1koncert/o

koncerto

1.
MUZ Muzika kunveno, dum kiu oni ludas plurajn kantaĵojn aŭ instrumentajn komponaĵojn: ludi, doni koncerton; kvaropa koncerto [1]; la granda salono estis plena de homoj, […] granda koncerto devis esti donata Fab3 ; ni iam vizitas la teatron aŭ koncerton [2]; vendreda koncerto de la Filharmonio [3]; Romeskaŭ studadis kompozicion, kion li devus solludi dum granda koncerto, en kiu partoprenus aliaj famaj artistoj [4]; akridoj ludis sur buŝharmoniko kaj strigo frapadis sin sur la ventron, […] tio estis amuza koncerto [5]; (figure) eĉ la senprudentaj birdoj […] muzikas sian ĉielan koncerton [6].
Rim.: Ne konfuzu kun konĉerto.
2.
(figure) Akordo de opinioj aŭ ideoj: estis alveninta la momento plenumi la projekton koncerte elpensitan inter ŝi kaj ŝia amikino [7]; kion la katolika flanko respondos al ĉi lasta akuzo, en kiu historio, psikologio, antropologio ktp postuliĝas en koncerto kun cent aliaj sciencoj [8]? oni aŭdas nur koncerton de laŭdoj pri li; la Eŭropa koncerto havas kiel bazon la akordiĝon de Germanujo kaj Francujo; aŭdigi sian voĉon en la Eŭropa koncerto. VD:akordo 2, harmonio 2, interkonsento
angle:
concert 2. accord, agreement, harmony
beloruse:
канцэрт
bulgare:
1. концерт 2. съгласие
ĉeĥe:
koncert
ĉine:
演出 [yǎnchū], 音乐会 [yīnyuèhuì], 演唱会 [yǎnchànghuì], 协奏曲 [xiézòuqǔ]
france:
concert (spectacle de musique), récital, chœur (fig.)
germane:
1. Konzert 2. Zusammenspiel, Einverständnis, Einklang, Konzert
hispane:
1. concierto
hungare:
hangverseny, koncert
japane:
コンサート [こんさーと], 演奏会 [えんそうかい], 音楽会 [おんがくかい], 協調 [きょうちょう], 協力 [きょうりょく]
katalune:
concert
nederlande:
1. concert 2. samenspel, harmonie
pole:
koncert 1. koncert
portugale:
1. concerto (audição)
rumane:
concert 1. concert
ruse:
концерт
slovake:
koncert
volapuke:
1. konzed

koncerti

(ntr)
MUZ
Muziki prezentante koncerton: ĉepiane Liszt […] fariĝis vaste konata stelulo, kiu koncertis en la tuta Eŭropo [9]; dum 10 horoj koncertis muzikistoj en Litovio por tiel […] adiaŭi la jaron [10]; la bando fariĝis pli konata sur la muzika scenejo de sia propra lando, kie ĝi plurfoje koncertis [11]; por la festivalo venis el Francio kaj koncertis JoMo [12].
9. Monato, Franz-Georg Rössler: Geniulo mondcivitana, 2012
10. Monato, LAST: http://steloj.de/esperanto/monato2/006840.html
11. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ree bela sono, 2005
12. La Ondo de Esperanto, 2000, No 4 (66)
angle:
give a concert, play a concert
beloruse:
даваць канцэрт
bulgare:
изнесе концерт
ĉeĥe:
koncertovat
ĉine:
演出 [yǎnchū]
france:
donner un concert, concerter (donner un concert)
germane:
konzertieren, ein Konzert geben, in einem Konzert mitspielen
hungare:
hangversenyez, koncertezik
japane:
コンサートを開く [こんさーとをあく]
katalune:
fer un concert
nederlande:
een concert geven, concerteren
pole:
koncertować
rumane:
concerta
ruse:
дать концерт
slovake:
koncertovať

koncertaĵo

Komponaĵo aranĝita por prezento en koncerto: li dediĉis sin al muziko kaj komponis kelkajn koncertaĵojn [13]; alportu vian violonon post la temanĝo, ni ludos malgrandan koncertaĵon [14];
angle:
concert piece
france:
pièce de concert
germane:
Konzertstück
japane:
演奏曲目 [えんそうきょくもく]

koncertejo

ARKIMUZ
Loko por koncertoj, ordinare konstruaĵo kun akustike taŭga salono aŭ amfiteatro: mi solludos antaŭ la publiko en la granda koncertejo [15]; li studadis la muzikon kaj iafoje, post laciga laboro, vizitis grandan koncertejon de la tiea filharmonio [16]; la granda halo funkcias kiel koncertejo [17]; [lia] solena koncerto plenigis la prestiĝan zagreban koncertejon Glazbeni zavod [18]. VD:koncertkafejo
15. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
16. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
17. Monato, Walter Klag: De praavo al arto, 2013
18. La Ondo de Esperanto, 2003, № 7 (105)
angle:
concert hall
beloruse:
канцэртная заля
bulgare:
концертна зала
ĉeĥe:
koncertní místnost, koncertní sál
ĉine:
音乐厅 [yīnyuètīng]
france:
salle de concert
hungare:
hangversenyterem
japane:
コンサート会場 [こんさーとかいじょう], 演奏会場 [えんそうかいじょう]
katalune:
sala de concerts
nederlande:
concertgebouw, concertzaal
pole:
sala koncertowa
rumane:
sala de concert
ruse:
концертный зал
slovake:
koncertná sála

administraj notoj