*forn/o PV

*forno

TEK
Masonita fajrujo por baki panon, fandi metalojn, kuiri potojn, kalkoŝtonojn, brikojn, aŭ por aliaj celoj: en la vilaĝo estas pli bone: [...] prenu al vi virinon kaj kuŝu la tutan vivon apud la forno kaj manĝu kukojn [1]; ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon Marta ; tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, [...] kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [2]; vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita (vivi tre komforte) PrV .
a)
KUI Kuirforno: ŝi iris [...] al forno, kiu estis plena de pano [3]; la mastro havas du rostitajn anserojn en la forno [4].
b)
Hejtoforno: en la vintro oni hejtas la fornojn [5].
beloruse:
 печ
ĉeĥe:
 kamna, pec
france:
 four
germane:
 Ofen
hispane:
 horno
nederlande:
 oven
portugale:
 forno
ruse:
 печь (сущ.)
slovake:
 kachle, pec, šporák
turke:
 ocak

Forno [6] (For)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Fornax): NGC 689 [...] estas galaksio en konstelacio Forno [7].
6. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
7. Vikipedio, NGC 689
angle:
 Fornax
ĉeĥe:
 kamna, pec
france:
 Fourneau (constellation)
germane:
 Ofen
hispane:
 Horno
latinece:
Fornax
nederlande:
 Oven (sterrenbeeld)
norvege:
 Smelteovnen (stjernebilde)
slovake:
 kachle, pec, šporák
tibete:
 ཐབ་
ukraine:
 піч

fornego

TEK Industria forno por fandi metalminaĵojn: el arĝento en fornegoj fandita kaj verge fandita ili stampis briletajn ĉeĥajn groŝojn [8]
8. Alois Jirásek, trad. Josef Vondroušek: Malnovaj Mitoj Ĉeĥaj, Ministoj de Kutná Hora
beloruse:
 домна, доменная печ
ĉeĥe:
 velká pec || vysoká pec
france:
 haut-fourneau
germane:
 Hochofen
nederlande:
 hoogoven
ruse:
 домна, доменная печь
slovake:
 veľká pec
ukraine:
 доменна піч, домна

altforno

(evitinde)
Fornego: mi veturigas ferŝtonon kaj karbon al la altforno. [9]
ĉeĥe:
 vysoká pec
slovake:
 vysoká pec
ukraine:
 доменна піч, домна

bakforno

TEK Forno en kiu oni povas baki: bluaj porcelanaĵoj antaŭ nelonge malkovritaj en la ruino de bakfornoj de Hongzhou, Fengcheng, Jiangxi-provinco, donis atestojn, ke la loko estis unu el la luliloj de porcelana produktado de Ĉinio [10].
ĉeĥe:
 pekařská pec, pečící trouba
france:
 four de cuisson
hebree:
 תנור אפיה
portugale:
 forno, fogão, estufa
slovake:
 pec na pečenie, pec na vypaľovanie hrncov
ukraine:
 піч для випікання

fandforno

TEK Fornego: fandado okazas en speciala fandforno [11]; rekonstruo de fergisado en fumanta fandforno [12].
beloruse:
 домна, доменная печ
ĉeĥe:
 tavící pec, výheň
france:
 haut-fourneau
germane:
 Hochofen
nederlande:
 hoogoven
ruse:
 домна, доменная печь
slovake:
 taviaca, vysoká pec
ukraine:
 плавильна піч

hejtoforno, hejtforno

Forno uzata kiel hejtilo en ĉambro, loĝejo...: dum serĉadoj oni elfosis pecojn de ceramikaĵo por hejtforno [13].
13. -: La kastelo Kagenfels, [vidita en 2008-01]
beloruse:
 печ
ĉeĥe:
 kamna na vytápění, pokojová kamna
france:
 poêle (appareil de chauffage)
hungare:
 kályha, tűzhely
portugale:
 aquecedor (aparelho)
ruse:
 печь (сущ.)
slovake:
 izbové kachle
ukraine:
 грубка, опалювальна піч

kuirforno

KUI Bakforno por kuiro de manĝaĵoj: en Japanio hejma kuirforno estas malgranda kompare kun tiu en eŭropa hejmo [14].
14. Tahira M.: Kataj familioj apud mi, grupo verdakato, 2007-11-09
ĉeĥe:
 sporák
france:
 four de cuisine
portugale:
 forno, fogão, estufa
slovake:
 sporák
ukraine:
 кухонна піч

administraj notoj