1impost/o MT

imposto

IKEV PIV1 BEE
EKON Deviga kontribuo de regnanoj al la ĝeneralaj bezonoj de ŝtato, urbo ktp: pagi sian imposton per mono, per naturaĵoj; la reĝo Salomono prenis imposton de la tuta Izrael, la imposto estis tridek mil viroj. [1]; li surmetis tro pezajn impostojn [2]; se tiu urbo estos konstruita kaj la muregoj estos finitaj, tiam ili ne donos tributon nek impostojn nek jarpagon [3]; la kamparanojn ŝarĝu per nova imposto, ĉiun po unu draĥmo [4]; malpli da impostoj alfluas al la trezorejo [5]; impostoj el produktiva laboro [6]; oni devas pagi jaran imposton al la urba administracio nur pro tio, ke oni la domon posedas [7]; plialtigi impostojn por socia asekuro [8]; impostoj pro cigaredoj en Britio atingas 80 procentojn de la prezo aŭ eĉ pli [9]; EKON impostevitulo (iu ne paganta la fiksitan imposton) BEE ; imposto-kvoto [10]; entreprena imposto [11]; solidar-imposto [12]; sangimposto (deviga militservo); VD:akcizo, depago, dogano, tributo
angle:
 tax ~evitulo: tax dodger.
ĉeĥe:
 daň, někoho), poplatek ( z něčeho), zdanění (něčeho sang~o: krvavá daň.
france:
 impôt ~evitulo: fraudeur fiscal. sang~o: impôt du sang.
germane:
 Abgabe, Steuer, Zoll ~evitulo: Steuerhinterzieher. entreprena ~o: Unternehmenssteuer. Solidaritätszuschlag. sang~o: Blutsteuer.
hispane:
 impuesto ~evitulo: evasor de impuestos.
hungare:
 adó, illeték ~evitulo: adócsaló. sang~o: kötelező katonai szolgálat.
indonezie:
 pajak
nederlande:
 belasting ~evitulo: belastingontduiker. sang~o: dienstplicht (in tijde van oorlog).
pole:
 podatek
portugale:
 imposto (economia, comércio) ~evitulo: sonegador de impostos.
ruse:
 налог, подать, дань, пошлина ~evitulo: неплательщик, лицо, уклоняющееся от уплаты налогов. sang~o: налог кровью.
slovake:
 daň, poplatok sang~o: krvná daň.
tibete:
 ཁྲལ་
ukraine:
 податок на додану вартість, ПДВ

imposta

Rilata al impostoj: donacantoj al la asocio ĝuas impostan avantaĝon [13]; ĉu venos fino de la impostaj paradizoj? Monato ; certigi, ke la imposta pezo distribuiĝos juste Monato .
13. K. Schlüter: Kulturtago de EMAS, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
angle:
 tax (attr.), fiscal
france:
 fiscal
ruse:
 налоговый ~an avantaĝon: налоговую льготу. ~a pezo: налоговая нагрузка.

imposti

(tr)
CCT IKEV
EKON Leĝe meti imposton pri iu aŭ io: imposti vinon, alkoholaĵojn; imposti fortan depagon al provinco, lando; en Britio Thomas Paine proponis detalan planon por imposti posedantojn por pagi por la bezonoj de la senhavuloj [14]; komunumoj havas rajton imposti siajn loĝantojn (kaj entreprenojn), sed en multaj komunumoj la plej signifa financa fonto estas subvencioj de la ŝtato [15].
angle:
 charge a tax, levy a tax, tax, assess
ĉeĥe:
 zdanit, zpoplatnit
france:
 imposer (fin.), taxer
germane:
 besteuern, Steuer erheben
hispane:
 gravar con impuesto
hungare:
 megadóztat, adót vet ki
nederlande:
 belasten (belasting heffen)
pole:
 opodatkować, nakładać podatek, okładać podatkiem
portugale:
 onerar com imposto
ruse:
 облагать налогом
slovake:
 zdaniť
ukraine:
 обкладати податком

impostejo

Loko, oficejo, kie oni pagas impostojn: li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi, sidantan ĉe la impostejo [16]; Turo de Belem [...] utilis kiel impostejo por eniri la urbon [17].
angle:
 tax office
germane:
 Finanzamt, Zollstation
ukraine:
 податкова інспекція, податкова контора

impostisto MT

EKON Persono kolektanta impostojn: jen viro, nomata Zakĥeo, kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa [18]; jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj [19].
angle:
 tax collector
ĉeĥe:
 výběrčí daní
france:
 percepteur (fin.)
germane:
 Steuereintreiber, Zöllner
hungare:
 adószedő
nederlande:
 belastingontvanger
pole:
 poborca podatkowy
portugale:
 coletor de impostos
ruse:
 сборщик налогов, мытарь
slovake:
 vyberač daní
ukraine:
 податківець, збирач податків, митар

impostdeklaro

EKON Deklaro pri la jaraj enspezoj por la respondeca financoficejo: jarraporto kaj impostdeklaro de ESF [20]; IEF [...] estis akceptita kiel kultura asocio al kiu la italaj civitanoj, okaze de impostdeklaro, povas destini 5-promilojn de la pagantaj impostoj [21].
angle:
 tax declaration
ĉeĥe:
 daňové přiznání
france:
 déclaration d'impôt
germane:
 Steuererklärung
hispane:
 declaración de impuestos
hungare:
 adóbevallás
nederlande:
 belastingaangifte
pole:
 zeznanie podatkowe, deklaracja podatkowa
portugale:
 declaração de imposto de renda
ruse:
 налоговая декларация
slovake:
 daňové priznanie

impostpaganto

BEE
EKON Tiu, kiu pagas imposton; ofte uzata kiel abstrakta persono reprezentanta la pagantaron de la impostoj: sanigo de la plimulto de la bankoj per mono de la impostpagantoj [22]; Asocio de Konsumantoj kaj Impostpagantoj (AKI) [23].
angle:
 tax payer
ĉeĥe:
 plátce daně, poplatník daně
france:
 contribuable
germane:
 Steuerzahler
hungare:
 adófizető
nederlande:
 belastingbetaler
pole:
 podatnik
portugale:
 contribuinte (economia, comércio)
ruse:
 налогоплательщик
slovake:
 daňový poplatník
ukraine:
 платник податків

aldonvalora imposto (AVI)

IKEV
EKON Ĝenerala vendo-imposto nete kalkulata surbaze de la valorkreskaĵo en ĉiu unuopa produkto- aŭ komerco-nivelo: en 1986 ĝi enkondukis aldonvaloran imposton je ĉiuj enlandaj konsumoj [24] la imposta strukturo [de Argentino] baziĝas ĉefe sur la aldonvalora imposto (AVI aŭ IVA) kiu kontribuas per 31 % al la totalo [25].
angle:
 value added tax, VAT
france:
 taxe sur la valeur ajoutée, TVA
germane:
 Mehrwertsteuer, MWSt
hispane:
 impuesto sobre el valor añadido, impuesto al valor agregado, IVA
hungare:
 értéktöbbletadó, általános forgalmi adó, áfa
indonezie:
 pajak pertambahan nilai
nederlande:
 belasting over de toegevoegde waarde, BTW
pole:
 podatek od wartości dodanej, VAT
portugale:
 imposto sobre circulacão de mercadorias, ICM
ruse:
 налог на добавленную стоимость, НДС

doganimposto

EKON Dogano1: la aŭstra limoficisto postulis dogan-imposton [26]; pro novaj doganimpostoj viando enportata el Usono plikostiĝos eĉ 2,1 ĝis 5,8-oble [27]; la kontrabando ĉiam, ĉie floras, kie la doganimposto estas alta [28]. SIN:limimposto
26. S. Maul: Pozitive pri EU, Monato, 1997:8, p. 5a
27. Monato, LAST: Eŭropaj prezoj minacas, 2004
28. Vikipedio, Kontrabando
ĉeĥe:
 celní poplatky, clo, douane, mýtné
france:
 droit de douane, douane (droit de douane)
germane:
 Zollgebühr, Zoll, Einfuhrabgabe
hungare:
 vámilleték
nederlande:
 tol
pole:
 cło
portugale:
 imposto alfandegário
ruse:
 таможенная пошлина
slovake:
 clo

enspezimposto

IKEV BEE
EKON Imposto fiksita depende de la enspezoj: pliigi enspezimpostojn ĉe enspezo de pli ol 60 000 NZD [29]; pliigo de la kontribuo de la enspezimposto, kiu pasis de 19 % al 21 % [30].
angle:
 income tax
ĉeĥe:
 daň z příjmu
france:
 impôt sur le revenu
germane:
 Einkommenssteuer
hispane:
 impuesto sobre la renta
hungare:
 jövedelemadó
indonezie:
 pajak pendapatan
nederlande:
 inkomensbelasting
pole:
 podatek dochodowy
portugale:
 imposto de renda
ruse:
 подоходный налог
slovake:
 daň z príjmu

havenimposto

BEE IKEV
EKON Imposto pagenda pro la uzo de haveno fare de ŝipo, havenkotizoj.
angle:
 anchorage, harbour dues, port dues, port charges
france:
 droits de port
germane:
 Hafengebühr, Hafengeld
hungare:
 kikötőilleték, révdíj
nederlande:
 liggeld
pole:
 opłata portowa
portugale:
 imposto portuário
ruse:
 портовый сбор

hundimposto

BEE
EKON Imposto pagenda pro la posedo de hundo.
germane:
 Hundesteuer
hungare:
 ebadó
nederlande:
 hondenbelasting
pole:
 podatek od posiadania psa, podatek od psa (pot.)
ruse:
 налог на собак

kapimposto

BEE
EKON Imposto pagenda de ĉiu homo: la ĝenerala Asembleo okupiĝis pri la impostokolektado nur post la abono al la unua kapimposto en 1695 [31]; la kapimposto de Thatcher kaj pli lastatempaj provoj devigi akvajn pagigojn en Sud-Irlando estis venkitaj per amasa rekt-agado kaj amasa ne-pago [32].
ĉeĥe:
 daň na hlavu
france:
 capitation, impôt par tête
germane:
 Kopfsteuer, Bürgersteuer, Wahlsteuer
hungare:
 fejadó
pole:
 pogłowne, podatek pogłowny
ruse:
 подушная подать
slovake:
 daň na hlavu

limimposto

BEE PIV1
EKON Dogano1: Budatina kastelo [...] estas konstruita sur roka ŝelo en strategie grava loko [...] kie estis pagata limimposto [33]. SIN:doganimposto
ĉeĥe:
 clo
france:
 droit de douane, douane (droit de douane)
germane:
 Zollgebühr, Zoll
hungare:
 vámilleték
nederlande:
 tol
pole:
 cło, podatek graniczny
portugale:
 imposto aduaneiro
ruse:
 таможенная пошлина
slovake:
 clo, hraničný poplatok, mýtne
ukraine:
 мито

pontimposto

PIV1
EKON Imposto pagenda por la uzo de ponto.
ĉeĥe:
 mostné
france:
 péage de pont
germane:
 Brückenzoll
hungare:
 hídvám
nederlande:
 bruggentol
pole:
 podatek mostowy, myto
ruse:
 мостовой сбор
slovake:
 mostné
ukraine:
 податок на переїзд через міст

salimposto

PIV1
EKON Imposto pro la vendo de salo: Ĉinio lombardis la doganajn kaj salimpostajn enspezojn [34]; Gandhi lanĉis marte de la jaro 1930 novan kampanjon kontraŭ la salimposton [35].
angle:
 salt duty
ĉeĥe:
 daň z dovozu soli, solná daň
france:
 gabelle
germane:
 Salzsteuer
hungare:
 sóadó
nederlande:
 zoutbelasting
pole:
 podatek solny
ruse:
 соляной налог
slovake:
 soľná daň
ukraine:
 податок на сіль

senimposta

BEE
EKON Libera de imposto: grandan avantaĝon havis la posedo de grundo ― ĝi estis senimposta [36]; flug-keroseno estas senimposta [37]; la nigra mono forvagis al senimposta paradizo [38].
36. Vikipedio, Mezopotamio
37. Monato, Stefan Maul: Pledo por mondcivitana partio, 2005
38. Monato, Karlo Juhász: Banko-manko, 2004
angle:
 duty free, tax free
ĉeĥe:
 bezcelní (zóna), daněprostý, prostý daně, svobodný (přístav)
france:
 hors taxe
germane:
 steuerfrei, abgabenfrei
hungare:
 adómentes
nederlande:
 tolvrij, belastingvrij
pole:
 bezcłowy, nieopodatkowany, zwolniony z podatku
portugale:
 livre de imposto (adj.)
ruse:
 беспошлинный
slovake:
 nezdaniteľný, oslobodený od dane

spekulimposto

EKON Imposto pro bil-profitoj, se tiuj estas realigitaj antaŭ la fino de la spekultempa intervalo difinita de la leĝo.
angle:
 short-term capital gains tax
france:
 taxe sur la plus-value
germane:
 Spekulationssteuer
hungare:
 spekulációs adó
nederlande:
 speculatiebelasting
ruse:
 налог на прибыль от спекулятивных сделок

stampimposto

IKEV
EKON Imposto pagenda kontraŭ administra provizo de dokumento, registrado ktp: leĝo pri stampimposto, kiu impostigis la koloniojn [39].
angle:
 stamp duty, stamp tax
ĉeĥe:
 kolkovné, správní poplatek
france:
 droit d'enregistrement (timbre fiscal)
germane:
 Stempelsteuer
hungare:
 bélyegadó
ruse:
 гербовый сбор
slovake:
 správny poplatok

superimposti

(tr)
PIV1
EKON Meti kroman imposton pri io aŭ iu.
france:
 surimposer
germane:
 mehrfach besteuern, doppelt besteuern, Steuer mehrfach erheben
hungare:
 pótadót vet ki
pole:
 nakładać dodatkowy podatek, okładać dodatkowym podatkiem
portugale:
 onerar com imposto adicional

terimposto BEE PIV1 , grundimposto

EKON Imposto pagenda pro la posedo de tereno: Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo [...] dekretis por la unua fojo en Eŭropo la ĝeneralan kadastrigon de sia reĝlando, cele al pli bona enspezo de la terimposto [40]; la ŝtato multe plialtigis la grund-impostojn [41].
ĉeĥe:
 pozemková daň
france:
 taxe foncière
germane:
 Grundsteuer
hungare:
 telekadó
nederlande:
 grondbelasting
pole:
 podatek od nieruchomości, podatek katastralny, kataster (pot.)
portugale:
 imposto territorial
ruse:
 поземельный налог
slovake:
 pozemková daň
ukraine:
 земельний податок, податок на землю

vendimposto

IKEV
EKON Imposto surbaze de la vendoprezo je la vendo al konsumanto; vendo-imposto, spezoimposto: nerektaj impostoj kiel ekzemple vendimposto aŭ aldonvalora imposto estas truditaj nur se kaj kiam impostodeva transakcio okazas [42]; Albert Rosellini [...] ekvilibrigis la buĝeton (parte per plialtigo de la vendimposto) [43].
angle:
 sales tax, turnover tax
ĉeĥe:
 daň z prodeje
germane:
 Umsatzsteuer, USt, Warenumsatzsteuer
hungare:
 forgalmi adó
nederlande:
 omzetbelasting
portugale:
 imposto sobre circulação de mercadoria, ICM
ruse:
 налог с продаж
slovake:
 daň z predaja

vojimposto

BEE
EKON Imposto pagenda pro la uzo de strato, vojo ktp: instali elektronikan sistemon por enkasigi vojimposton pagotan de ŝarĝaŭtomobiloj sur superŝargataj germanaj aŭtostradoj [44]; precipe ekde la fino de la 12-a jarcento, la konstruado [de katedraloj] estis monvora afero, por ĉiu malavara donaco de princoj, prelatoj, kaj aliĝenraj komercistoj, la popolo elsuĉe pagis ― per imposto, renta ŝuldo, servuto, vojimposto, takso, prezarsoriĝo [45]; la vojimposto en Linco estis unu el la plej gravaj enspezofontoj de la Aŭstraj dukoj, pro kio la urbo prosperis [46].
angle:
 toll
ĉeĥe:
 mýtné, silniční daň
france:
 péage
germane:
 Benutzungsgebühr, Mautgebühr, Maut, Wegesteuer, Straßengebühr, Straßensteuer
hungare:
 útadó, úthasználati adó
nederlande:
 tol (wegenbelasting), wegenbelasting
pole:
 podatek drogowy, myto (dawn.)
portugale:
 pedágio
ruse:
 подорожная пошлина
slovake:
 cestná daň, mýtne

administraj notoj

spekul~o: Mankas dua fontindiko.