*pump/i PV

*pumpi

(tr)
Altiri aŭ repuŝi fluaĵon aŭ gason per tiucela aparato aŭ organo: maŝinoj vaporaj, pumpantaj la akvon en la kvanto de 135 000 litroj en minuto FK ; li senĝene komencis pumpi la fluidaĵon kaj […] ĝia odoro pruvis benzinon VaK ; Doroteo pumpis la sitelon plena de frideta dolĉa lakto kaj avide trinkis ĝin [1]; oni komencis ĉerpi trinkeblan akvon […] por la najbaraj vilaĝoj pere de pumpstacio [2]; li kun granda intereso vidis unuafoje sian propran koron pumpantan kvazaŭ je televidekrano [3]; (figure) tiuj infanoj tiom pumpas mian nervan energion ke mi sentas emon ilin mortigi ChB . VD:blovi2, ĉerpi1, premi1.b, suĉi
1. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: La Smeralda Urbo de Oz, ĉapitro 17a
2. Bardhyl Selimi: La marmora groto Gadime, Monato, 2011/07, p. 18
3. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28
angle:
pump
beloruse:
пампаваць
bulgare:
помпя
ĉeĥe:
kývat, pumpovat, čerpat
ĉine:
临时借贷 [línshíjièdài], 臨時借貸 [línshíjièdài]
france:
pomper
germane:
pumpen
hispane:
bombear, comprimir
hungare:
szivattyúz, pumpál
japane:
吸い上げる [すいあげる], くみ上げる [くみあげる], 送り込む [おくりこむ], 入れる [いれる]
nederlande:
pompen
perse:
تلمبه کردن، پمپاژ کردن
pole:
pompować
portugale:
bombear (fluido), aspirar
rumane:
pompa
ruse:
качать (насосом)
slovake:
napumpovať, čerpať (pumpou)
ukraine:
качати (насосом)

pumpilo

MAS
Aparato por pumpi: ŝi apenaŭ povas treni sin mem, kaj devas tamen porti ankoraŭ la sitelon de la pumpilo [4]; mi memoras ankaŭ, kiel akvo frostiĝis en la pumpilo [5]; la masto rompiĝis, unu ondego trabatis tabulon, la pumpiloj estis senefikaj [6]; elektra pumpilo […] tiris akvon el puto al rezervujo lokita supre ChV ; akvobata pumpilo estas pumpilo kiu levas akvon per la propra energio de la akvo fluanta en tubo [7]; li prenis etan pumpilon, per kiu li tuŝis al mia okulo kaj enpumpis miajn larmojn, poste ŝprucigis ilin en miniaturan botelon VaK ; li vestas sin kaj preparas sian stomakpumpilon KrB ; en la aorton oni kroĉis tubon, kiu kontaktiĝis kun varmigita elektra pumpilo, poste […] la pumpilo subtenis tra tagoj la sangocirkuladon VaK ; ilia domo, en antaŭurbo de Stokholmo, estas hejtata ekskluzive per varmpumpilo en la kelo [8].
angle:
pump akvobata ~ilo: hydraulic ram.
beloruse:
помпа, насос, кампрэсар
bulgare:
помпа
ĉeĥe:
pumpa, vývěva, čerpadlo
ĉine:
[bèng], 唧筒 [jītǒng], 帮浦 [bāngpǔ], 幫浦 [bāngpǔ], 泵浦 [bèngpǔ]
france:
pompe akvobata ~ilo: bélier hydraulique.
germane:
Pumpe akvobata ~ilo: hydraulischer Widder, Wasserwidder. stomak~ilo: Magenpumpe. Wärmepumpe.
hispane:
bomba, compresor
hungare:
szivattyú, pumpa
nederlande:
pomp
perse:
تلمبه، پمپ
pole:
pompa
rumane:
pompează
ruse:
насос akvobata ~ilo: гидротаранный насос.
slovake:
pumpa, čerpadlo
ukraine:
насос, помпа

aerpumpilo

MAS Aparato por pumpi aeron: granda merito de Otto von Guericke estas la invento de la aerpumpilo [9]; li komencis per blovado — per siaj maŝinoj kaj aerpumpiloj — kiu faris plurajn grandajn sapovezikojn [10].
9. Vikipedio, Otto von Guericke
10. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: La Vojo al Oz, ĉapitro 24a
angle:
air pump, compressor
beloruse:
паветраны насос, помпа
bulgare:
въздушна помпа, компресор
ĉeĥe:
hustilka, kompresor
ĉine:
唧筒 [jītǒng], 气泵 [qìbèng], 氣泵 [qìbèng], 压缩机 [yāsuōjī], 壓縮機 [yāsuōjī]
france:
compresseur
germane:
Luftpumpe, Kompressor
hispane:
compresor
hungare:
légszivattyú
japane:
空気ポンプ [くうきポンプ], 排気ポンプ [はいきぽんぷ]
nederlande:
persluchtmachine
perse:
تلمبهٔ باد، پمپ باد
pole:
pompa powietrzna
rumane:
pompă de aer
ruse:
воздушный насос
slovake:
hustilka, kompresor, pumpa
ukraine:
повітряний насос, компресор

Aerpumpilo [11], Pumpilo (Ant)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Antlia): NGC 2973 estas triopa stelo en konstelacio Pumpilo [12].
11. D. Galadí-Enríquez, A. Wandel: La kosmo kaj ni, 2005
12. Vikipedio, NGC 2973
angle:
Antlia
beloruse:
Помпа (сузор’е)
ĉine:
唧筒座 [Jītǒngzuò]
france:
Machine pneumatique (constellation), Antlia
germane:
Luftpumpe (Sternbild)
hispane:
Máquina Neumática
japane:
ポンプ [ぽんぷ], 揚水器 [ようすいうつわ], 圧縮器 [あっしゅくき]
latinece:
Antlia
nederlande:
Luchtpomp (sterrenbeeld)
perse:
تلمبه (صورت فلکی)
pole:
Pompa (gwiazdozbiór)
rumane:
Mașina Pneumatică (constelație)

benzinpumpilo

AUT Pumpilo, kiu pumpas benzinon el kuvego, por provizi ĝin ekzemple al aŭtoj en benzinejo: la teksto sur la benzinpumpilo estas plu en la ukraina, sed la prezoj kompreneble estas en rubloj [13].
13. K. Kniivilä: Krimeo estas nia, 2015
beloruse:
бэнзанасос, бэнзапомпа
france:
pompe à essence
japane:
給油ポンプ [きゅうゆぽんぷ], ガソリンポンプ
pole:
dystrybutor benzyny
rumane:
distribuitor de benzină

administraj notoj