*libr/o PV
*libro ↝
- 1. ↝
Bindita aŭ broŝurita paperfoliaro kun presita teksto: tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn [1]; nur libra (ĉerpita el libroj, ne el sperto; kabineta) scienco; koni la lingvon libre, sed ne libere; kun la libroj en la mano la infano iris en la lernejon DL ; en tiu ĉi lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj DL ; li lasis gliti sian rigardon super la multajn librojn, kiuj ĝis la plafono staris ĉe la muroj [2].
- 2. ↝
-
Samforma paperfoliaro destinita por ke oni skribu en ĝi:
komerca libro;
abako estas klare videbla restanta apud kontlibro
[3].
kajero
- 3. ↝
- Parto de literatura verko, ordinare grupo de ĉapitroj: instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri la veraĵo en la mondo, pri la bonaĵo kaj belaĵo, kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn DL ; libro instruanta estas tre utila DL ; mi decidis eldoni la libron […] per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la daŭro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj DL .
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Akvo de l' Vivo
3. Vikipedio, Abako (meĥanika kalkulilo)
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Akvo de l' Vivo
3. Vikipedio, Abako (meĥanika kalkulilo)
- angle:
- book
- beloruse:
- кніга
- bulgare:
- книга
- ĉeĥe:
- kniha
- ĉine:
- 书 [shū]
- france:
- livre
- germane:
- Buch
- greke:
- βιβλίο
- hispane:
- libro
- hungare:
- könyv
- indonezie:
- buku
- itale:
- libro
- japane:
- 本 [ほん]
- katalune:
- llibre
- latine:
- liber, bri
- nederlande:
- boek
- pole:
- książka
- portugale:
- livro
- rumane:
- carte
- ruse:
- книга
- slovake:
- kniha
- svede:
- bok
- turke:
- kitap
- volapuke:
- buk
librejo
- 1. ↝
-
Librovendejo:
Esperantista Centra Librejo; ŝi timis, ke ŝi trovos en la librejo aĉetantojn, en kies ĉeesto ŝi ne povus eldiri tion, pro kio ŝi venis Marta .
- 2. ↝
- (arkaismo) Biblioteko: Ĉernjaev estas fakestro [en la trusto Mosĥozupr], li bezonas en sia librejo helpantinon [4].
4.
V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 2a
- angle:
- 1. bookstore 2. library
- beloruse:
- 1. кнігарня 2. бібліятэка
- ĉeĥe:
- knihkupectví
- ĉine:
- 1. 书店 [shūdiàn]
- france:
- Esperantista Centra L~ejo: Librairie Centrale Espérantiste 1. librairie
- germane:
- 1. Buchhandlung 2. Buchausleihe
- greke:
- 1. βιβλιοπωλείο
- hispane:
- 1. librería 2. biblioteca
- hungare:
- Esperantista Centra L~ejo: Központi Eszperantista Könyvkereskedés 1. könyvesbold, könyvkereskedés 2. könyvtár
- katalune:
- 1. llibreria 2. biblioteca
- nederlande:
- 1. boekhandel
- pole:
- 1. księgarnia
- portugale:
- 1. livraria
- rumane:
- 1. librărie
- ruse:
- 1. книжная лавка, книжный магазин
- slovake:
- knihovňa, knižnica
- turke:
- 1. kitabevi
libreto
- 1.
- Malgranda libro: de l' tago, kian eliris mia libreto, mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj DL ; li havis en la mano libreton malfermitan [5]; ili havas ĉe si sole la servo-libreton kaj la donacon el la ŝparbanko [6].
- 2.
Libro enhavanta la tekstojn de kantoj, ekz. la parolojn de operverko: indas multfoje aŭskulti la kantojn, dume legante en la bela tekstlibreto […] kiu akompanas la diskon [7].
- 3.
La kanttekstoj mem: ĉar mia hejma lingvo estas la gaela, mi serĉis […], ĉu la libreto de iu ajn opero iam estis verkita en ĝi [8]; la libreto konsistas el versoj de la libretisto [9].
5.
La Nova Testamento, Apokalipso 10:2
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
7. Monato, Rogier Huurman: Longe atendita, ne perdita
8. Monato, Garbhan MacAoidh: Kantado en la gaela lingvo
9. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Ne nur Dostojevskij kaj Tolstoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
7. Monato, Rogier Huurman: Longe atendita, ne perdita
8. Monato, Garbhan MacAoidh: Kantado en la gaela lingvo
9. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Ne nur Dostojevskij kaj Tolstoj
- angle:
- 1. booklet 2. libretto 3. libretto
- beloruse:
- 1. кніжка, кніжачка 2. лібрэта 3. лібрэта
- bulgare:
- 1. книжка 2. либрето
- ĉeĥe:
- libreto (opery)
- france:
- libretto, livret
- germane:
- 1. Büchlein, Heft 2. Libretto 3. Libretto
- hispane:
- libretto (opera) 2. libretto ópera
- hungare:
- 1. könyvecske 2. szövegkönyv, librettó 3. szövegkönyv, librettó
- katalune:
- llibret 2. llibret òpera
- latine:
- 1. libellus, i
- nederlande:
- 1. boekje 2. libretto 3. libretto
- pole:
- 1. książeczka 2. libretto 3. libretto
- ruse:
- 1. книжка, книжечка 2. либретто 3. либретто
- slovake:
- libreto
librumi
abocolibro ↝
- Alfabetumo: estis iam homo, kiu verkis iom da novaj versoj por la abocolibro, po du vicoj al ĉiu litero [11].
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, abocolibro
- beloruse:
- лемантар, азбука
- ĉeĥe:
- slabikář
- france:
- abécédaire, ABC (abécédaire)
- germane:
- Fibel
- hispane:
- abecedario, ABC (abecedario)
- hungare:
- ábécéskönyv, ábécé (könyv)
- katalune:
- beceroles
- pole:
- elementarz
- ruse:
- азбука, букварь
- slovake:
- šlabikár
bildolibro ↝
Libro kies grava parto estas bildoj: Kay kaj Gerda sidis kaj rigardis la bildolibron kun la multaj bestoj kaj birdoj [12].
12.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, neĝa reĝino
- angle:
- album, picture book
- ĉeĥe:
- obrázková knížka
- france:
- livre d'images
- germane:
- Bilderbuch
- hispane:
- álbum ilustrado, libro-álbum
- hungare:
- képeskönyv
- katalune:
- llibre infantil
- nederlande:
- prentboek, fotoboek
- pole:
- książka z obrazkami, książka ilustrowana, album
- ruse:
- книга с картинками
- slovake:
- obrázková kniha
bitlibro [13], elektronika libro, e-libro
Libro en formo de cifereca dosiero, legebla per komputilo (precipe, per poŝkomputilo aŭ speciala komputila librlegilo) uzante taŭgan programon: en Usono jam 3% de la librovendoj estas bitlibroj, kaj 14% de venditaj bitlibroj estas amromanoj [14]; la merkato de elektronikaj libroj fulme grandiĝas, sed oni ne povas legi ilin sen aparato [15]; en la unuaj du monatoj de 2010 la vendoj de ePub-libroj konsistigis 90 % de la vendoj de e-libroj entute [16].
13.
Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, bitlibro
14. E. Grimley Evans: La nova Kindlo de AmazonMonato
15. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 2: Kiun poŝlegilon mi akiru?
16. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 1: Survoje al iu libro-normo
14. E. Grimley Evans: La nova Kindlo de AmazonMonato
15. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 2: Kiun poŝlegilon mi akiru?
16. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 1: Survoje al iu libro-normo
- angle:
- e-book
- beloruse:
- электронная кніга
- france:
- lire électronique
- germane:
- elektronisches Buch
- hispane:
- libro electrónico
- katalune:
- llibre electrònic
- pole:
- książka elektroniczna, e-book
- ruse:
- электронная книга
blanka libro ↝
En kelkaj landoj, iom granda raporto pri socia aŭ teĥnika demando, kun esplorrezultoj kaj rekomendoj: publikiĝos la blanka libro pri la ĉina loĝantara nutraĵo kaj la sana stato [17].
17.
Ĉina Radio Internacia: Ĉinio unuafoje faris enketadon..., 2003-12-23
- angle:
- white paper
- beloruse:
- белая кніга
- france:
- livre blanc
- germane:
- Weißbuch
- hispane:
- libro blanco
- hungare:
- fehér könyv
- katalune:
- Llibre Blanc
- pole:
- biała księga
- ruse:
- белая книга
deponlibreto
Libreto registranta bankajn deponojn: la kontanta mono en la mano ja estas multe pli certa ol en la malgranda deponlibreto [18].
18.
Lao She, trad. Wang Chongfang:
Kamelo Ŝjangzi, 1988
- france:
- livret de dépôt
- germane:
- Sparbuch
Dua Libro
Kromnomo de libro, plennome „Dua Libro de l' Lingvo Internacia“, publikigita en 1888, kun esea kaj beletra enhavo, kiu samjare ricevis aparte eldonitan aldonon: en la tempo, kiam estis verkata la „Dua Libro“, la demando, ĉu oni devas diri „estas varme” aŭ „estas varma”, ne estis ankoraŭ absolute decidita [19].
festlibro ↝
Kolekto da artikoloj, eseoj aŭ alispecaj tekstoj speciale verkitaj kaj eldonitaj por honori personon: tiu ĉi artikolo estis verkita por festlibro honore al Ivo Lapenna okaze de ties 75-jara naskiĝtaga festo [20].
artikolaro
20.
P. Neergaard: La sencovasteco de kelkaj vortoj en Plena
Ilustrita Vortaro de Esperanto, Esperantologio, 1999
- angle:
- festschrift festschrift, commemorative publication
- france:
- mélanges (recueil d'essais)
- germane:
- Festbuch
- hispane:
- publicación conmemorativa
- hungare:
- emlékkötet
- katalune:
- llibre-homenatge
- nederlande:
- feestbundel
- pole:
- księga okazyjna
- ruse:
- юбилейный сборник статей
frazlibro
- Libro instruanta bazajn frazojn en fremda lingvo, ordinare por uzo de vojaĝantoj: esperanta frazlibro de l' turisto [21].
21.
P. Fruictier, M. Merckens, T. Cart: Esperanta Frazlibro de l' turisto, 1904
- ĉeĥe:
- konverzační příručka
- france:
- guide de conversation
- germane:
- Sprachführer
- slovake:
- konverzačná príručka
gastlibro
- Libro 2, en kiu la gastoj aŭ vizitantoj povas lasi sian subskribon aŭ komenton: mi devas skribi mian nomon en la gastlibron [22].
22.
B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro
9a
- angle:
- guestbook
- beloruse:
- кніга водгукаў
- ĉeĥe:
- kniha hostů
- france:
- livre d'or
- germane:
- Gästebuch
- greke:
- βιβλίο επισκεπτών
- hispane:
- libro de visitas
- hungare:
- vendégkönyv
- indonezie:
- buku tamu
- katalune:
- llibre de visites
- pole:
- księga gości
- portugale:
- livro de visitantes
- ruse:
- книга отзывов
- slovake:
- kniha hostí
- svede:
- gästbok
gvidlibro
- Libro por gvidi vojaĝantojn: malfermita gvidlibro ĉe la paĝo de la plej bela urbo [23].
23.
S. Ŝtimec: Ombro sur interna pejzaĝo
- angle:
- guidebook
- ĉeĥe:
- průvodce (kniha)
- france:
- guide (livre)
- germane:
- (Reise-)Führer, Reiseführer
- hispane:
- guía (libro)
- hungare:
- útikalauz
- indonezie:
- buku panduan
- katalune:
- guia (d'una ciutat, un museu)
- nederlande:
- reisgids (boek), gids (boek)
- pole:
- przewodnik
- portugale:
- guia (livro)
- ruse:
- путеводитель
- slovake:
- sprievodca (kniha)
jarlibro ↝
- Libro ĉiujare aperanta kaj prezentanta la ĉefajn okazontaĵojn de la jaro koncernantajn ian societon aŭ fakon: Jarlibro Esperantista : 1905 FK ; tiu ĉi jarlibro aperis dum la Kongreso Ifigenio ; unu el ili sciis parkere la tutan latinan leksikonon kaj tri jarlibrojn de la urba gazeto [24].
24.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo
- angle:
- yearbook
- beloruse:
- штогоднік
- ĉeĥe:
- annuárium, kalendář, ročenka
- france:
- annuaire
- germane:
- Jahrbuch
- hispane:
- almanaque, calendario
- hungare:
- évkönyv
- indonezie:
- buku tahunan
- katalune:
- anuari, almanac
- nederlande:
- jaarboek
- pole:
- rocznik
- rumane:
- anuar
- ruse:
- ежегодник
- slovake:
- kalendár, ročenka
- svede:
- årsbok
klaslibro ↝
*lernolibro, instrulibro ↝
Libro por lernantoj: lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni [26]; li sentis sin stimulita mendi instrulibron el Francio [27].
26.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
27. Jean: Nigrulo, ruĝulo, blankulo – mi ne vidas diferencon, en: Vivprotokoloj, 2009
27. Jean: Nigrulo, ruĝulo, blankulo – mi ne vidas diferencon, en: Vivprotokoloj, 2009
- beloruse:
- падручнік
- bretone:
- levr-skol, dornlevr
- bulgare:
- учебник
- ĉeĥe:
- učebnice
- france:
- livre de classe, manuel
- germane:
- Lehrbuch
- hungare:
- tankönyv
- indonezie:
- buku pelajaran
- nederlande:
- leerboek
- ruse:
- учебник
- slovake:
- učebnica
manlibro
Klariga libro pri iu arto, ludo, agadkampo, maŝino...: manlibro, kiu konatigas leganton ... kun la principoj kaj ĉefaj reguloj de la ĉeĥa gramatiko [28].
28.
Kava-Pech:
[katalogo], [visita en 2014]
- angle:
- manual
- ĉeĥe:
- manuál, manuálník, příručka
- france:
- manuel (ouvrage)
- germane:
- Handbuch
- slovake:
- manuál, príručka
memorlibro ↝
Memoriga verko pri okazaĵoj, precipe kiujn la aŭtoro spertis aŭ vidis: memorlibro estas skribata ... pri tiuj, kiuj timas la Eternulon [29]; la generalo konfesis en sia memorlibro, ke li sciis pri la krimoj [30].
29.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Malaĥi 3:16
30. Z. Tiŝljar: Militkrima buĝeto, Monato, 2002:12, p. 8a
30. Z. Tiŝljar: Militkrima buĝeto, Monato, 2002:12, p. 8a
- angle:
- memoir
- beloruse:
- мэмуары, успаміны
- ĉeĥe:
- kniha popisující památné události, pamětní kniha
- france:
- mémoires
- germane:
- Tagebuch
- hispane:
- libro de memorias
- hungare:
- emlékirat, memoár
- katalune:
- llibre de memòries
- nederlande:
- memoires
- pole:
- pamiętnik (książka)
- ruse:
- мемуары, воспоминания
- slovake:
- pamätná kniha, pamätník
notlibro
- Blankfolia libro, eventuale kun antaŭpresitaj datoj, en kiu oni skribas farendaĵojn aŭ privatajn notojn: Brita ... tiam kaj tiam skribis en malgranda notlibro [31].
- angle:
- notebook
- ĉeĥe:
- notes, notový sešit, notýsek, památník, poznámkový, zápisník
- france:
- agenda, calepin
- germane:
- Notizbuch
- hispane:
- cuaderno de apuntes
- hungare:
- jegyzetfüzet, határidőnapló
- katalune:
- quadern d'apunts
- pole:
- notes
- rumane:
- agendă, carnet
- ruse:
- блокнот, записная книжка
- slovake:
- notes, notový zošit, pamätník, poznámkový, zápisník, záznamník
orlibro, ora libro
(frazaĵo)
- Libro en kiu vizitantoj de klubo, de ekspozicio, de domo povas memore lasi enskribon: oni invitis ilin skribi la nomojn en la „Ora Libro“ de la lando kaj tiam oficiro, kies uniformo portis longan vicon da medaloj, instruis ilin pri la etiketa aliro al la ĉeesto de la Prezidanto kaj lia edzino [32]; nia arĥivo posedas la orlibron de PES, sur kies unua paĝo legeblas la subskribojn de D-roj Zamenhof kaj Javal [33].
- france:
- livre d'or
poŝlibro ↝
Malgranda libro portebla en poŝo, precipe speco glue bindita kaj malaltpreza: la verkoj de Lenino ... estis en la GDR ĉiam denove eldonitaj kiel praktikaj poŝlibroj [34].
34.
O. Meyer:
Teologio de liberigo..., Monda Asembleo Socia, 2010-02-02
- angle:
- paperback (book)
- france:
- livre de poche
- germane:
- Taschenbuch
- hispane:
- libro de bolsillo
- pole:
- wydanie kieszonkowe książki
retotaglibro ↝
sonlibro
Libro voĉlegita kaj liverita kiel sonregistraĵo: unika, granda kolekto de esperantlingvaj sonlibroj estis lastatempe detruita en Nederlando [36].
36.
K. Kniivilä: Parolantaj
libroj estas plu bezonataj, libera folio, 2004-09-01
- france:
- livre sonore
- germane:
- Hörbuch
- hispane:
- audio-libro
- katalune:
- llibre sonor, llibre parlat
- pole:
- książka nagrana, audiobook
- ruse:
- аудиокнига
taglibro, tagolibro ↝
- Blankfolia libro, en kiu oni notas ĉiutage pri la tagaj okazaĵoj: la patrino de lia edzino transdonas al li la ... tagolibrojn de sia mortinta edzo [37]; la admiralo devas ... konduki du taglibrojn, unu – veran – por la gereĝoj, la duan – kun pli malgrandigitaj mezuroj de la traveturita vojo – por la timema ŝipanaro [38].
37.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto, (de Eube el
Odeso)
38. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto
38. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto
- angle:
- diary, journal
- ĉeĥe:
- deník, diář, záznamník
- france:
- journal (intime, etc.)
- germane:
- Tagebuch
- hispane:
- diario, cuaderno de bitácora
- hungare:
- napló
- katalune:
- diari, quadern de bitàcola
- pole:
- pamiętnik
- rumane:
- jurnal
- ruse:
- дневник
- slovake:
- účtovný denník
telefonlibro ↝
Adresaro de telefonhavantoj kun iliaj numeroj kaj eventuale aliaj informoj: maltrankvile, ŝi priserĉas sian telefonlibron [39].
39.
P. Brewer: Gorilo Forigi Servo, soc.culture.esperanto, 1990-12-20
- angle:
- phone book, telephone book, telephone directory
- ĉeĥe:
- telefonní seznam
- france:
- annuaire téléphonique
- germane:
- Telefonbuch
- hispane:
- guía telefónica
- hungare:
- telefonkönyv
- indonezie:
- buku telepon
- katalune:
- guia telefònica
- pole:
- książka telefoniczna
- rumane:
- carte telefonică
- ruse:
- телефонная книга
- slovake:
- telefónny zoznam
Unua Libro
Esperanta kromnomo de libro, per kiu originale estis publikigita la lingvo en 1887, unue kun ruslingvaj, poste kun pollingvaj, germanlingvaj, franclingvaj titolo kaj klarigoj: en la unua libro ni trovas: tradukojn de „Patro nia“, de kelkaj versoj de Genezo kaj de poemeto de Heine, kaj du originalajn lirikojn Plumamikoj .
vojaĝlibro
- Notlibro aŭ publika verko pri vojaĝo, ordinare raportanta laŭtempe pri lokoj, okazaĵoj, spertoj: mi ĉiam redaktadis vojaĝlibron por priskribi miajn aventurojn [40].
40.
H. Stücke, trad. C. Pinardon:
Ĉirkaŭ la Mondo per Biciklo, 2008
- france:
- livre de bord, livre de voyage
- germane:
- Reisetagebuch
- hispane:
- guía de viaje
- katalune:
- guia de viatges
- pole:
- dziennik podróży
librotenado ↝
Enskribado de en- kaj el-spezoj en komercajn librojn: la sistemo postulas aliĝkotizon kaj striktan librotenadon pri ĉiuj unuopaj komplezoj [41]; sufiĉus du ekranoj: ekzemple sur unu ekrano troviĝus librotenaj ciferoj, kaj sur alia ekrano mi verkus analizon de la librotenado [42].
41.
Monato, Lode Van de Velde: Donaco-ekonomio:
alia mondo eblas!
42. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo
42. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo
- beloruse:
- бугальтэрыя, бугальтарскі ўлік
- ĉeĥe:
- kontace, vedení účtu, účetnictví, účtování
- france:
- comptabilité
- germane:
- Buchhaltung
- hispane:
- contabilidad
- hungare:
- könyvelés
- katalune:
- registre mercantil
- nederlande:
- boekhouding
- pole:
- księgowość, buchalteria
- ruse:
- бухгалтерия (учёт)
- slovake:
- vedenie účtu, účtovanie
librotenejo
- 1.
Ejo, fako por librotenado (libroten-ejo): se la CO ne librotenas siajn spezojn pro manko de laborforto, la CO-librotenejo ricevu pli da laborforto [43].
- 2. ↝
Tenejo ĉe biblioteko aŭ librovendejo en kiu oni konservas librojn (libro-tenejo).
Rim.: Biblioteko1 kutime implicas ke oni povas facile uzi la librojn por legado, privata aŭ publika; librotenejo povas esti ekzemple loko kie oni konservas vendotajn librojn, kiujn oni do ne povas facile konsulti kiel librojn, sed kie ili estas konservataj kiel varo aŭ kiel muzeaĵo. Cetere, biblioteko povas havi sian librotenejon por libroj aparte valoraj aŭ tre malofte bezonataj, kiujn oni venigas per speciala mendo. [Sergio Pokrovskij]
43.
Komitatano Z: TEJO eliru el sia kaŝejo, La Ondo de Esperanto, 2003:5 (103)
- beloruse:
- 2. бібліятэка (пакой)
- ĉeĥe:
- účtárna
- france:
- 2. bibliothèque (réserve de livres), magasin (de livres à vendre), réserve (dans une bibliothèque)
- germane:
- Buchhaltung 2. Bibliothek
- greke:
- 2. βιβλιοθήκη
- hispane:
- 1. almacén de libros de contabilidad 2. biblioteca
- hungare:
- 1. könyvelés (osztály) 2. könyvraktár
- latine:
- 2. bibliotheca, ae
- nederlande:
- 2. bibliotheek
- pole:
- 1. księgowość (dział firmy) 2. archiwum biblioteki
- portugale:
- 2. biblioteca
- ruse:
- 1. бухгалтерия (подразделение, отдел) 2. книгохранилище
- slovake:
- knihovňa, knižnica
- turke:
- 2. kitaplık
librotenisto, *librotenanto[44] ↝
Komerca kontisto: kiam la librotenisto forkuris, li minacadis ankaŭ al vi, ke li ja aranĝos radikale miajn aferojn ĉe la magistratoj [45].
44.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala
Vortaro, libr'o'ten'ant'o
45. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la fluidumo de la ĉiovido
45. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la fluidumo de la ĉiovido
- beloruse:
- бугальтар
- ĉeĥe:
- účetní
- france:
- comptable
- germane:
- Buchhalter
- hispane:
- contable
- hungare:
- könyvelő
- katalune:
- comptable
- nederlande:
- boekhouder
- pole:
- księgowy, buchalter
- ruse:
- бухгалтер
- slovake:
- účtovník
librovendejo ↝
- angle:
- bookstore
- beloruse:
- кнігарня
- ĉeĥe:
- knihkupectví
- ĉine:
- 书店 [shūdiàn]
- france:
- librairie
- germane:
- Buchhandlung
- greke:
- βιβλιοπωλείο
- hispane:
- librería
- hungare:
- könyvesbolt
- katalune:
- llibreria
- nederlande:
- boekhandel
- pole:
- punkt sprzedaży książek
- portugale:
- livraria
- ruse:
- книжная лавка, книжный магазин
- slovake:
- kníhkupectvo
- turke:
- kitabevi