fascin/i PVEF
fascini
(tr)
-
Tute kapti
kaj tenadi ies atenton:
- a)
-
pro konfliktaj forpuŝa kaj altira sentoj, ekz-e samtempa tima respekto kaj
scivolema intereso:
ŝi tiel fascinis virojn, ke ili povis nek proksimiĝi, nek
foriri
[1];
li estas kvazaŭ senhelpa birdo fascinata de serpento
ChC
;
fascinita mi gapis ne povante turni rigardon for de la incita spektaĵo: jen ja
prezentiĝas modelo de esencpura femineco alloge sternita
SkandalJozef
;
ambaŭ viroj rigardis ĝin kvazaŭ hipnote – fajro ja facile fascinas – kaj dum
longa momento aŭdiĝis nur […] la plaĉe kraka bruo de ligno
flamvorata
CKv
;
malbeno sufiĉos […] la koncernaton tiel profunde fascinas la penso,
ke li mortos […]
ChR
altiri2, ekposedi2, ensorĉi2, hipnotigi, paralizi2, sugestii
- b)
-
pro granda intereso, raviteco ks:
[li] aperis ekzaltita, kvazaŭ lin fascinus la propra hipotezo
ChB
;
Karal rigardis fascinite la urbon, kiom da vivoj tie interplektiĝas
CKv
!
inter multaj fotoj min speciale fascinis du: sur la unua estas Miĥail Gorbaĉov
kun grupo de esperantistoj, sur la dua (farita antaŭ pli ol 60 jaroj) aro da
famuloj […]
[2].
delekti, impresi, interesi1, ravi
1.
Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 65a, volumo 2a, p.
409a
2. Boris Kolker: Fascina gazeto, Monato, 2000/03, p. 31
2. Boris Kolker: Fascina gazeto, Monato, 2000/03, p. 31
- angle:
- fascinate, intrigue
- beloruse:
- зачароўваць, захапляць, прывабліваць
- ĉeĥe:
- fascinovat, okouzlit, oslnit
- ĉine:
- 迷醉 [mízuì], 令人着迷 [lìngrénzháomí]
- france:
- fasciner
- germane:
- bezaubern, faszinieren, in Bann halten
- hispane:
- fascinar
- hungare:
- elbűvöl
- japane:
- すくませる, 魅惑する [みわくする], 悩殺する [のうさつする], とりこにする
- katalune:
- fascinar
- nederlande:
- fascineren
- portugale:
- fascinar
- ruse:
- зачаровывать, очаровывать, очаровать, захватить внимание
- slovake:
- fascinovať, upútať
- ukraine:
- зачаровувати, очаровувати, обворожувати, приводити в захват, полонити
fascina
- (figure)
Interesega, tute kaptanta la atenton:
tiu vilaĝo prezentas fascinan spektaklon pro sia flagranta natura kolorpaletro
[3];
lia unua longfilmo […] estas fascina kaj ege sukcesa
[4];
estas fascina demando, kiel tia revolucio okazis
[5];
en siaj paroladoj Demosteno kunligis kaj evoluigis ĝis la plej alta grado la
respektan dignon de Antifono, la superban elegantecon de Lizio, la fascinan
forman balancon de Izokrato
Ret
;
scienco konsideras la vulkanojn fascinaj esplorobjektoj, ne nur ĉar ili estas
timigaj kaj mortokaŭzantaj erupciantoj de lafo, sed ankaŭ ĉar ili funkcias
kiel natursondiloj en la terinterno
[6].
atentokapta, interesa, kurioza, spirkapta, streĉa2, sublima
3.
Robert Roze: Flagrantaj koloroj, Monato, 2000/06, p. 17
4. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, 2000/03, p. 17
5. Monato, Werner Fuß: Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?, 2003
6. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
4. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, 2000/03, p. 17
5. Monato, Werner Fuß: Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?, 2003
6. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
- angle:
- fascinating, intriguing
- beloruse:
- захапляльны, чароўны
- ĉeĥe:
- neodolatelný
- ĉine:
- 着迷 [zháomí], 迷人 [mírén], 最迷人 [zuìmírén], 使人神魂顛倒 [shǐrénshénhúndiāndǎo], 有魅力 [yǒumèilì], 吸引人 [xīyǐnrén], 趣味 [qùwèi]
- france:
- fascinant
- germane:
- bezaubernd, faszinierend
- hispane:
- fascinante
- hungare:
- elbűvölő
- japane:
- 魅惑的な [みわくてきな], 魅了する [みりょうする]
- katalune:
- fascinant
- nederlande:
- fascinerend
- ruse:
- чарующий, захватывающий
- slovake:
- neodolateľný
fascino
-
Kaptado de ies tuta atento:
la patro influis lin per sia obstino kaj metodeco labori, la patrino heredigis
al li sian mildan temperamenton kaj kompaton por la suferantoj, tiuj du
esencaj trajtoj […] klarigas […] la kaŭzon de la
fascino, kiun li elradiis
EeP
;
kun plezuro kaj fascino mi spertis, kun kia varmo vi salutis min: tuj
evidentiĝis, ke temas […] pri afableco venanta profunde el via koro
FSI
.
admiro, hipnoto, sugestio
- angle:
- fascination
- beloruse:
- захапленьне, зачараваньне
- ĉeĥe:
- okouzlení (jev)
- ĉine:
- 迷人之处 [mírénzhīchù], 魔力 [mólì], 誘惑力 [yòuhuòlì], 魅力 [mèilì]
- france:
- fascination
- germane:
- Bezauberung, Faszination
- hispane:
- fascinación
- hungare:
- bűvölet
- japane:
- 魅惑 [みわく], 魅了 [みりょう]
- katalune:
- fascinació
- nederlande:
- betovering, aantrekkingskracht (betovering)
- ruse:
- очарование
- slovake:
- okúzlenie
- ukraine:
- зачарування, чарівність