8lotus/o PV

lotuso

1.
Difinitaj specioj de akvoplantoj el nimfeacoj, nome la hinda lotuso (Nelumbo nucifera), la egipta lotuso (Nymphaea lotus) kaj la blua lotuso (Nymphaea caerulea): sur la folio de la lotuso ĝi pelas la sanktan akvon de la rivero Gango, kaj la okuloj de la Hinda knabino eklumas, kiam ŝi ĝin ekvidas [1]; ni ne havas plu grenon kaj jam de unu monato ni nutras nin per la radikoj de lotuso, kaj pli kaj pli malfacile estas trovi ilin, ĉar la grandaj sinjoroj amas ludi per la floroj de lotuso [2]; marĉoj kovritaj de lotusoj kaj papirusoj [3]; (figure) mia infano! floraĵo de mia propra koro! mia lotuso el la profunda akvo! [4]. VD:nimfeo

hinda lotuso (Nelumbo nucifera)
CC BY-SA 2.5  [5]

tigra lotuso (Nymphaea lotus), Suda Hindujo
CC0  [6]

blua lotuso (Nymphaea caerulea), SSR Botanika Ĝardeno, Maŭritio
CC BY-SA 3.0  [7]
2.
HIS Iu el pluraj arboj, priskribitaj de antikvuloj, i.a. de Herodoto kaj Plinio la Maljuna; mitologia arbo kies fruktoj, laŭ kredo de la antikvuloj, forgesigis la patrolandon al tiuj, kiuj ilin manĝis.
Rim.: Verŝajne estas priskribitaj de la antikvuloj i.a. Ziziphus spina-christi, Celtis australis, Diospyros lotus.
SIN:lotoso
3.
BOT Genro el familio fabacoj (Lotus); herbo kreskanta en arbaroj aŭ kampoj, kun triparte dividitaj folioj kaj grandaj apudfolioj ĉe la tigobazo; kun umbeloj de tri ĝis dek nesimetriaj kvinnombraj floroj, ordinare flavaj kun ruĝa flageto; la guŝoj estas kornoforme kurbaj. VD:trifolio

mara lotuso (Lotus maritimus), Baaralb, Germanujo
CC BY-SA 3.0  [8]
angle:
1. sacred lotus, Nelumbo, lotus 2. lotus tree mara ~o: Lotus, lotus.
beloruse:
лотас
ĉine:
1. 荷花 [héhuā], 莲花 [liánhuā], 蓮花 [liánhuā]
germane:
1. Lotos hinda ~o: Indische Lotosblume. Tigerlotus. blua ~o: Blauer Lotus. 2. Lotos mara ~o: Hornklee.
hungare:
1. tündérrózsa, lótusz, padma 2. lótuszfa mara ~o: kerep.
indonezie:
1. lotus, padma, seroja, teratai
japane:
ハス, スイレン, ロータス模様 [ロータスもよう], 睡蓮模様 [すいれんもよう], ミヤコグサ
latinece:
1. Nelumbo nucifera 1. Nymphaea lotus 1. Nymphaea caerulea hinda ~o: Nelumbo nucifera. Nymphaea lotus. blua ~o: Nymphaea caerulea. 3. Lotus mara ~o: Lotus maritimus.
nederlande:
1. lotus 2. lotusboom mara ~o: rolklaver.
pole:
1. komonica, lotos hinda ~o: lotos orzechodajny. blua ~o: lotos błękitny. 2. lotos mara ~o: komonica skrzydlatostrąkowa.
rumane:
1. lotus hinda ~o: lotus nucifera. blua ~o: lotus albastru. mara ~o: lotus maritimus.
ruse:
1. лотос 2. лотос mara ~o: лядвенец.
tibete:
ཀུ་ཤེ་ཤ་ཡ་
ukraine:
лотос, лядвенець

lotusefiko Viki

Perlado de akvo kun samtempa forigo de malpuraĵoj, kaŭzita de certa strukturo de surfaco, aperanta ekz. ĉe la folioj de lotuso1, akvilegio, alĉemilo, blanka brasiko kaj flugiloj de insektoj: la lotusa efiko (lotusefiko) preskaŭ komplete evitas la malsekigon de iu surfaco [9].
angle:
lotus effect, superhydrophobicity
beloruse:
эфэкт лотаса, супэргідрафобнасьць
germane:
Lotuseffekt
pole:
efekt lotosu
rumane:
efect de lotus

administraj notoj

pri ~o :
    Oni povas konsideri la tri sencojn homonimoj, do devus disigi en tri
    artikolojn. [wd]
  
~o : Mankas verkindiko en fonto.