*garanti/i

*garantii

(x)
1.
Promesi la fariĝon de io sub sia propra respondeco: mi garantias al vi, ke mi laborus tre diligente kaj kompreneme Marta ; se mi […] prenus alian edzinon, mi estus devigita pagi al vi kvardek talentojn, kiujn mi garantias per miaj bienoj [1]; [li] certe pruntos aŭ garantios kelkajn milojn al vi, kaj tiamaniere vi ricevos la duonon de la aĉetosumo, la alian duonon vi povos pagi per hipoteko HsT ; li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn leĝojn sub internacia garantio VivZam ; jen la avantaĝo, kiam oni aĉetas garantiitan artiklon de bondigna firmao kiel la mia KrM ; kiu garantias, trankvilon ne scias PrV . VD:prirespondi, kaŭcii, asekuri
2.
Firme aserti ion vera kaj certa: nu, nu! mi garantias al vi, ke ŝi estas ia aventuristino! bonordaj virinoj ne vagas tra la urbo Marta ; mi donos klarigon proksimuman, ne garantiante, ke mia klarigo taŭgos por ĉiuj [2]; pri tiu afero mi ne garantias la verecon KPr ; mi tute ne garantias pro tio, kia ŝi fariĝos en la estonteco Marta . VD:certigi, veti
3.
Igi ion certa: mia laborado […] garantias ian tolereblan estontecon Marta ; la vivo kaj la tempo garantiis al nia lingvo naturan forton [3]; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados […] ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera [4]; tion ĉi garantias al ni ne sole la konata energio kaj sindoneco de niaj Britaj amikoj [5]; edziĝo najbara garantias (gardas, protektas) de eraro PrV . VD:sekurigi
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 12. Adverboj kaj konjunkcioj
3. Zamenhof: Parolo antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow, 1912
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
5. Zamenhof: Parolo antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge 1907
angle:
guarantee
beloruse:
гарантаваць, забясьпечваць, паручацца
ĉeĥe:
(za)ručit zaručit (něco), zaručit se (za někoho / něco)
ĉine:
保証 [bǎozhèng], 包 [bāo], 确保 [quèbǎo]
france:
garantir, affirmer, assurer (affirmer, donner garantie de), avaliser, couvrir (prémunir), répondre (de qn), se porter garant (de), prémunir (de)
germane:
garantieren 1. gewährleisten, bürgen, sich verbürgen 2. versichern 3. sichern
hispane:
garantizar
hungare:
garantál, jótáll, kezeskedik, biztosít
itale:
1. garantire
japane:
保証する [ほしょうする], 責任を持つ [せきにんをもつ], 請合う [うけあう], 保護する [ほごする], 守る [まもる]
katalune:
garantir
nederlande:
1. garanderen, borg staan, waarborgen 2. verzekeren (voor zeker verklaren) 3. garanderen
pole:
gwarantować, ręczyć
portugale:
garantir
rumane:
1. garanta
ruse:
гарантировать 1. гарантировать, ручаться 2. гарантировать, ручаться 3. гарантировать, обеспечивать
slovake:
zaručiť (niečo), zaručiť sa
turke:
garantilemek, sigortalamak 1. garantilemek 2. söz vermek
ukraine:
ґарантувати, ручатися, забезпечувати

garantio

1.
Promeso kaj respondeco de tiu, kiu garantias: vendi ion kun, sen garantio; la garantion promesitan de Wilson al Francujo malkonfirmis la usona Senato FSp ; oni akceptus oferi parton de sia suvereneco por gajni garantion de protekto FSp ; disputu pri ĉio, sed sen garantio PrV ; kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon PrV .
2.
Garantiaĵo: la reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj [kaj] donis kiel garantion ses francajn glavojn Hamlet ; ili transdonis la akciojn de la fabriko kiel garantion KKl ; la edzino de la kavaliro […] garantidonis la kastelon kaj la terposedaĵojn, liaj amikoj kolektis grandajn sumojn, ĉar preskaŭ nekredebla estis la elaĉeta mono, kiu estis postulata [6].
3.
(figure) Certigo: la sola garantio por la vivo kaj sano […] ― estis laboro, donanta laborenspezon Marta ; konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso Paroloj .
angle:
1. guarantee, assurance 3. guarantee, guaranty
beloruse:
гарантыя, зарука, парука
ĉeĥe:
garance, ručení (právní poměr), ujištění, záruka (právní poměr)
ĉine:
保用證 [bǎoyòngzhèng], 保用 [bǎoyòng], 質保 [zhìbǎo]
france:
garantie, assurance, aval (garantie)
germane:
Garantie, Gewährleistung
hispane:
garantía
hungare:
garancia, jótállás, kezesség, biztosíték
japane:
保証 [ほしょう], 確約 [かくやく], 担保 [たんぽ], 保障 [ほしょう], 保護 [ほご]
katalune:
garantia
nederlande:
garantie, waarborg
pole:
gwarancja, poręczenie, rękojmia
portugale:
garantia
ruse:
гарантия, ручательство, порука
slovake:
záruka
turke:
garanti, sigorta
ukraine:
ґарантія, порука

garantia

Garantianta; garantirilata: rezervado estis farita telefone kaj tuj sekvita de garantia mono poŝtĉeke sendita ChR ; la LKK starigas „Garantian Kapitalon“ por kovri eventualan deficiton EeP ; la trompo evidentiĝis, kompreneble en tempo, kiam la lampo ne plu interŝanĝeblis, ĉar la garantia tempo jam pasis MortulŜip ; krom la transportligoj estas bezonataj kreditlinioj, garantiaj sistemoj kaj fiskaj faciligoj [7].
7. Bardhyl Selimi: La Oka Koridoro, Monato, 2003/03. p. 13
angle:
guaranteed
beloruse:
гарантыйны
ĉine:
受到担保 [shòudàodānbǎo], 有保障 [yǒubǎozhàng]
france:
de garantie
germane:
garantiert, Garantie-
japane:
保証の [ほしょうの], 担保の [たんぽの]
katalune:
garant (adj.), de garantia
nederlande:
garantie-
pole:
gwarancyjny
ruse:
гарантийный
ukraine:
ґарантійний

*garantiaĵo [8]

JUREKON
Objekto aŭ mono asignita por plifirmigi la akceptitan respondecon: mi sendos al vi kapron […] ― donu al mi garantiaĵon, ĝis vi sendos [9]; [vi donis] al li ringon […] kiel garantiaĵon de via fideleco [10]; mia bonfamo estas garantiaĵo sufiĉa de mia sincereco ChL . VD:kaŭcio, vetaĵo
angle:
guarantee, guaranty
beloruse:
гарантыя, залог, заклад
ĉine:
保証金 [bǎozhèngjīn], 矿床 [kuàngchuáng], 押金 [yājīn], 抵押品 [dǐyāpǐn]
france:
caution, gage
germane:
Kaution, Pfand
hispane:
garantía, caución
hungare:
garanciális, jótállási, kezességi
japane:
担保 [たんぽ], 抵当 [ていとう], 保証金 [ほしょうきん]
katalune:
penyora
nederlande:
garantie, borg, onderpand
pole:
poręczenie, rękojmia
portugale:
garantia, caução
ruse:
залог, заклад
tibete:
མནའ་
turke:
kefalet
ukraine:
застава

garantianto

JUREKON
Tiu, kiu garantias: [li] aldonis, ke NATO estas la sola prudenta kaj ebla garantianto de ŝtata sekureco [11]; Albanio iĝis pli demokrata ol Usono, la ĉefa garantianto de libero [12]!
11. Evgeni GeorgievRumanio ― Nepras ŝpari, nepras reformi, Monato, 2001/03, p. 6
12. Sergej Paĥomov: Albanio pli demokrata ol Usono, Monato, 2006/11, p. 06
angle:
guarantor
beloruse:
гарант, паручнік, даручнік
ĉeĥe:
garant, ručitel
ĉine:
保释担保人 [bǎoshìdānbǎorén], 保證人 [bǎozhèngren]
france:
garant, répondant (garant)
germane:
Bürge, Garant
hungare:
garantáló, jótálló, kezeskedő
japane:
保証人 [ほしょうにん]
katalune:
garant (subst.)
nederlande:
borgsteller
pole:
poręczyciel
ruse:
гарант, поручитель
slovake:
garant, ručiteľ
turke:
kefil
ukraine:
ґарант, поручитель

*garantiulo [13]

JURMIL
Persono, transdonita al malamiko aŭ prenita de malamiko kiel garantiaĵo: ili ne nur konsentis, sed donis garantiulojn, inter kiuj troviĝis la edzino kaj filino de ilia militestro... QuV ; (figure) Jesuo fariĝis garantiulo de des pli bona interligo [14]; kiel ago de venĝo oni ekzekutis garantiulojn [15]. VD:ostaĝo
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, garanti'ul'
14. La Nova Testamento, Hebreoj 7:22
15. Lucette Échappé: Vizito al Nanto, Monato, 2013/03, p. 20
angle:
hostage
beloruse:
закладнік
ĉeĥe:
rukojmí
ĉine:
人質 [rénzhì]
france:
otage
germane:
Geisel
hungare:
túsz
japane:
人質 [ひとじち]
katalune:
ostatge
nederlande:
gijzelaar
pole:
zakładnik
portugale:
refém
ruse:
заложник
slovake:
rukojemník
ukraine:
заручник

administraj notoj