*pri UV

I.

*pri

Prepozicio signifanta „koncerne al“, „rilate al“, „teme de“ kaj uzata:
1.
Post verbo, por montri la objekton, okaze de kiu fariĝas la ago: sed pri ŝia fratino, mi povas diri, ke […] [1]; li pensis nur pri la mirinde bela reĝidino [2]; rememorigi pri miaj pekoj [3]; paroli pri multaj aferoj [4]; ĵuri pri ili FK ; kredi pri prospero [5]; kredi pri kaprica hazardo [6]; dubi pri la bona volo kaj intenco [7]; dubi pri tia ebleco EE ; aspiri pri edziĝo kun ŝi [8]; funebri pri Sara kaj plori pri ŝi [9]; ni devos plu esplori pri la murdo [10]; zorgi pri la pano [11]; trompi iun pri io [12]; kunlabori pri IJK [13]; [li] rakontis al li pri la apero de la pastro [14]; vi aŭdis jam pri la metamorfozo de l' reĝido Hamlet ; memori pri mezuro en laboro kaj plezuro PrV . VD:je, pro
2.
Post adjektivo, por montri la kaŭzon aŭ okazon de la sento aŭ animstato: mi estas kontenta pri ĉaro da […] [15]; [li] esprimis sin tre kontenta pri sia laboro [16]; mi estas malkontenta pri tia indiferenteco [17]; mi estas certa pri tio, kion mi diras [18]; la malnova jaro nun forpasis, mi ankaŭ estis tre ĝoja pri tio [19]; konscia pri la problemo [20]; konscia pri la danĝero [21]; pri havo najbara oni estas malavara PrV . VD:pro, de
3.
Post substantivo, por montri la temon koncernatan de la ideo: profesoro pri matematika logiko [22]; la problemo pri la rilatoj inter ŝtato kaj eklezio [23]; raporto pri la lando [24]; la demando pri lingvo internacia EE ; la deklaracio pri homaj rajtoj eldonita en 1948 [25]; komisiono pri mediprotektado [26]; atesto pri la naskiĝo [27]; popola rajto pri memdecido [28]; traktato pri amikeco inter du ŝtatoj [29]; neplenumita sopiro pri amo [30]; la internacia traktato pri protekto de intelektaj propraĵoj [31]; la ideo pri internacia kultura interŝanĝo ekestis en 1997 en la urbo Brno [32]; la ideo pri nacieco facile povas tiel etendiĝi, ke ĝi fariĝos afektaĵo [33]; la legendo pri la belulino Zobeido FK ; mi havis la senton pri io falanta; pri la lupo rakonto kaj la lupo renkonte PrV ; la modo pri tio pasis jam de longe. VD:al, de
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 17:18
4. La Nova Testamento, Luko 11:53
5. Stefan Maul: Ekscita jaro, Monato, 2003/12, p. 5
6. Stefan Maul: Koincido, Monato, 2004/11, p. 4
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:2
10. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 9
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. kroniko 23:29
12. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka
13. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro X
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
16. Garbhan MacAoidh: Pinte!, Monato, 2003/12, p. 16
17. last: Fajra afero, Monato, 2006/10, p. 13
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
20. HORI Jasuo/pg: Rubo-ruzo, Monato, 2000/11, p. 14
21. Bardhyl Selimi: Tragedio en Gerdec, Monato, 2008/06, p. 10
22. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
23. Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco, Monato, 2006/06, p. 19
24. Stefan Maul: Bojkoto?, Monato, 2008/05, p. 5
25. Stefan Maul: Kulturo de milito, Monato, 2000/06, p. 5
26. Marko Naoki Lins: Plurlingvismo valoras siajn kostojn, Monato, 2004/11, p. 23
27. Alexander Gofen: Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo, Monato, 2009/06, p. 10
28. Bardhyl Selimi: Historia vizito, Monato, 2007/08, p. 9
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
30. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, IV
31. Paweł Fischer-Kotowski: Reage al ACTA, Monato, 2012/04, p. 7
32. Evgeni Georgiev: Onto-ponto, Monato, 2000/05, p. 11
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
afrikanse:
oor
albane:
për
amhare:
ስለ
arabe:
حول
armene:
մոտ
azerbajĝane:
haqqında
beloruse:
аб, аба, пра, наконт
bengale:
সম্পর্কে
birme:
အကွောငျး
bosne:
oko
ĉeĥe:
o
ĉine:
关于 [guānyú], 關於 [guānyú], 对于 [duìyú], 對於 [duìyú]
dane:
om
estone:
umbes
eŭske:
buruz
filipine:
tungkol sa
france:
au sujet de, à propos de, sur(au sujet de)
galege:
sobre
germane:
1. über, an
guĝarate:
વિશે
haitie:
sou
haŭse:
game da
hinde:
के बारे में
hispane:
sobre (respecto de), relativo a
hungare:
-ról (képes helyhatározó), -ről (képes helyhatározó), -tilletően
igbe:
banyere
indonezie:
tentang (prep.)
irlande:
faoi
islande:
um
japane:
[やく]
jave:
babagan
jide:
וועגן
jorube:
nipa
kanare:
ಬಗ್ಗೆ
kartvele:
შესახებ
kazaĥe:
туралы
kimre:
tua
kirgize:
жөнүндө
kmere:
អំពី
koree:
에 대한
korsike:
circa
kose:
malunga
kroate:
oko
kurde:
ji dor
latine:
de
latve:
par
laŭe:
ກ່ຽວກັບ
litove:
apie
makedone:
за
malagase:
ny
malaje:
mengenai
malajalame:
കുറിച്ച്
malte:
dwar
maorie:
e pā ana ki
marate:
बद्दल
monge:
txog
mongole:
тухай
nederlande:
over, aangaande, betreffende
nepale:
बारेमा
njanĝe:
za
okcidentfrise:
oer
panĝabe:
ਬਾਰੇ
paŝtue:
په اړه
pole:
o
portugale:
sobre (a respeito de), a respeito de, acerca de, quanto a, de (a respeito de), em (a respeito de), com (a respeito de)
ruande:
hafi
ruse:
о, об, про, насчёт
samoe:
e uiga i
sinde:
جي باري ۾
sinhale:
ගැන
skotgaele:
mu dheidhinn
slovene:
o
somale:
ku saabsan
ŝone:
pamusoro
sote:
ka
sunde:
kira-kira
svahile:
kuhusu
taĝike:
дар бораи
taje:
เกี่ยวกับ
tamile:
பற்றி
tatare:
турында
telugue:
గురించి
ukraine:
про це
urdue:
کے بارے میں
uzbeke:
atrofida
vjetname:
về
volapuke:
zulue:
mayelana
II.
Radiko kun la senco „pri“:

pria

Tiutema, koncernanta tion aŭ tiun: la registaro ne volas publikigi ĉiujn priajn informojn [34]; oni kolektis centojn da tiuj insektoj kaj ja trovis la viruson en kelkaj el ili, laŭ pria noto publikigita de la „Fondaĵo de Oswaldo Cruz[35]; por ĉiu lingvo la „dioj“ kreis historion kaj literaturon: Brita Biblioteko kreis prian kaj nepre vizitendan ekspozicion [36]. VD:koncerna, pritema
34. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Mortpuno – Falas la nombro de la ekzekutoj
35. Juan Carlos Montero Medina: Kuloj kaj malsanuloj, Monato, 2016/10, p. 17
36. Monato, Jakvo Schram: Ekspozicio, kiu prenis je la gorĝo, 2012
beloruse:
датычны, зьвязаны (напр. з тэмай), адпаведны
pole:
w temacie, w związku z
ruse:
по данной теме, в этой связи

prii PAG

(tr)
Esti pria; koncerni: la afero ne prias min [37].
beloruse:
датычыць, датычыцца
pole:
dotyczyć, odnosić się
ruse:
касаться, относиться
III.
Prefikso signifanta:
1.
Ke temas pri la temo indikita de la radiko (precipe ĉe adjektivoj): prilingva artikolo [38]; primora komedio; primoraj maksimoj [39].
2.
Ke iun el la nerektaj komplementoj de verbo oni faras ties objekto (tiun el la komplementoj, kiu indikas koncernaton, do tiun aŭ tion, kion la ago celas aŭ koncernas):
a)
Regule, kiam oni faras el komplemento, enkondukata per la propozicio „pri“, rektan objekton: veti pri io → priveti ion; plori pri iu → priplori iun; kanti kanton pri iu → prikanti heroon [40]; dubi pri io → pridubi ion; prizorgi, prirespondi ion (zorgi, respondi je la bezonoj pri io); tiu kampo […] estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo priĵurita (forĵurita, ĵure oferdonita) [41].
b)
Pli ĝenerale, kiam temas pri alia nerekta komplemento trafata de la ago; netransitiva verbo iĝas transitiva, ĉe verbo transitiva okazas komuto de la komplementoj: pripagi; priservi; priŝteli; priservi iun (kp ŝteli monujon); prifajfi aktoron.
3.
Ke la intenso kaj precipe la amplekso de la ago estas grandaj kaj ĉiuflankaj, ke ili koncernas la tuton de la koncerna objekto:
a)
(malofte) Sen ŝanĝo de la objekto: David prikalkulis la popolon [42]; prijuĝi ion (kritiki); pritrakti ion (raporti pri); pritranĉi (tondi) vinberbranĉon [43]; ŝi ne prikalkulis sian agon (ne konsideris la konsekvencojn aŭ eblojn) Marta ; la pastro pririgardu (esplorekzamenu) la infektaĵon kaj deklaru, ke ĝi estas malpura [44]; li ilin bone prifrapu (mallaŭdu) per la plumo [45].
b)
Kun la ŝanĝo de la objekto, kiel ĉe pri-2: priparoli demandon (paroli pri la demando kaj tuŝi ties diversajn aspektojn); prisilenti temon (nenion ajn diri pri ĝi); priskribi pejzaĝon (iom detale, pli ol mencii; kp skribi leteron); pripensi; primediti Ifigenio ; prifriponi la popolon [46]; prilabori teron; prifalĉi kampon PV (kp falĉi grenon); priplanti [47] ĝardenon (kp planti rozujon); priĵeti iun per ŝtonoj [48] (kp ĵeti ŝtonojn); prikonstrui monton [49] (kp konstrui domon); prirabi la vojaĝantojn [50] (kp rabi brutojn); priserĉi homon [51] (kp serĉi ies monon); prisemi kampon [52] (kp semi hordeon); mi ordonos al la lokustoj primanĝi la teron [53] (kp manĝi rikoltojn); li pritondis sian kapon (kp tondi harojn); Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton ⫽ Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon [54]; fajra kolono prilumis al ili la vojon [55];
Rim.: Oni vidas per tiuj lastaj ekzemploj, ke la senco de pri kelkfoje similas, sed tamen ne egalvaloras tiun de ig. Prilumi povas nur io, kio estas mem lumanta; ekz-e „la lampo prilumis la ĉambron“, sed „mi lumigas la ĉambron per lampo“ ĉar mi ne lumas pri io, sed igas ion lumi pri io.
germane:
 be- ~falĉi: abmähen. ~ĵeti: bewerfen. beleuchten, bescheinen.
hungare:
~falĉi: lekaszál. ~ĵeti: megdob. ~tondi: megnyír.
pole:
 o-, ob- ~falĉi: skosić, wykosić. ~ĵeti: obrzucić, zasypać.
ruse:
 о-, об- ~mora komedio: комедия нравов. ~ĵeti: закидать.

administraj notoj