*venk/i PV

*venki

(x)
1.
Superi malamikon en batalo, milito: mi venkis ĉiujn kvin atakantojn [1]; nia lando venkos [2]; mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis [3]; se ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, ni certe venkos ilin [4]; la reĝo de Moab vidis, ke la batalo lin venkas [5]; la malamikoj provis venki nin per malsato [6]; venki la drakon [7]; tiun popolon […] mi povos venkobati […] kaj elpeli [8]; venkopreni la urbon [9].
2.
Superi konkuranton: kiu venkos lian filinon en vetkurado [10]? [la] soldato venkis en la veto [11]; la konservativa partio venkis ĉe la balotoj [12]; certe en la venonta voĉdonado mi venkus lin finfine [13]. VD:gajni
3.
(figure) Transpasi malhelpaĵon, baron: oni diras, ke la vero ĉiam venkas [14]; venku malbonon per bono [15]; [se tiu] la instruo perdis sian forton, la justeco neniam venkas [16]; ŝi venkis sian maldiligentecon: estis laborema kaj obeema [17]; [jen] la ŝoveliloj venkas la kontraŭstaron [18]; la seruro estis rustiĝinta […], sed mi venkis la malfacilon [19]; ŝi venkis la revemon, saltis el la lito [20]; prosperos al mi sisteme venki ĉiujn barojn [21]; [ŝi] ne povas venki en la koro la amon al Vinicius [22]; scivolo venkis la singardemon [23]; [ŝi] penante venki la kreskantan en la brusto koleron, afable salutis Metrop ; sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj PrV ; li neniam venkis la alfabeton PrV . VD:sukcesi, superponti, triumfi
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 30:8
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 20:23
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 3:26
6. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XII
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 22:6
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 32:18
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
12. Edmond Privat: Federala Sperto, Tria Parto: Ligo De Nacioj
13. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 13
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
15. La Nova Testamento, Romanoj 12:21
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥabakuk 1:4
17. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
19. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro II
20. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
21. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
22. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVII
23. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
angle:
conquer, win
beloruse:
перамагаць
ĉeĥe:
porazit, potřít, přebít, překonat, přemoci, vítězit, zvítězit
france:
vaincre 1. défaire (vaincre)
germane:
besiegen, siegen 2. gewinnen 3. überwinden
greke:
νικώ
hispane:
vencer
hungare:
győz, legyőz
indonezie:
memenangkan
itale:
vincere (battere, sconfiggere)
japane:
勝つ [かつ], 打ち破る [うちやぶる], 克服する [こくふくする], 打ち勝つ [うちかつ]
katalune:
vèncer
nederlande:
overwinnen, winnen
pole:
1. wygrać, pokonać, zwyciężyć 2. wygrać, zwyciężyć 3. przezwyciężyć, pokonać
portugale:
vencer
ruse:
побеждать, победить
slovake:
poraziť, premôcť, zvíťaziť
tibete:
ཕམ་ཉེས་
ukraine:
перемагати, брати верх, долати

venko

Sukceso en batalo aŭ konkurso: atingi, gajni la venkon; kriado de venko [24]; venko venas per multe da konsilantoj [25]; post ĉiu venko kontraŭ vi mem vi ricevos pli da forto [26]; ne ekzistis por ŝi fine espero de venko Marta ; se ilia estos la venko, pereos ne nur vi, sed ankaŭ via dinastio [27].
angle:
victory, conquest
beloruse:
перамога
ĉeĥe:
vítězství (nad)
france:
victoire
germane:
Sieg
greke:
νίκη
hispane:
victoria
hungare:
győzelem
indonezie:
kemenangan
itale:
vittoria
japane:
勝利 [しょうり]
katalune:
victòria, triomf
nederlande:
overwinning
pole:
wygrana, zwycięstwo
portugale:
vitória
ruse:
победа
slovake:
víťazstvo
tibete:
རྒྱལ་ཁ་ཐོབ་
ukraine:
перемога

malvenki

Malprosperi en batalo aŭ konkurso, atingi malpli ol aliaj: kiam oni imagas sin la venkinto, ĝuste tiam oni malvenkas Metrop ; Venecio malvenkis en milito kontraŭ Ĝenovo [28]; nia teamo malvenkis per 8-3 [29]; en militoj ĉiuj malvenkas [30]; lia populareco draste falis kaj li eĉ malvenkis en la partiaj antaŭbalotoj [31]. VD:fiaski, malgajni, perdi
28. W. Rohloff: Vojaĝante kun Marko Polo, Monato, 2002:12, p. 20a
29. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
30. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
31. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
angle:
to be defeated
beloruse:
цярпець паразу, прайграваць
ĉeĥe:
být poražen, podlehnout, podléhat, prohrát, prohrávat
france:
subir une défaite
germane:
verlieren, unterliegen
hispane:
perder (sufrir una derrota)
hungare:
veszít, vereséget szenved
indonezie:
kalah
itale:
perdere (essere sconfitto)
japane:
負ける [まける], 敗れる [やぶれる]
katalune:
perdre, ser derrotat
pole:
przegrywać, odnosić porażkę, ponosić klęskę
ruse:
потерпеть поражение
slovake:
byť porazený, podľahnúť v boji
tibete:
ཤོར་
ukraine:
потерпіти поразку, бути переможеним, програти

malvenko

Milita, batala aŭ konkursa malsukceso: suferi malvenkon; malgranda malvenko […] estus leciono de prudento kaj humileco [32]; ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj laboroj [33]; la venko aŭ malvenko dependas de multaj cirkonstancoj, sed antaŭ ĉio de la lerteco de la oratoro [34]; mi […] ne konfesas mian malvenkon [35]; katastrofaj malvenkoj en du mondmilitoj [36].
32. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
33. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
34. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
35. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua
36. S. Maul: Germanio-Auschwitz..., Monato, 1995:3, p. 5a
angle:
defeat
beloruse:
параза, пройгрыш
ĉeĥe:
porážka, prohra
france:
défaite
germane:
Niederlage
hispane:
derrota
hungare:
vereség
indonezie:
kekalahan
itale:
sconfitta
japane:
敗北 [はいぼく], 敗戦 [はいせん]
katalune:
derrota
pole:
przegrana, porażka, klęska
rumane:
calamitate
ruse:
поражение
slovake:
porážka, prehra
ukraine:
поразка, розгром, програш

egalvenko CEE

SPO Sportludo kiu finiĝis egale (mal)sukcese por ambaŭ partioj: proponi, akcepti, malakcepti egalvenkon; male al la okcidenta ŝako, se vi patigas vian kontraŭulon, vi venkas kaj ne estas egalvenko [37].
angle:
draw (game)
beloruse:
нічыя
france:
match nul
germane:
Unentschieden
hispane:
empate
hungare:
döntetlen
indonezie:
seri
itale:
pareggio (sport)
japane:
引き分け [ひきわけ]
katalune:
empat
pole:
remis
ruse:
ничья

finvenkismo

ESP Pligravigo de la Fina Venko kiel celo super aliaj nuntempaj aplikoj de Esperanto: finvenkismo estas la kredo, ke en la internaciaj rilatoj ekzistas speco de tendenco, kvazaŭa leĝo, kiu kondukas de multlingvismo al unulingvismo [38]; finvenkismo kaj raŭmismo, se entute nomi ilin tiel, kunloĝas en ĉiu el ni [39]; UEA estas la plej granda raŭmisma asocio en la mondo, kiu tamen insistas deklari sin finvenkisma [40]; [jen] verko, kiu esence estas patose finvenkisma provo reformuli la „internan ideon“ [41]. ANT:raŭmismo
38. La Ondo de Esperanto, 2004, № 3 (113)
39. La Ondo de Esperanto, 2004, № 3 (113)
40. La Ondo de Esperanto, 1999, No 5 (55)
41. La Ondo de Esperanto, 2003, № 4 (102)
angle:
finvenkism
germane:
Finvenkismus

Fina Venko

ESP Funkciado de Esperanto kiel monda helpolingvo, kiel tradicie celas esperantismo: la Fina Venko […] estas la ideo, ke iam ĉiuj homoj (aŭ signifa parto de ili) en la tuta mondo parolos Esperanton kiel duan lingvon [42].
42. Vikipedio, fina venko, 2010-09-04
angle:
(The) Final Victory
france:
victoire finale
katalune:
el Triomf Final

nevenkebla

Kiun oni venki, superi, forigi ne povas: disiĝis antaŭ mi la nevenkeblaj regimentoj de Nitager [43]; li eksentis nevenkeblan timon [44]; [li] eksentis nevenkeblan deziron trovi ĉi tiun pastron [45]; [tiu] junulo havas ian planon, ian celon, kiun li penos atingi kun nevenkebla obstino [46]; la fraŭlino […] perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla Aleĉjo Marta ; ŝin kaptis neforpelebla, nevenkebla revado Marta ; la certeco estas nur relativa: ĝin rompas la malserena, sed nevenkebla potenco de malsano kaj morto Marta . VD:nerezistebla
angle:
invincible, unconquerable
beloruse:
непераможны, неперамагальны, неадольны
ĉeĥe:
neporazitelný, nepřekonatelný, nepřemožite1ný
france:
invincible, insurmontable
germane:
unbesiegbar, unüberwindlich
indonezie:
tak terkalahkan
japane:
無敵の [むてきの], 打ち勝てない [うちかてない]
pole:
niezwyciężony
slovake:
neporaziteľný
ukraine:
непереможний

administraj notoj