*akcept/i UV
*akcepti
(tr)
allasi,
enlasi,
jesi,
toleri
- 1.
-
Konsenti ricevi
ion, kion iu donas aŭ proponas:
mi proponis al li cigaron, kiun li kun danko akceptis
[1].
Rim.: Akcepti diferencas de ricevi, per tio, ke ĝi montras la jeson, la konsenton de la ricevonto.
- 2.
- Lasi eniri iun hejmen: la malfeliĉa knabino, […] trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en […] arbaro [2]; ŝi enirigis lin en la domon de sia patro [kiu] akceptis lin kun ĝojo [3]; sinjorino Ajnulo akceptas ĉiun ĵaŭdon; oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo PrV ; la esprimo „mi estas feliĉa akceptonte vin“ estas bona LR .
- 3.
-
Konsenti pri io, allasi ion:
liaj fratoj akceptis lian proponon
[4];
ni akceptis [tion] kiel devon
[5];
li nun volonte akceptis la laboreton
[6];
akcepti la batalon.
preni sur sin
- 4.
-
Konscii, kompreni, rigardi opinion aŭ aserton kiel realan,
veran, validan, prudentan:
se niaj argumentoj estas ĝustaj, akceptu ilin
EE
;
ĝi estis bazita sur tiu simpla kaj komune akceptita regulo,
ke, por diri ion pri la valoro kaj ecoj de objekto, oni devas
ĝin antaŭe ĉirkaŭrigardi, taksi kaj almezuri
Marta
;
en la okazo de la kristanaj eklezioj, se ni akceptas, ke Dio
mem fariĝis karno por nia savo, tio estas des pli priplorinda
[7].
agnoski, aprobi, subteni
- 5.
- Esti trafita de iu ago, kiu modifas la staton de la trafita objekto, povi ricevi econ, ekhavi ian econ: tiu regulo akceptas multajn esceptojn; akcepti tre diversajn formojn; la verbo [je] la tempo estanta akceptas la finiĝon -as FK ; la adverbo akceptas post si tiun prepozicion [8]; jes, kuzino, respondis la juna homo, subite akceptante (alprenante) seriozan mienon Marta ; la okuloj akceptis […] esprimon de prudento kaj memkonscio Marta .
- 6.
Devontigi sin pagi: akcepti kambion.

1.
-, trad. B. G. Jonson: La Nigra VirinoLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 19:3
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:27
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 10:35
6. L. E. Meier: Nur Unu Vorton!Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
7. Alberto García Fumero: Scienco kaj religio kunfluu, ne kvereluLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 19:3
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:27
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 10:35
6. L. E. Meier: Nur Unu Vorton!Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
7. Alberto García Fumero: Scienco kaj religio kunfluu, ne kvereluLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
- angle:
- accept 2. receive (guests etc.) 5. allow for, take on, permit
- beloruse:
- прымаць, акцэптаваць
- bretone:
- degemer (verb)
- ĉeĥe:
- přijmout akceptovat, přijmout, přivítat, příjmat, uznávat
- ĉine:
- 1. 将就 [jiāngjiù], 將就 [jiāngjiù] 2. 受到 [shòudào] 3. 将就 [jiāngjiù], 將就 [jiāngjiù], 容受 [róngshòu], 容忍 [róngrěn] 4. 将就 [jiāngjiù], 將就 [jiāngjiù] 5. 容受 [róngshòu]
- france:
- accepter, accueillir, admettre, recevoir
- germane:
- annehmen, akzeptieren 1. annehmen 2. empfangen
- hebree:
- לְקַבֵּל
- hispane:
- aceptar
- hungare:
- elfogad, fogad (vendéget), felvesz (tulajdonságot), megenged (elfogad)
- itale:
- accettare
- japane:
- 受入れる [うけいれる], 受理する [じゅりする], 迎え入れる [むかえいれる], 容認する [ようにんする]
- nederlande:
- 1. aannemen 2. ontvangen 3. aannemen 5. aannemen 6. accepteren
- pole:
- 1. akceptować, przyjmować 2. akceptować, przyjmować, przygarniać (kogoś) 3. akceptować, przyjmować 5. przyjmować, przybierać
- portugale:
- admitir 1. aceitar 2. acolher, receber (visita) 3. admitir, aceitar
- rumane:
- accepta
- ruse:
- принимать, принять
- slovake:
- prijať
- svede:
- 1. mottaga 2. mottaga 3. acceptera, antaga
- taje:
- 1. รับ, ยอมรับ
- turke:
- kabul etmek, kabullenmek, karşılamak
- ukraine:
- у різн. знач. приймати, схвалювати
akcepto
PIV1
- 1.
- Ago de tio, kiu akceptas: la akcepto de posteno trudas devojn; akcepto de altranguloj [9]; kiam ili trankvile sidis kune, iu frapis la pordon, kvazaŭ petante akcepton [10]; simpatiplenan akcepton preparis por ni la urbo Barcelono [11]; kolekti siajn fortojn por pretiĝi al la akcepto de la bato, kiu ŝin atendis Marta ; la akcepto de via tre duba […] plibonaĵo ruinigus la laboron […] de miloj [12].
- 2.
Sindevontigo pagi: akcepto de kambio; blanka akcepto.
9.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
- angle:
- acceptance
- beloruse:
- 1. прыняцьце, прыйманьне, прыём 2. акцэптаваньне, акцэпт
- bretone:
- 1. degemer (anv-kadarn)
- ĉeĥe:
- akcepce, akceptace, audience, přijetí, přijímání, příjem
- ĉine:
- 1. 招待会 [zhāodàihuì], 招待會 [zhāodàihuì] 2. 期票 [qīpiào]
- france:
- accueil, acceptation
- germane:
- 1. Annahme, Aufnahme, Akzeptanz, Hinnahme 2. Akzept
- hebree:
- קַבָּלָה
- hispane:
- aceptación
- hungare:
- 1. elfogadás, fogadás (vendégé) , felvétel (iskolába) 2. elfogadvány blanka ~: biankó elfogadvány.
- japane:
- 受入れ [うけいれ], 受理 [じゅり], 応接 [おうせつ], 応対 [おうたい], 容認 [ようにん]
- nederlande:
- 1. het aannemen, ontvangst 2. accept
- pole:
- 1. akceptacja, przyjęcie
- ruse:
- 1. приём 2. акцепт, акцептование
- slovake:
- akceptácia, prijatie
- turke:
- karşılama, kabullenme
- ukraine:
- прийом
akceptebla
-
Tia, ke oni povas akcepti ĝin:
li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj ĉi frazoj
[13];
certe la kapitano Herbeno estas por ci tre akceptebla edziĝonto
ChL
;
neakceptebla hipotezo
ChL
;
la supozo, ke vi mensogas […] estis ne akceptebla
IKr
;
viaj postuloj estas tute ne akcepteblaj
KPr
.
konsentebla, tolerebla
- angle:
- acceptable, reasonable
- beloruse:
- прымальны
- germane:
- annehmbar, akzeptabel
- japane:
- 受け入れ可能な [うけいれかのうな], 受理できる [じゅりできる]
- pole:
- zadowalający, akceptowalny, dopuszczalny
- ukraine:
- прийнятний
akceptejo
-
Loko en laborejo, institucio,
servejo, al kiu vizitanto
sin unue turnu por informoj kaj gvido:
klientaro ne plenigis lian akceptejon
VivZam
;
en la akceptejon de la fama psikiatria kliniko
[…]
paŝis viro kun pinta barbeto
[14];
en la akceptejo de la Naturscienca Societo sidis profesoro inter antikvaj mebloj
KKr
;
la alvenantoj bruis kiel kongresanoj en akcepteja salono
ChB
;
Stefano rendevuis kun [li] ĉe la akceptejo de hotelo Ala-Tau
CKv
;
la homamasojn […] koncentriĝas en la akceptejaj haloj de multaj
flughavenoj (vd terminalo)
[15].
antaŭĉambro2, atendejo, fojero, kancelario3, sekretariejo, stacio1.a, vestejo, vestiblo1
14.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 6a, p.
55a
15. Ivo Schenkel: Fluge tra la flughaveno, Monato, 2010/03, p. 10
15. Ivo Schenkel: Fluge tra la flughaveno, Monato, 2010/03, p. 10
- angle:
- reception, reception desk
- beloruse:
- прыёмная (наз.), прыёмны пакой
- bretone:
- degemer (lec'h)
- ĉeĥe:
- hovorna, příjmací kancelář, příjmací místnost, recepce
- ĉine:
- 入口大厅 [rùkǒudàtīng], 入口大廳 [rùkǒudàtīng], 休息室 [xiūxíshì], 传达室 [chuándáshì], 傳達室 [chuándáshì]
- france:
- accueil (lieu)
- germane:
- Empfangsbereich, Empfang, Empfangstisch, Empfangstresen, Anmeldung, Rezeption, Vorzimmer
- hebree:
- קבלה
- hispane:
- recepción (en un edificio, empresa, etc)
- hungare:
- recepció, fogadóhelyiség
- japane:
- 応接室 [おうせつしつ], 受付所 [うけつけしょ]
- nederlande:
- receptie
- pole:
- recepcja
- ruse:
- приёмная
- slovake:
- prijímacia kancelária, recepcia
- taje:
- เคาน์เตอร์ต้อนรับ
- turke:
- resepsiyon
- ukraine:
- приймальня
akceptema
-
Inklina, preta akcepti ion aŭ iun:
afabla, komfortema, akceptema
KKr
;
larĝkora akceptemo,
BonaLingvo
;
koro ankoraŭ freŝa kaj juna kaj ankoraŭ akceptema por feliĉo
BdV
;
en ŝia rigardo […] troviĝis nur akceptema vivoĝojo
VRA
;
la kuracistoj estis akceptemaj al novaj ideoj
Sol
;
se li konservos […] sian akceptemon por intelektula vivo, – ĝuste tio
estas inteligenteco”
KFl
.
disponita, malfermita3
- angle:
- accepting, receptive, welcoming
- beloruse:
- гатовы прыняць, адкрыты
- germane:
- aufnahmebereit
- pole:
- chłonny
akceptisto
-
Homo, kiu profesie akceptas gastojn, enirantojn, klientojn,
objektojn kc, ekzemple en hotelo, kinejo, veturilo, flughaveno:
la pasaĝero […] transdonas la bagaĝon al fluglinia akceptisto
[16];
nun li alvenis ĉe hotela svingopordo, la akceptistino tamen postkuris lin
[17].
ĉiĉerono, pordisto
16.
Ivo Schenkel: Fluge tra la flughaveno, Monato, 2010/03, p. 10
17. Pejno Simono: Tagmeze en Tunizo, Monato, 2001/11, p. 24
17. Pejno Simono: Tagmeze en Tunizo, Monato, 2001/11, p. 24
- angle:
- usher, receptionist, host(ess)
- beloruse:
- адказны за прыём, кансьерж, распарадчык (прыёму), адміністратар
- ĉeĥe:
- recepční
- ĉine:
- 接受 [jiēshòu]
- france:
- ouvreur, ouvreuse, personnel d'accueil, réceptionniste
- germane:
- Rezeptionist, Empfangsdame
- hungare:
- szállodai portás, recepciós
- nederlande:
- receptionist
- pole:
- recepcjonista
- slovake:
- recepčný
- taje:
- ผนักงานต้อนรับ
- turke:
- resepsiyonist
malakcepti
- 1.
-
Ne konsenti ricevi, preni, uzi, profiti ion aŭ iun:
la teatraĵoj estis malakceptitaj, kaj la letero estis
en tute ne ĝentila tono
[18];
kiam la maljunaj kamaradoj de la patro komencis
ĝentile
malakcepti pliajn glasojn, Kristoforo diris
(...)
[19];
la poeto kaj la posedanto de la cigaredujo ekfumis, la
nefumulo Berlioz malakceptis
[20];
li malakceptis la inviton de Gajo resti en la vilao
[21];
oni malakceptis Kamaradon Gajan kaj diris, ke li foriru
[22].
Rim.: La PIV-oj misdifinas la vorton malakcepti, egaligante ĝin kun rifuzi. Tia konfuzo ekzistas en kelkaj nacilingvoj, tamen en Esperanto tiuj verboj implicas malsamajn subjektojn: en la tipa uzo rifuzi signifas „ne voli doni (permesi ktp)“; dum malakcepti signifas „ne voli preni“. Oni povas „rifuzi cigaredon“ al petanto, kaj „malakcepti cigaredon“ de proponanto. [Sergio Pokrovskij]
- 2.
(pri organismo) Rezisti kontraŭ transplantita organo aŭ histo, ne akcepti ĝin estkiel parton de sia korpo: [la] malsanuloj uzis specialajn medikamentojn, kiuj subpremas imunan reagon por preventi malakcepton de transplantitaj organoj [23].
Rim.: Malakcepto de transplantaĵo estas alia fenomeno ol netolero de medikamento aŭ nutraĵo.
18.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de
feliĉo
19. Stellan Engholm: Homoj sur la tero
20. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 1a
21. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
22. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, kamarado Gaja
23. Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, Monato, 2007/01, p. 19
19. Stellan Engholm: Homoj sur la tero
20. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 1a
21. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
22. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, kamarado Gaja
23. Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, Monato, 2007/01, p. 19
- angle:
- 1. decline, reject, refuse 2. reject
- beloruse:
- не прымаць, адрынаць, адхіляць, адмаўляць (у прыёме)
- ĉeĥe:
- nepřijmout, odmítnout
- ĉine:
- 1. 吐弃 [tǔqì], 吐棄 [tǔqì], 不受理 [bùshòulǐ], 一口回絕 [yīkǒuhuíjué], 一口回绝 [yīkǒuhuíjué], 却 [què], 卻 [què], 姍 [shān], 姗 [shān], 嫌 [xián], 嫌弃 [xiánqì], 嫌棄 [xiánqì], 拒 [jù], 拒絕了 [jùjuéliǎo], 拒绝了 [jùjuéliǎo], 拚 [pàn] 2. 排斥 [páichì]
- france:
- 1. refuser
- germane:
- 1. ablehnen 2. abstoßen
- hispane:
- 1. rechazar
- hungare:
- 1. elutasít, visszautasít 1. отвергнуть, отвергать, отклонить, отказаться принять
- japane:
- 拒絶する [きょぜつする], 断る [ことわる], 否認する [ひにんする], 否決する [ひけつする]
- nederlande:
- 1. afslaan (weigeren), verwerpen, weigeren
- pole:
- 1. odrzucić 2. odrzucić
- ruse:
- 2. отторгнуть, отторгать
- slovake:
- odmietnúť
- turke:
- 1. reddetmek
- ukraine:
- відкидати, відхиляти, бракувати