*eĥ/o UV
*eĥo
- 1.
-
Ripetiĝo pli malpli klara, de sono reflektita ĉe surfaco:
kiel valo inter montoj, kiu ne povas silenti, kiam ĝi aŭdas krion, kaj respondas
per eĥo
[1];
ektondris ie alte, de sub la ĉielo, kvazaŭ eĥo de anĝela ĥoro
[2].
resoni.
- 2.
- (figure) Ripetiĝo de diro, opinio, famo: eĥo de longepasintaĵa rememoro Marta ; vi estas ja la tuta Karolo, lia eĥo, lia plena portreto [3]! [tiu] longa letero […] montris la plej kortuŝan amemon, kiu trovis en lia koro dolĉan eĥon [4]; sur ŝia bela vizaĝo[…] restis eĥo de la furiozaj travivaĵoj Metrop ; ŝin nur de tempo al tempo atingis malproksimaj eĥoj, ke mi vivas kaj estas sekura [5]; granda eĥo en la eŭropa gazetaro [aperis] post la propono [6].
- 3.
Aperigo sur la ekrano de terminalo
de la signobildoj, respondaj al la klavoj premataj de la
uzulo.
Tio estas la normala reĝimo, kvankam fojfoje, ekz-e
kiam la enigaĵo estas pasvorto,
ĝi kutime ne eĥiĝas, por ke ĝi restu sekreta.
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
2. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI
5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVI
6. La Ondo de Esperanto, 2001, №2
2. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI
5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVI
6. La Ondo de Esperanto, 2001, №2
- angle:
- echo
- beloruse:
- рэха
- bulgare:
- ехо
- ĉine:
- 回音 [huíjīn]
- france:
- écho
- germane:
- Echo
- hispane:
- eco
- hungare:
- visszhang
- indonezie:
- gema
- itale:
- 1. eco 2. eco 3. echo
- japane:
- 反響 [はんきょう], こだま, エコー, おうむがえし
- katalune:
- eco
- nederlande:
- echo
- perse:
- 1. پژواک 2. بازتاب
- pole:
- echo, odgłos
- portugale:
- eco
- ruse:
- эхо
- svede:
- eko
- ukraine:
- луна, відгомін, відгук
eĥe
- Kiel eĥo: Kiam venos la printempo? […] ― La printempo! eksonis eĥe de la neĝokovritaj montetoj [7]; eĥe el arbaroj respondis mil da krioj [8]; (figure) ni esperas, ke nia voko ne restos vana, sed ĝi baldaŭ eĥe resonos en ĉiuj anguloj de via lando [9].
7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
8. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro III.
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
8. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro III.
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
- germane:
- als Echo
seneĥe
eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde
(frazaĵo) 





-
Testa frazo entenanta ĉiujn diakritaĵojn kaj vokalojn
de Esperanto, ofte uzata por kontroli, ĉu la kromliteroj
de Esperanto
bone prezentiĝas en koncerna tiparo, en datumtransmeto
ktp.
ĉiuliteraĵo
- angle:
- The quick brown fox jumps over the lazy dog.
- germane:
- Zwölf große Boxkämpfer jagen Viktor quer über den Sylter Deich.
- hispane:
- (frase holodiacrítica)
- itale:
- quel fez sghembo copre davanti (pangramma), ma la volpe col suo balzo ha raggiunto il quieto Fido (pangramma)
- katalune:
- (frase holodiacrítica)
- pole:
- Zażółć gęślą jaźń.
administraj notoj
~oŝanĝo ĉiuĵaŭde:
Mankas dua fontindiko.
~oŝanĝo ĉiuĵaŭde: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~oŝanĝo ĉiuĵaŭde: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.