3reakci/o JED
reakcio
- 1.
- (komune) Kontraŭefiko, kontraŭago, reago: ne plaĉis al li la konduto de Fenicianoj […], reakcio komencis vekiĝi en lia animo [1]; tiu profunde hontiga penso vekis en ŝi reakcion de la spirito, novan streĉiĝon Marta .
- 2.
Politika agado celanta revivigi la pasintan staton de la aferoj, resp.
nekonvene aplikanta malnovan agmodelon al ŝanĝiginta situacio:
la penso de Syôin atingis respublikanismon tuj antaŭ lia ekzekuto 29-jaraĝa fare
de la ŝoguneja reakcio
[2].
regreso- 3.
Ĥemia procezo,
ĉe kiu el ĥemiaj kombinaĵoj
aŭ elementoj
(la reakciantoj) estiĝas aliaj ĥemiaj kombinaĵoj per ŝanĝiĝo de la
interligoj inter la atomoj de la reakciantoj:
la akvo estas en kontakto kun silikatoj: temas pri kondiĉo, en kiu povas okazi
kemiaj reakcioj interesaj kaj teorie kunligeblaj kun la apero de iaj
vivoformoj
[3];
evidentigo de sars-koronviruso aŭ ĝia ribonukleata acido (RNA) helpe de
polimeraza ĉena reakcio
[4].
oksidigi,
redukti,
redoksa,
endoterma,
ekzoterma- 4.
(nuklea) Fizika procezo, ĉe kiu koliziantaj partikloj
produktas novajn partiklojn:
la reaktoro fariĝis nestabila […] kiam la situacio forglitis el la
manoj de la laboristoj, ili estis devigitaj klopodi haltigi la reakcion per
alternativaj rimedoj
[5].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
2. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
3. Monato, Roberto Pigro: Oceano, kaj eble vivo, sur saturna satelito, 2014
4. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?, 2005
5. Monato, Roberto Pigro: La akcidento de Ĉernobilo 30 jarojn poste, 2015
2. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
3. Monato, Roberto Pigro: Oceano, kaj eble vivo, sur saturna satelito, 2014
4. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?, 2005
5. Monato, Roberto Pigro: La akcidento de Ĉernobilo 30 jarojn poste, 2015
- angle:
- reaction
- beloruse:
- рэакцыя
- ĉeĥe:
- reakce, zpátečnictví
- ĉine:
- 1. 感应 [gǎnyìng], 感應 [gǎnyìng] 2. 反动派 [fǎndòngpài], 反動派 [fǎndòngpài] 3. 反应 [fǎnyìng], 反應 [fǎnyìng], 化学反应 [huàxuéfǎnyìng], 化學反應 [huàxuéfǎnyìng] 4. 核反应 [héfǎnyìng], 核反應 [héfǎnyìng]
- france:
- réaction
- germane:
- 1. Gegenreaktion, Gegenmaßnahme, Gegenimpuls 2. Reaktion, reaktionäre Politik 3. Reaktion, Stoffumsetzung, chemische Reaktion 4. Reaktion, Kernreaktion
- hispane:
- reacción
- hungare:
- 2. reakció 3. reakció, vegyi folyamat
- japane:
- 反動 [はんどう], 反応 [はんのう], 反作用 [はんさよう]
- katalune:
- reacció
- nederlande:
- reactie
- pole:
- reakcja
- portugale:
- reação
- ruse:
- реакция
- slovake:
- reakcia, spiatočníctvo
- ukraine:
- реакція
reakcia
- 1.
- Aganta por reakcio2, malprogresema: mi lernis en la lernejo, ke dum la kapitalismo intelektuloj kaj etburĝoj […] estis reakciaj, malutilaj al la popolo [6]; multaj nuntempaj programoj de la Bush-administrado estas terure reakciaj, kaj korporaciaj skandaloj infektas ĉiun nivelon de la registaro [7]; tio, kion faris la marksistoj en 1949, ne ekvivalentas al tio, kion faris Napoleono en 1806 kiel parton de sia reakcia kompromiso kun la malnova reĝimo [8]; reakciemaj eklezioj [9]; iam la fidemona maliculo kaj reakciulo Platono krime inventis la „objektivan ideismon“ [10].
- 2.
-
Rilata al reakcio3
aŭ reakcio.
reakcia aviadilo
6.
B. Vaha: Adolesko, 1987
7. Monato, Elson B. Snow: Dio, benu Usonon! (2), 2003
8. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
9. Monato, D. E. Rogers: Ĉefministro kivia, 2009
10. Monato, D-ro Winfried Schumacher: Filozofio metio ideologio, 2012
7. Monato, Elson B. Snow: Dio, benu Usonon! (2), 2003
8. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
9. Monato, D. E. Rogers: Ĉefministro kivia, 2009
10. Monato, D-ro Winfried Schumacher: Filozofio metio ideologio, 2012
- beloruse:
- рэакцыйны, рэактыўны
- ĉeĥe:
- reaktivní, reakční, zpátečnický
- ĉine:
- 1. 反动 [fǎndòng], 反動 [fǎndòng]
- france:
- 1. réactionnaire 2. réactionnaire
- germane:
- 1. reaktionär 2. reaktiv
- hispane:
- 1. reaccionario 2. de reacción
- japane:
- 反動的な [はんどうてきな], 反動の [はんどうの], 反応の [はんのうの]
- katalune:
- 1. reaccionari 2. de reacció
- pole:
- reakcyjny, wsteczny, zachowawczy
- slovake:
- reakčný, spiatočnícky
- ukraine:
- реакційний, реактивний
reakciilo
- PIV1
Ĉia substanco kapabla eniri en reakcion:
li rememoris pri ni, disdonis provtubojn, reakciilojn, kaj
komencis klarigi, ke nun el tiuj substancoj ĉiu faros iun
farbon
[11].
11.
G. Altov, trad. J. Finkel:
Angulo de atako, 1998
- angle:
- reagent
- beloruse:
- рэактыў, рэагент
- ĉine:
- 試劑 [shìjì], 试剂 [shìjì]
- france:
- réactif (subst., chim.)
- germane:
- Reagens
- hispane:
- reactivo
- hungare:
- kémszer, reagens
- japane:
- 反応体 [はんのうたい], 試薬 [しやく]
- katalune:
- reactiu
- pole:
- odczynnik, reagent
- ukraine:
- реактив
reakciismo
Idearo, sinteno de tiu, kiu deziras revenon
al pasinta stato de aferoj:
la nova reakciisma registaro publikigis
kaptordonon kontraŭ revoluciulo
[12].
konservativismo,
progresismo
12.
Vikipedio,
Gottfried Semper, 2013-04-05
- beloruse:
- рэакцыя (паліт.)
- france:
- réaction (pol.)
- hispane:
- reacción (pol.)
- katalune:
- reacció (pol.)
- pole:
- reakcjonizm
reakciulo
- Homo kun reakciaj opinioj, favoranta reakcian politikon: [li] rompis ankaŭ la antaŭjugon de reakciuloj pri la rolo de virino kiel ŝtatestro [13]; kritikantoj de tiu ĉi beatigo […] supozas ke temas pri rebato de reakciuloj en Vatikano [14]; iam la fidemona maliculo kaj reakciulo Platono krime inventis la „objektivan ideismon“ [15].
13.
Monato, Jozefo Lejĉ: Lulita de la antaŭulo, 2011
14. MonatoG. Berveling
15. Monato, D-ro Winfried Schumacher: Filozofio metio ideologio, 2012
14. MonatoG. Berveling
15. Monato, D-ro Winfried Schumacher: Filozofio metio ideologio, 2012
- beloruse:
- рэакцыянэр
- france:
- réactionnaire
- hispane:
- reaccionario
- katalune:
- reaccionari
ĉenreakcio
Sinsekvo de reakcioj, en kiu ĉiu reakcio produktas
elementojn uzatajn de sekvaj:
ili perdis la regon pri la ĉenreakcio en la reaktora kerno
[16];
se trafus denove tertremo aŭ cunamo, komenciĝus eble nova ĉenreakcio emisianta
nemezureblan radioaktivecon
[17].
16.
Vikipedio,
Nuklea akcidento de Ĉernobilo, 2013-06-05
17. Monato, Isikawa Takasi: Fandiĝis konsciencoj, fandiĝis reaktorkernoj, 2012
17. Monato, Isikawa Takasi: Fandiĝis konsciencoj, fandiĝis reaktorkernoj, 2012
- angle:
- chain reaction
- beloruse:
- ланцуговая рэакцыя
- ĉine:
- 连锁反应 [liánsuǒfǎnyìng], 連鎖反應 [liánsuǒfǎnyìng], 鏈式反應 [liànshìfǎnyìng], 链式反应 [liànshìfǎnyìng], 核连锁反应 [héliánsuǒfǎnyìng], 核連鎖反應 [héliánsuǒfǎnyìng]
- france:
- réaction en chaine
- germane:
- Kettenreaktion
- hispane:
- reacción en cadena
- japane:
- 連鎖反応 [れんさはんのう]
- katalune:
- reacció en cadena
- pole:
- reakcja łańcuchowa
- ukraine:
- ланцюгова реакція
administraj notoj
pri
~ilo :
Atentu, ke la PIV1-a senco estas pli malvasta:
"substanco, uzata... por ekscii, ĉu difinita
korpo troviĝas en miksaĵo, kombinaĵo, aŭ
ne". Ĝi akceptas sinonimon: reagilo.
PIV2 preferas la formojn "reaganto", "reakcianto".
[MB]