ent/o

ento

1.
FIL En skolastiko, io (ulo aŭ aĵo) meme, reale kaj individue ekzistanta: la saĝo de Sokrato ne estas la substanca ento komparebla kun Sokrato mem; ŝtono estas ento, ĝiaj pezo, dimensioj kaj situo estas atributoj.
Rim.: Por tiu senco tute sufiĉus „ekzistaĵo“. [Sergio Pokrovskij]
2.
Io ajn individua, ekzistanta reale aŭ koncepte, „la o“: ento estas tio, kio estas, filozofia est(ant)aĵo, (dum) komunlingva „estaĵo“ ordinare estas vivanta ento [1]; koncepto estas abstrakta, universala ideo aŭ ento kiu servas por nomi kategorion aŭ aron de entoj [2]. SIN:objekto, aĵoTUT:ontologio
Rim.: PV kaj PIV entenas unu saman enigman difinon: „Abstraktaĵo, konsiderata kiel reala ekzistaĵo“. Tio ŝajnas difini alegorion, sed probable temas pri la franca kontrastigo de „reale ekzistantaj aĵoj“ kun procezoj kiel rivero aŭ flamo, kiuj laŭ mezepoka filozofio ne vere ekzistas; laŭ tiu koncepto ankaŭ Sokrato ne estus ento, ĉar la vivo estas procezo, samkiel rivero. Tiu difino PIVa ŝajnas arkaikaĵo neinternacia. [Sergio Pokrovskij]
Rim.: Evitu uzi „ento“ anstataŭ „tuto“, „unuiĝo“: Komuna Entrepreno (ofte mallongigita KE) estas ento (tuto, unuiĝo) formita inter du aŭ pli da partioj por entrepreni ekonomian agadon kune [3].
1. E. Wüster: La tri fundamentaj reguladoj, Esperanto Triumfonta, 2, 1921; cit. laŭ la represo en: Esperantologiaj studoj, Stafeto 1978, p. 35.
2. Vikipedio, Koncepto
3. Vikipedio, Komuna Entrepreno
angle:
entity
arabe:
وجود، كينونة
aragone:
entidat
beloruse:
1. існае (наз.) 2. рэч, аб’ект, нешта
bengale:
এনটিটি
bulgare:
същност
ĉeĥe:
celek, jednotka, objekt
ĉine:
實體
finne:
entiteetti
france:
entité
galege:
entidade
germane:
Wesenheit, Seiendes, Entität
hebree:
ישות
hispane:
ente, entidad (individualidad)
hungare:
entitás
indonezie:
entitas
itale:
entità
japane:
実体 [じってい]
katalune:
ens
koree:
개체
kroate:
entitet
latinece:
entitas
makedone:
ентитет
malte:
entità
nederlande:
entiteit
norvege:
entitet
okcitane:
entitat
portugale:
1. ente 2. ente
ruse:
1. сущее, вещь, чтотость 2. вещь, предмет, объект, индивид
sarde:
entidade
slovake:
celok, jednotka, objekt
svede:
entitet
ukraine:
суть, ідея

administraj notoj

pri ~o:
	Mi ne tuŝis la francan tradukon, tamen laŭ la vortaroj la
	franca entité estas io tute alia ol la angla entity aŭ
	la Wustera ento, Wesen(heit).  Sed eble la vortaroj
	postrestas?
	[Sergio]