3adapt/i PV
adapti
(tr)
- 1.
-
Ŝanĝi,
korekti la formon aŭ enhavon
de io tiel, ke ĝi konformas al io alia:
adapti robon al la figuro;
adapti seruron al pordo;
oni starigis etaĝaldonojn kaj kioskojn aŭ adaptis ejojn por vendejoj
[1];
[ili] adaptis la grekan alfabeton al la necesoj de la slava
fonologio, por traduki la Biblion
[2];
programoj por adapti litertipojn
[3].
la teksto ne estis verkita por movadanoj, kaj […] la aŭtoro tre bone
konsciis tion, kaj lerte adaptis sian tekston
[4].
alfari, alĝustigi
konvenigi
- 2.
- (figure)
Alkonformigi sintenon, konduton, procedon,
organizon ktp tiel, ke ĝi akordas kun iu aŭ io:
Doroteo jam mirige sin adaptas al sia nova situacio
[5];
finfine oni devas adapti sin al tio, kio estas necesa
[6];
ni koniĝis en Pambo, ekvivis amike, adaptis sin unu al la alia kaj estas
kontentaj
FdO
;
vidu, oni devas pli malpli adapti sin al la ĝeneralaj vidpunktoj de la homoj
[7];
adapti ne nur la rapidecon kaj la intensecon, sed ankaŭ la altecon de sia voĉo
al la enhavo de la frazo
[8];
li nepre devas adapti sian paroladon al la intelekta kapacito de la publiko
[9];
adapti ĝian subjektivan sintenon al la objektivaj kondiĉoj
[10];
adapti la kongresojn al la postulatoj de la moderna vivo
[11];
adapti sian strategion
[12];
urĝe necesas adapti la iamajn interkonsentojn al la aktualaj problemoj
[13];
ne eblas, kiel en profesiaj programoj, adapti tiun programon al la personaj
preferoj
[14].
akordigi, akomodi, harmoniigi
agordi
1.
Monato, Roland Rotsaert: Kosovo: Vojaĝimpresoj,
somero 2000
2. Monato, Roberto Pigro: Estis iam alfabeto ..., 2011
3. Monato, Por lingvemaj komputilemuloj..., 95/06
4. Monato, Petro Desmet': Politika historio de la neŭtrala UEA, 2007
5. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
7. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
9. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
10. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
12. Monato, Roland Rotsaert: Belgio: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis
13. Monato, Roland Rotsaert: Monda akvo fluas en malbonaj direktoj, 2010
14. Monato, Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por Microsoft Office, 2005
2. Monato, Roberto Pigro: Estis iam alfabeto ..., 2011
3. Monato, Por lingvemaj komputilemuloj..., 95/06
4. Monato, Petro Desmet': Politika historio de la neŭtrala UEA, 2007
5. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
7. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
9. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
10. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
12. Monato, Roland Rotsaert: Belgio: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis
13. Monato, Roland Rotsaert: Monda akvo fluas en malbonaj direktoj, 2010
14. Monato, Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por Microsoft Office, 2005
- angle:
- 1. adapt, fit 2. adapt, adjust
- beloruse:
- прыладзіць, прыстасаваць, адаптаваць
- ĉeĥe:
- adaptovat, přizpůsobit, zadaptovat
- ĉine:
- 2. 入境問俗 [rùjìngwènsú], 入境问俗 [rùjìngwènsú], 入乡随俗 [rùxiāngsuísú], 入鄉隨俗 [rùxiāngsuísú], 因地制宜 [yīndìzhìyí], 坒 [bì]
- france:
- adapter, approprier, ajuster, assortir, conformer
- germane:
- anpassen 1. einpassen, zuschneiden
- hebree:
- לְהִסְתָגֵל
- hispane:
- adaptar
- hungare:
- adaptál, alkalmassá tesz, hozzáigazít
- itale:
- adattare
- japane:
- 適合させる [てきごうさせる], 適応させる [てきおうさせる], 合わせる [あわせる], 脚色する [きゃくしょくする]
- katalune:
- adaptar 1. incorporar, incloure, ajustar 2. adaptar
- nederlande:
- aanpassen
- pole:
- adaptować, przystosować
- portugale:
- adaptar, ajustar 1. adaptar, ajustar, ajeitar, acomodar
- ruse:
- приспосабливать, прилаживать, подгонять
- slovake:
- prispôsobiť, upraviť 2. prispôsobiť
- svede:
- 2. anpassa
- ukraine:
- адаптувати, приладжувати, пристосовувати, підганяти, модифікувати
adapto
- Ago adapti; rezulto de tiu ago: povanta plu daŭri nur per propra adapto [15]; konkretigo de revo ĉiam postulas adapton al la limoj, kiujn ĝi trudas [16]; tradukaĵo-adapto el Ezopo [17]; la nova versio estas adapto de la 6a eldono de la vortaro [18]; tiu parto bezonos plenan readapton por ĉiu aparta nacia eldono [19]; leĝo, kiu kun etaj adaptoj pli malpli ĝis hodiaŭ estas uzata [20].
15.
Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
16. Monato, Claude Piron: Funkcio kreas organon, 2004
17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
18. Monato, La nova granda Bildvortaro en Esperanto jam furoras, 2012
19. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
20. Monato, Wolfram Rohloff: Abortigo kaj la biblio (2), 2006
16. Monato, Claude Piron: Funkcio kreas organon, 2004
17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
18. Monato, La nova granda Bildvortaro en Esperanto jam furoras, 2012
19. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
20. Monato, Wolfram Rohloff: Abortigo kaj la biblio (2), 2006
- angle:
- adaptation
- beloruse:
- прыстасаваньне, адаптацыя
- france:
- ajustement
- germane:
- Anpassung, Adaption, Überarbeitung
- japane:
- 適合 [てきごう], 適応 [てきおう], 脚色 [きゃくしょく]
- pole:
- adaptacja, dopasowanie, przystosowanie
adaptebla
- Tia, ke oni povas adapti ĝin, tie, ke oni antaŭzorgis la eblecon adapti: [la] teleskopa ĉefspegulo estas ekipita kun adaptebla optika sistemo [21]; konservi en la Statuto la fundamentajn principojn kaj transigi la detalojn kaj precizigojn en la Ĝeneralan kaj Kongresan Regularojn, kiuj estas pli facile […] adapteblaj al la ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj [22].
21.
Monato, Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema
planedo, 2006
22. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
22. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
- beloruse:
- адаптавальны
- germane:
- anpassbar
- pole:
- adaptacyjny, dostosowalny, przystosowalny
adaptiĝi
(ntr)
-
Akordiĝi al io, konformiĝi al premo, al
cirkonstanco:
estas mirige, kiel li adaptiĝis al la novaj cirkonstancoj
[23];
[li] adaptiĝis al alia profesio, tamen li ankoraŭ ne klare scias,
kion li volas
[24];
lingvo […] devas adaptiĝi al […] novaj bezonoj
[25];
la titolado devas adaptiĝi al la karaktero de la parolado
[26].
akomodiĝi, kongrui
23.
Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
24. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
25. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
26. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
24. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
25. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
26. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
- angle:
- adapt, adjust
- beloruse:
- адаптавацца, прыстасоўвацца
- ĉine:
- 入境問俗 [rùjìngwènsú], 入境问俗 [rùjìngwènsú]
- france:
- s'adapter
- germane:
- sich anpassen, sich einstellen auf
- hebree:
- להסתגל
- japane:
- 適合する [てきごうする], 適応する [てきおうする]
- katalune:
- adaptar-se
- pole:
- adaptować się, przystosować się
- ukraine:
- адаптуватися, приладитися, пристосуватися
adaptilo
Aranĝaĵo destinita por ebligi kunan laboron de diversaj aparatoj, cirkvitoj, organoj de maŝino aŭ komputilo ktp: ekrana adaptilo SVGA; [la aplikaĵo] enhavos datumbazon kaj adaptilon por konverti dokumentojn de WordPerfect [27].
Rim.: Adaptilo estas pli inteligenta interfaco ol simpla junto, konvertanta signalojn aŭ adaptanta fizikajn parametrojn de la kunigataj aparatoj.
27.
Monato, Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por
Microsoft Office, 2005
- angle:
- adapter, controller
- beloruse:
- адаптар, кантролер
- bulgare:
- адаптор
- ĉeĥe:
- adaptér, přizpůsobovací zařízení, redukce
- france:
- adaptateur (dispositif)
- germane:
- Adapter, Konverter
- hebree:
- מַתאֵם
- hispane:
- adaptador
- hungare:
- adapter
- japane:
- アダプター
- katalune:
- adaptador
- nederlande:
- adapter
- pole:
- adapter, przetwornik
- ruse:
- адаптер, контроллер
- slovake:
- adaptér, redukcia
- tibete:
- གློག་ཤུགས་བཅོག་ཡག་
- ukraine:
- сполучна трубка, патрубок, ніпель, перехідник