsel 2. schade
pole:
lezja
portugale:
lesão, dano
rumane:
leziune
ruse:
повреждение, поражение
tibete:
རྨས་སྐྱོན་
ukraine:
ушкодження, ураження (тіла, органу)

administraj notoj