*tord/i PV

*tordi

(tr)
1.
Turni teksaĵon aŭ flekseblan objekton per ĝiaj ekstremoj laŭ reciproke kontraŭa direkto: tordi malsekan tukon; tordi lanon, fadenon; la ŝnuristo tordas siajn ŝnurojn [1]; pinte supren torditaj lipharoj; tordiĝi kiel serpento; la vento tordas (turnas, kirlas) la ondojnB , fortega […] vento […] plugas sur [la akvo] grandajn sulkojn […] kaj post momento tordas ĝin en senfundajn akvoturnojn [2]; eltordiĝema kaj kurbiĝanta serpento [3]. VD:volvi
2.
Misformi aŭ difekti tordante: tordi la buŝon (grimaci); li tordis al si la piedon; arbo tordita de vento; tordiĝi en konvulsioj [4]; malsato tordas la ventrojn; spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino [5]; ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis (li estas multe spertinta) PrV ; fortordi la konsciencojn [6]; li alportu sian oferon el turtoj aŭ el kolombidoj kaj la pastro alportu ĝin al la altaro kaj fortordu ĝian kapon [7]; li alportu pro sia peko […] du turtojn […] al la pastro, kaj ĉi tiu […] tordorompos ĝian kapon ĉe la nuko, sed ne apartigos ĝin [8].
angle:
twist
beloruse:
1. круціць, віць, сукаць 2. круціць, крывіць
ĉeĥe:
vyždímat, ždímat
france:
tordre
germane:
wringen, winden
hispane:
1. retorcer 2. torcer
hungare:
1. csavar, facsar 2. torzít, eltorzí, elhúz ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin ~is: átesett a tűzkeresztségen.
japane:
よじる, ねじる, 絞る [しぼる], 撚る [よる], ねじ曲げる [ねじまげる], ゆがめる
nederlande:
wringen
pole:
1. skręcać, wykręcać, wyżymać (ubranie) 2. skręcać, wykręcać, ukręcać, przekręcać, wypaczać
portugale:
1. torcer 2. torcer
ruse:
1. выкручивать, скручивать, сучить (нить), вить (нить) 2. выкручивать, выкрутить, скручивать, скрутить, вывихнуть
slovake:
krútiť, skrútiť
taje:
1. บิด
tibete:
ཚིགས་འཆུས་
ukraine:
крутити, вити, сукати, скручувати, викручувати

torda

Spiralforma, formanta plurajn kurbojn: torda strato; torda, tordita frazo (embarasite kaj implike malklara). VD:serpenta, zigzaga
angle:
twisted, crooked, winding
beloruse:
кручаны, скручаны, зьвіты, мудрагелісты
ĉeĥe:
zakroucený
france:
tordu
germane:
gewunden, gekrümmt, schief, (sich) schlängelnd
hispane:
retorcido, torcido
hungare:
csavaros, girbe-gurba
japane:
撚った [ひねった], 曲がりくねった [まがりくねった]
nederlande:
verwrongen, krom
pole:
skręcony, wykręcony, ukręcony, przekręcony, wypaczony, pokręcony, wyżęty
portugale:
retorcido, distorcido
ruse:
кручёный, витой, закрученный, витиеватый (f)
slovake:
krivolaký, krivý, špirálovitý
ukraine:
кручений, скручений, покручений

distordi

(tr)
(figure) Intence aŭ neintence misformi, misprezenti, misinterpreti: vi distordas kiel eble plej malice mian deklaron [9]; certe li distordas miajn vortojn [10]; Benjamin Gross skribis ankaŭ pri la traduko de la Biblio komence de nia erao: „la uzo de vortprovizo veninta el tute malsama pensmondo ol la hebrea mondo ne povis ne distordi la konceptojn, kaj influi la ŝanĝojn de enhavsignifoj […][11]; televidiloj kaj komputiloj distordas nian biologian horloĝon [12]; li ankaŭ senhonte falsas faktojn […] por iel pravigi siajn distordaĵojn [13]. VD:deformi, falsiHOM:distord·o
Rim.: Foje pli trafe oni esprimus tiun sencon per „mistordi“.
9. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko , 2000
10. Monato, Vilĉjo Simcock: Aktuala religia mortigado
11. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo
12. Monato, Ivo Durwael: Dormu bone, vivu bone
13. Monato, Paul Blaskowicz: Iraka arĥitekturo
angle:
distort
beloruse:
скручваць, дэфармаваць (круткай)
ĉeĥe:
překroutit, překrucovat, rozkroutit, vykroutit, vymknout, zkreslit
france:
fausser (tordre), tordre (fausser)
germane:
verdrehen, verzerren
hispane:
distorsionar, tergiversar
japane:
ねじ曲げる [ねじまげる], ゆがめる
pole:
przekręcać
slovake:
prekrútiť, skresliť, vykrútiť
ukraine:
деформувати, викривляти, спотворювати, розтягати

eltordi

(figure) Per premo, minaco... eltrudi de iu monon, havaĵojn, servon: eltordi el li la informojn estis pli malfacile [14].
14. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
angle:
extort
beloruse:
выкручваць (з чагосьці)
ĉeĥe:
vykroutit, vyždímat
france:
extorquer, pressurer (financièrement)
germane:
abpressen, abnötigen, erpressen
hispane:
extorsionar
japane:
しぼり出す [しぼりだす], しぼり取る [しぼりとる]
pole:
wyduszać, wyciągać
slovake:
vykrútiť
ukraine:
викручувати

artiktordo

MED Dolora trostreĉo de ligamento pro movo kiu tordis artikon: bandaĝo de maleolo kaze de artiktordo [15].
15. C. Bertin: Sukurado kaj Tujaj Flegoj, 1989
angle:
sprain (of a joint)
beloruse:
зьвіх, вывіх, выкрут
france:
entorse, foulure
germane:
Verstauchung, Distorsion
japane:
ねんざ

koltordulo

ZOO Mezgranda birdo kapabla por grimpado laŭ branĉoj kaj nestanta en arbotruoj, tiel nomata pro sia kapablo turni la kapon ĝisdorse; genro el familio pegedoj kun unu eŭropa kaj centrazia kaj unu afrika specioj (Jynx): kion celas, kamarado – demandas la Kukolo la Koltordulon, ke vi senĉese tordas la kolon tien-reen? [16].
16. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002a
angle:
wryneck
beloruse:
круцігалоўка
france:
torcol
germane:
Wendehals
itale:
torcicollo
latinece:
Jynx
ukraine:
крутиголовка

kuntordi

(tr)
Kunigi en tordo plurajn aĵojn: mi ankaŭ kuntordis ĉiujn ferajn stangojn triope [17]. VD:plekti, ŝpini
17. J. Swift, trad. M. Inman: Gulivero en Liliputo, [1910]
angle:
plait, braid, interlace, intertwine
beloruse:
скручваць (разам)
france:
tordre ensemble, tresser
germane:
verflechten, (zusammen) flechten, durchflechten
hispane:
entrelazar, trenzar
japane:
より合わせる [よりあわせる]
pole:
skręcać, splatać

premtordi

(tr)
Forte tordi molan aĵon, tiel ke ĝi estas premata: li […] viŝis de sia frunto tutajn ŝvitotorentojn, kiujn poste […] li redonis al la tero per bone imitata premtordo de l' tuko [18].
angle:
wring, wring out
beloruse:
выкручваць (напр. бялізну)
ĉeĥe:
vykroutit, vyždímat
france:
tordre, essorer
germane:
wringen, auswringen
hispane:
escurrir (retorciendo)
japane:
絞る [しぼる]
pole:
wykręcać, wyżymać
slovake:
dohúžvať, dokrkvať, vykrúcať
ukraine:
викручувати, віджимати (білизну і т.п.)

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.