Samari/o PIV1
Samario
- 1.

Ĉefurbo de la antikva reĝolando Izraelo:
li aĉetis la monton Samario […] kaj li prikonstruis
tiun monton, kaj
al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario, laŭ la
nomo de
Ŝemer, la mastro de la monto
[1];
li iris kaj eksieĝis Samarion kaj militis kontraŭ ĝi
[2].
- 2.
Monta regiono inter Galileo kaj
Judujo:
la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis
pacon kaj ricevis edifon
[3];
ĉiuj domoj de altaĵoj, kiuj troviĝas en la urboj de Samario
[4];
vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta
Judujo kaj Samario kaj ĝis
la plej malproksima parto de la tero
[5];
li jam faris kelkajn enketojn ĉi-rilate, en Samario kaj Judeo
[6].
Rim.:
Ekzistas ankaŭ ĥemia elemento samario.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 16:24
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 20:1
3. La Nova Testamento, La agoj 9:31
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 13:32
5. La Nova Testamento, La agoj 1:8
6. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 20:1
3. La Nova Testamento, La agoj 9:31
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 13:32
5. La Nova Testamento, La agoj 1:8
6. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke
- beloruse:
- Самарыя
- ĉine:
- 撒馬利亞 [Sāmǎlìyà], 撒马利亚 [Sāmǎlìyà]
- france:
- 1. Samarie
- germane:
- 1. Samaria 2. Samarien
- japane:
- サマリア
- pole:
- Samaria
- ukraine:
- Самарія
Samariano
- beloruse:
- самарытанін
- france:
- Samaritain
- germane:
- Samariter, Samaritaner
- pole:
- Samarytanin
Samarianismo
La religio
de Samarianoj, akceptanta la Toraon kaj malakceptanta la Talmudon, kun
propraj ritoj, ordinare rigardata kiel branĉo de
judismo:
la abrahama religiaro estas larĝa grupo de parencaj, plejparte unudiismaj
religioj, inter kiuj kutime inkluziviĝas Judismo, Kristanismo, kaj Islamo,
kaj ankaŭ Samarianismo
[10].
10.
Vikipedio, Abrahama religio, 2016-06-16
- beloruse:
- самарытанства
- france:
- samaritanisme
- pole:
- samarytanizm