akumul/i PV

akumuli

(tr)
1.
Kolekti, amasigi provizon da io: akumuli kapitalon, pruvojn; akumuli energion; la tuta mondo akumulis kolosan neelĉerpeblan sperton pri sano [1]; Moskvo estis redonanta la ardon akumulitan en la asfalto dum la tago, kaj estis evidenta, ke la nokto ne alportos faciliĝon [2].
2.
MAH Uzi parton de la plusvaloro ne por persona konsumado, sed por pligrandigo de la produktiga kapitalo.
1. A. Gonĉarov: Via sano en viaj manojMonato
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 5a
angle:
1. hoard
beloruse:
назапашваць, зьбіраць, акумуляваць
ĉeĥe:
akumulovat hromadit, kupit
ĉine:
1. 储物 [chǔwù], 儲物 [chǔwù] 2. 勤俭节约 [qínjiǎnjiéyuē], 勤儉節約 [qínjiǎnjiéyuē], 储蓄 [chǔxù], 儲蓄 [chǔxù], 存 [cún], 攒 [zǎn], 攢 [zǎn], 省 [shěng]
france:
accumuler, amasser
germane:
1. anhäufen, sammeln, horten, raffen, zusammenraffen 2. sparen, ansparen
hebree:
לִצְבּוֹר
hispane:
acumular
hungare:
felhalmoz, akkumulál
japane:
蓄積する [ちくせきする]
katalune:
acumular
nederlande:
accumuleren
portugale:
acumular
ruse:
копить, накоплять, аккумулировать
slovake:
1. hromadiť 2. akumulovať
ukraine:
нагромаджувати, збирати, накопичувати, акумулювати

akumuliĝa

MAT
[3] (p.p. punkto x en topologia spaco, rilate al subaro A) Tia, ke ĉiu ĉirkaŭaĵo de x enhavas punkton de A, alian ol x. ANT:izolita.VD:adhera.
Rim.: Ĉi-sence troveblas „akumulpunkto“ en [4], sed adjektiva formo estas utila kaj ĝi pli nature devenas de „akumuliĝo“ ol de „akumulo“. La formo „akumuliĝa“ aperas en la citita fonto, ŝajne kun la senco, kiun ni prezentas, sed aliloke, en [5], ĝi havas sencon, por kiu ni preferis la terminon „adhera“.
angle:
accumulation (point), cluster (point)
france:
(point) d'accumulation
germane:
Häufungs-(punkt)
hebree:
הצטברות
hungare:
torlódási (pont)
katalune:
d'acumulació (punt)
pole:
(punkt) skupienia
ruse:
предельная (точка), (точка) сгущения, (точка) накопления
slovake:
hromadný (bod)

akumuliĝi

Amasiĝi laŭtempe en ĉiam pli granda kvanto: dum miaj 28 jaroj jam akumuliĝis en mi tiel multege da ombroj [6].
6. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
beloruse:
назапашвацца, зьбірацца, акумулявацца
france:
s'accumuler
hebree:
לצבור
japane:
たまる, 集まる [あつまる], 蓄積する [ちくせきする]

akumulejo

KOMP Aritmetika reĝistro en kiu la aritmetikilo ricevas unu el la argumentoj de plenumota operacio kaj en kiun ĝi liveras la rezulton. Ofte tiu rezulto estas argumento de la tujsekva operacio, kiu do havas unu el siaj argumentoj jam preta en la reĝistro; tiamaniere la definitiva rezulto iom post iom „akumuliĝas“ en tiu reĝistro, evitigante registradon kaj relegadon de interaj rezultoj.
angle:
accumulator
ĉeĥe:
registr, střádač
hebree:
הצטברות
hungare:
akkumulátor
katalune:
acumulador (de calculador)
ruse:
сумматор, аккумулятор (регистр АУ)
slovake:
register

akumulilo

beloruse:
акумалятар
ĉeĥe:
akumulátor
hebree:
מַצבֵּר
hungare:
akkumulátor
japane:
蓄電池 [ちくでんち]
katalune:
acumulador (d'energia)
ruse:
аккумулятор
slovake:
akumulátor

administraj notoj

~iĝa: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.