*distrikt/o

*distrikto

POL
Precize limita teritorio havanta apartan administran unuecon: ili venis en la distriktojn ĉe Jordan, kiuj estas en la lando Kanaana [1]; apud ili konstruis Refaja, filo de Ĥur, estro de duondistrikto de Jerusalem [2]; li iris […] al la distriktestro, kiu raportis pri tio en Kopenhagon [3]; alveturis oficisto kun la ordono revizi la tutan gubernion kaj precipe nian distrikton [4]; la pastro de mia distrikto (paroĥo) [5]; la 17a viena distrikto [6]; konvencia nomo por indiki la tutan distrikton de Tokio kaj kelkaj najbaraj gubernioj [7]; komisaro de la administra distrikto […] Ekvatoro, teritorio 12 fojojn pli granda ol Belgio [8]; Bolcman-strateto, 9a distrikto [9]; pluraj albanoj sekve opiniis, ke Kosovo estas nur iu distrikto aŭ granda vilaĝo, kaj ne vasta lando [10]. VD:kantono, kvartalo
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 22:10
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 3:9
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV
6. Walter Klag: Friedensreich Hundertwasser 1928 - 2000, Monato, 2000/07, p. 12
7. T. Nakamura: Enciklopedieto japana, artikolo „kantô“, p. 87a
8. Wim M. A. de Smet: Antaŭ cent jaroj, Monato, 1998/05, p. 25
9. Walter Klag: Bariloj kontraŭ bomboj, Monato, 1999/03, p. 7
10. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000 , Monato, 2001/01, p. 26
angle:
district
beloruse:
раён, акруга, участак
ĉeĥe:
distrikt, kraj, obvod, okres, rajon, revír, správní území, újezd, župa
ĉine:
[yú], 街区 [jiēqū], 区城 [qūchéng], 行政区 [xíngzhèngqū], 区号 [qūhào]
france:
district
germane:
Bezirk, Distrikt, Revier ~estro: Bezirksvorsteher.
hispane:
distrito
hungare:
kerület (városnegyed)
japane:
行政区 [ぎょうせいく], 地区 [ちく], 地方 [じかた]
katalune:
districte
nederlande:
district
perse:
بخش، ناحیه
pole:
obwód, powiat, dystrykt, okręg, hufiec (w harcerstwie)
portugale:
distrito
rumane:
circumferință
ruse:
округ, участок, район
slovake:
okres, rajón
ukraine:
округ, район, повіт, дистрикт

distrikta

Rilata al distrikto: distrikta lernejo [11]; distrikta juĝejo [12]; nia distrikta nobelestro [13].
beloruse:
раённы, акруговы, участковы
germane:
~a juĝejo: Bezirksgericht.
japane:
地区の [ちくの], 地方の [ちほうの]
ukraine:
окружний, районний, повітовий

subdistrikto

POL
Subdivido de distrikto: la kuracloko Zell am See estas la ĉefa respektive administra urbo de la samnoma subdistrikto […] en la aŭstria federacia lando Salcburg[o] [14].
beloruse:
падраён, падакруга
france:
arrondissement
germane:
Kreis

administraj notoj

sub~o : Mankas dua fontindiko.