1estetik/o JED

estetiko

1.
FIL Parto de filozofio, kiu temas pri belo en naturo kaj en artoj: ĵus aperinta verko de profesoro Hegel pri „Estetiko“ [1]; tiu konsilo, kiel ĝenerala regulo, […] respondas al postuloj de estetiko [2].
2.
Beleco, konformo al la reguloj de estetiko: Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan [3].
angle:
aesthetics
beloruse:
эстэтыка
ĉeĥe:
estetika, krasověda
ĉine:
审美学 [shěnměixué], 美学 [měixué]
france:
esthétique (subst.)
germane:
Ästhetik
hebree:
אֶסתֵטִיקָה
hispane:
estética
hungare:
1. esztétika 2. esztétikum
japane:
美学 [びがく], 美意識 [びいしき]
pole:
estetyka
portugale:
estética
ruse:
эстетика
slovake:
estetika, krasoveda
ukraine:
естетика

estetika

1.
Konforma al la sento de la belo: la ĝemoj de la vento, la fluo de solenaj tonoj, formis unu estetikan tuton [4]; li komencis tamen paroli facilmaniere […] mokante nesufiĉe estetikajn ideojn de la cezaro [5]; li ne volis veki neestetikajn pensasociojn [6]; ĉiu [lia] vorto estas nepre necesa, kaj havas propran sencan kaj estetikan funkcion [7]. VD:bela, bongusta, bonstila, eleganta, harmonia
2.
Rilata al estetiko: Estetika Societo de Romford [8]; klasikaj estetikaj modeloj kaj konceptoj [9]; longaj tradicioj, ofte kaŭzas ne nur malsamajn, sed kelkrilate eĉ kontraŭajn etikajn kaj estetikajn konceptojn [10].
angle:
aesthetic
beloruse:
эстэтычны
ĉeĥe:
estetický
ĉine:
审美地 [shěnměide], 审美 [shěnměi], 悅目 [yuèmù], 美觀 [měiguān]
france:
esthétique (adj.)
germane:
ästhetisch
hispane:
estético
hungare:
esztétikus
japane:
美学的な [びがくてきな], 審美的な [しんびてきな]
pole:
estetyczny
portugale:
estético
ruse:
эстетический, эстетичный
slovake:
estetický
ukraine:
естетичний

administraj notoj