*fingr/o UV

*fingro

1.
ANA Ĉiu el la moveblaj ekstremaĵoj de la manoj (manfingroj) kaj piedoj (piedfingroj) ĉe la homo kaj besto: li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj [1]; la kvin fingroj de la mano: dika fingro, montra fingro, longa fingro, ringa fingro, malgranda fingro; Kama metis la fingron sur la lipojn (por silentigi) [2]; [ŝi] metis la manon sur la koron kaj sendis al li per la fingroj multe da kisoj [3]; marŝi sur la fingroj de la piedoj; fingropafo; (figure) ili ja estas multe pli kritikaj ol estas la kutimo […] sed tia estas la esenco de vera ĵurnalismo […], meti la fingron sur dolorajn punktojn (t.e. paroli malagrable, sed senkaŝe pri problemoj) [4]; (figure) bruligi siajn fingrojn (kompromiti sin, sperti malagrablaĵojn) en ia afero.
2.
Larĝo de fingro, rigardata kiel proksimuma mezurunuo: ĝia diko estis kvar fingroj [5]; (figure) ne estis eĉ duonfingro da simileco [6]. VD:colo, spano
afrikanse:
vinger
albane:
gisht
amhare:
ጣት
angle:
1. finger (anatomy), toe (anatomy), digit (anatomy) 2. finger (measure)
arabe:
إصبع
armene:
մատ
azerbajĝane:
barmaq
beloruse:
палец
bengale:
আঙুল
birme:
လက်ညှိုးထိုး
bosne:
prst
bulgare:
пръст
ĉeĥe:
prst
ĉine:
手指 [shǒuzhǐ], 指头 [zhǐtou]
dane:
finger
estone:
sõrme
eŭske:
hatz
filipine:
daliri
france:
doigt marŝi sur la ~oj de la piedoj: marcher sur la pointe des pieds. bruligi siajn ~ojn: se brûler les doigts.
galege:
dedo
germane:
Finger 1. Finger 2. Fingerbreite
guĝarate:
આંગળી
haitie:
dwèt
haŭse:
yatsa
hinde:
उंगली
hispane:
dedo (de la mano)
hungare:
1. ujj marŝi sur la ~oj de la piedoj: lábujjhegyen jár. bruligi siajn ~ojn: megégeti a kezét, megüti a bokáját. 2. ujjnyi
igbe:
aka
indonezie:
1. jari
irlande:
mhéar
islande:
fingur
itale:
dito
japane:
[さし]
jave:
driji
jide:
פינגער
jorube:
ika
kanare:
ಬೆರಳು
kartvele:
თითი
katalune:
dit
kazaĥe:
саусақ
kimre:
bys
kirgize:
манжа
kmere:
ម្រាមដៃ
koree:
손가락
korsike:
iditu
kose:
umnwe
kroate:
prst
kurde:
tilî
latine:
digitus
latve:
pirksts
laŭe:
ນິ້ວມືຂອງ
litove:
pirštas
makedone:
прст
malagase:
rantsan-tànany
malaje:
jari
malajalame:
വിരല്
maorie:
maihao
marate:
हाताचे बोट
monge:
ntiv tes
mongole:
хуруу
nederlande:
1. vinger marŝi sur la ~oj de la piedoj: op de tippen van je tenen lopen. bruligi siajn ~ojn: je vingers verbranden. 2. vinger (vingerbreedte), vingerbreedte
nepale:
औंला
njanĝe:
chala
panĝabe:
ਫਿੰਗਰ
paŝtue:
د ګوتې
perse:
انگشت
pole:
palec
portugale:
dedo
ruande:
urutoki
rumane:
deget
ruse:
палец
samoe:
tamatamai lima
sinde:
آڱر
sinhale:
ඇඟිල්ල
skotgaele:
mheur
slovake:
prst
slovene:
prstov
somale:
farta
ŝone:
chigunwe
sote:
monoana
sunde:
ramo
svahile:
kidole
svede:
finger
taĝike:
ангушт
taje:
ลายนิ้วมือ
tamile:
விரல்
tatare:
бармак
telugue:
వేలు
tibete:
མཛུག་གུ་
turke:
parmak
ukraine:
палець
urdue:
انگلی
uzbeke:
barmoq
vjetname:
ngón tay
zulue:
ngomunwe

fingra

Rilata al fingro: malgranda knabo ĉe la preterveturado de la veturilo sendis al ĝi perfingran kison [7]; la kvarfingra prapatro ĉevalo Eohippus vivis antaŭ ĉirkaŭ 60 milionoj da jaroj [8].
angle:
finger (anatomy)
beloruse:
пальцавы
france:
digital
germane:
Finger-
hispane:
dactilar, digital
japane:
指の [ゆびの]

fingraĉo

Fingro malbela, misformita: granda mano kun longaj fingraĉoj, kiu klopodis dispremi [9].
9. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
angle:
misshapen finger
beloruse:
палец крывы або скалечаны
ĉine:
爪儿 [zhuǎr], 爪 [zhuǎ], 鉗 [qián]
germane:
Klaue

fingringo

Ĉapeto, en kiun kudrante oni enmetas la ekstremaĵon de fingro por ĝin ŝirmi: „ĉu vi ne volas esti tiel afabla kaj sidiĝi en la fingringo de sinjorino via patrino?“ diris la malgranda muso [10]; [digitaloj] havas grandajn cilindrecajn florojn, en kiujn eblas ŝovi homan fingron [... iliaj] nomoj en aliaj lingvoj signifas „fingringo“, „fingringa herbo“ aŭ ion similan [11].
angle:
thimble
beloruse:
напарстак
bulgare:
напръстник
ĉeĥe:
náprstek
ĉine:
扺針 [dǐzhēn], 抵針 [dǐzhēn], 毛地黃 [máodehuáng]
france:
dé (à coudre)
germane:
Fingerhut
hispane:
dedal
hungare:
gyűszű
indonezie:
bidal, sarung jari, tudung jari
itale:
ditale
japane:
指ぬき [ゆびぬき]
katalune:
didal
nederlande:
vingerhoed
perse:
انگشتانه
pole:
naparstek
ruse:
напёрсток
slovake:
náprstok
svede:
fingerborg
ukraine:
наперсток

fingrumi

(tr)
Tuŝadi, manipuli1 per siaj fingroj: li fingrumis en siaj poŝoj kaj aperigis dolarbileton [12].
12. B. Traven, trad. H. G. Kaiser: Mortula ŝipo, 1995
angle:
finger (touch), finger (manipulate)
beloruse:
кранаць пальцамі, варушыць пальцамі
france:
tripoter
japane:
つまむ, いじくる, つま弾く [つまびく]
ukraine:
торкати, мацати, перебирати (пальцями)

manfingro

ANA Fingro mana: sur la pied- kaj manfingroj mi havis dudek fingringojn kaj mia tibikarno estis alkudrita al la tapiŝo [13]; falango [... estas] ĉiu el la artikigitaj ostaj partoj, el kiuj konsistas manfingro kaj piedfingro [14].
13. J. Haŝek, trad. M. Lukaŝ: Kiel mi alkudris butonon al mia pantalono, Nica Literatura Revuo, 4:1
14. Vikipedio, Falango
angle:
finger (anatomy)
beloruse:
палец рукі
bulgare:
пръст на ръка
ĉine:
手指 [shǒuzhǐ], 指头 [zhǐtou]
france:
doigt (de main)
germane:
Finger
hispane:
dedo de la mano
hungare:
kéz ujja
indonezie:
jari tangan
itale:
dito (della mano)
katalune:
dit de la mà
nederlande:
vinger
perse:
انگشت دست
pole:
palec u ręki
ruse:
палец руки
svede:
finger

piedfingro

ANA Fingro pieda: ŝi leviĝis sur la piedfingroj kaj ĵetis rigardon tra la fenestron Marta ; zorio (estas) sandalo kun nur plandumo kaj du rimenoj, kiuj kuniĝas inter la unuaj du piedfingroj HejmVort .
angle:
toe (anatomy)
beloruse:
палец нагі
bulgare:
пръст на крак
ĉeĥe:
prst na noze
ĉine:
指头 [zhǐtou]
france:
orteil, doigt (de pied)
germane:
Zehe
hispane:
dedo (del pie)
hungare:
lábujja sur la piedfingroj: lábujjhegyen.
indonezie:
jari kaki
itale:
dito (del piede)
japane:
足指 [あしゆび]
katalune:
dit del peu
nederlande:
teen
perse:
انگشت پا
pole:
palec u nogi
ruse:
палец ноги sur la piedfingroj: на цыпочки.
slovake:
prst na nohe
svede:
ukraine:
палець на нозі

dika fingro, dikfingro

ANA La pli dika el la ekstremaj fingroj de homo aŭ besto.
a)
Speciale, tia manfingro de la homo: la plej ekstrema el ili, la dika fingro [...] ne staris en unu vico kun ĉiuj, sed antaŭ la vico, kaj krom tio ĝi havis nur unu artikon [15]; ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj [16].
b)
Speciale, tia piedfingro de la homo: li [...] metis iom el la sango [...] sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo [17]; loku la piedajn dikfingrojn laŭ linio kun la brustpintoj [18].
Rim.: La subsencoj estas apartigitaj por pli oportuna tradukado en la lingvojn, kiuj bezonas apartajn vortojn por la dikfingroj mana kaj pieda; imitante tiun fremdan tradicion, la PIV-oj distingas inter polekso kaj halukso (sed por etfingro kaj aliaj fingroj piedaj tian distingon ili ne faras).
angle:
1.a thumb (finger) 1.b big toe thumb (of any animal)
beloruse:
вялікі палец, адзінец
bulgare:
палец
ĉeĥe:
palec
ĉine:
大指 [dàzhǐ]
france:
pouce
germane:
1.a Daumen 1.b großer Zeh
hebree:
אֲגוּדָל
hispane:
pulgar, dedo gordo
hungare:
hüvelykujj
indonezie:
1.a ibu jari, jempol
itale:
1.a pollice 1.b alluce
japane:
親指 [おやゆび]
katalune:
dit gros 1.a polze 1.b hàl·lux
latinece:
1.a pollex 1.b hallux
nederlande:
1.a duim 1.b dikke teen
perse:
انگشت شست
pole:
1.a kciuk 1.b paluch, duży palec u nogi
ruse:
большой палец
slovake:
palec
svede:
1.a tumme 1.b stortå
tibete:
མཐེ་མོ་
ukraine:
великий палець

longa fingro, mezfingro PIV2 , meza fingro

1.
(nur pri longa fingro) Fingro neordinare longa: ŝi spiris sur min kaj gratis mian vizaĝon per siaj longaj fingroj [19].
2.
ANA Plej longa, tria fingro: la mezfingro aŭ longa fingro estas [...] la meza el la kvin fingroj kaj troviĝas inter la montrofingro kaj la ringofingro [20]; la nuna ĉevalo marŝas per meza fingro de siaj piedoj pro adaptiĝo al siaj aktualaj vivkondiĉoj [21].
angle:
1. long finger 2. middle finger
beloruse:
сярэдні палец, сярэднік
bulgare:
среден пръст
ĉeĥe:
prostředníček
ĉine:
中指 [zhōngzhǐ], 中指 [zhōngzhǐ]
france:
majeur (doigt), médius
germane:
Mittelfinger
hispane:
dedo medio
hungare:
középujj, középső ujj
indonezie:
jari tengah
itale:
medio (dito)
japane:
中指 [なかゆび]
katalune:
dit del mig, dit llarg
nederlande:
middenvinger
perse:
انگشت وسط
pole:
palec środkowy
ruse:
средний палец
slovake:
prostredník
svede:
långfinger
ukraine:
середній палець

malgranda fingro, etfingro

ANA Plej eta fingro, kvina nombrante de la dika fingro: tiele diru al ili: mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro [22]; la plej malgranda nano ne pli alta ol mia malgranda fingro [23]; Jaguarpiedul, indiano, sidadis antaŭ sia vigvamo kaj observante siajn piedfingrojn pensadis pri tio: kial li ne povas movi la etfingron tiel, kiel la ceterajn fingrojn? [24].
angle:
little finger, pinky (finger)
beloruse:
малы палец, мезянец
bulgare:
кутре, малък пръст
ĉeĥe:
malík, malíček
ĉine:
小拇指 [xiǎomuzhǐ], 小手指 [xiǎoshǒuzhǐ], 小指 [xiǎozhǐ], 小拇指 [xiǎomuzhǐ], 小手指 [xiǎoshǒuzhǐ], 小指 [xiǎozhǐ]
france:
auriculaire (doigt), petit doigt
germane:
kleiner Finger
hispane:
meñique
hungare:
kisujj
indonezie:
kelingking
itale:
mignolo
japane:
小指 [こゆび]
katalune:
menovell, dit petit
nederlande:
pink
perse:
انگشت کوچک
pole:
mały palec
ruse:
мизинец
slovake:
malíček
svede:
lillfinger
ukraine:
мізинець

montra fingro, montrofingro

ANA Dua fingro, nombrante de la dika fingro: la montran fingron li etendis al la pordo de la kabineto Marta ; atenteme li tiras la arĉon, la montrofingro alterne premas la kordon [25]; li estis lasinta inter la paĝoj la dikan montrofingron de sia maldekstra mano dum la fermado ‐ kiel legomarkilon [26].
25. Ŝ. Urban: Mario kaj la papilioj, Nica Literatura Revuo, 4:6
26. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
angle:
index finger
beloruse:
паказьнік (палец), паказальнік (палец)
bulgare:
показалец
ĉeĥe:
ukazovák, ukazováček
ĉine:
食指 [shízhǐ], 食指 [shízhǐ]
france:
index (doigt)
germane:
Zeigefinger
hispane:
dedo índice
hungare:
mutatóujj
indonezie:
jari telunjuk
itale:
indice (dito)
japane:
人差指 [ひとさしゆび]
katalune:
índex
nederlande:
wijsvinger
perse:
انگشت اشاره، انگشت سبّابه
pole:
palec wskazujący
ruse:
указательный палец
slovake:
ukazovák
svede:
pekfinger
tibete:
མཛུབ་མོ་
ukraine:
вказівний палець

ringa fingro, ringofingro

ANA Kvara fingro, nombrante de la dika fingro: tri fingroj simile al niaj montra, meza kaj ringa fingroj, dum la kvara kreskis malantaŭe kaj eble utilis kiel nia dikfingro [27]; ŝi atingis la ringofingron, kiu […] ornamis sin per ora ringo [28].
angle:
ring finger
beloruse:
безыменны палец, персьцянец
bulgare:
безимен пръст, безименен пръст
ĉeĥe:
prsteník
france:
annulaire (doigt)
hispane:
anular, dedo anular
hungare:
gyűrűsujj
indonezie:
jari manis
itale:
anulare (dito)
japane:
薬指 [くすりゆび]
katalune:
dit anular
nederlande:
ringvinger
perse:
انگشت حلقه، انگشت بِنصَر
pole:
palec serdeczny
ruse:
безымянный палец
slovake:
prstenník
svede:
ringfinger
ukraine:
безіменний палець

interfingrigi la manojn

Intermeti la fingrojn de unu mano alterne inter la fingrojn de la alia: la juna homo faris sopiran ĝemon, interfingrigis la manojn kaj klinis la kapon sur la bruston Marta .
angle:
interdigitate one's fingers, fold one's fingers
beloruse:
сашчэпліваць пальцы, пераплятаць пальцы
bulgare:
сплитам пръсти
france:
croiser les mains
germane:
Hände falten
hungare:
összekulcsolja a kezét
indonezie:
menjalin jari-jemari
itale:
giungere le mani
katalune:
encreuar les mans
nederlande:
de handen vouwen
pole:
spleść dłonie, spleść palce
ruse:
сцепить руки

administraj notoj