*gramatik/o PV

*gramatiko

1.
GRALINSCI Sufiĉe kompleta aro da reguloj de lingvo1 homa aŭ de lingvo4 formala: lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaŭ el vortaro [1]; mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon[2]; la tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo[3]. PRT:kazo, prepozicio, modalo, litero, predikativo, apozicio, nominacio, artikolo, verbo, substantivo, adjektivo, konjunkcio, adverbo, tabelvorto, pronomo, participo, numeralo, ortografio, akcento, vortfarado, afikso, pseŭdosufikso, interpunkcio, interjekcio
2.
Prigramatika verko aŭ lernilo, prezentanta tiajn lingvajn regulojn: la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: la 16-regula gramatiko, la Universala Vortaro, la Ekzercaro [4]; aĉeti latinan gramatikon.
URL:La Fundamento de Esperanto
URL:Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
1. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, Ĉap. 7a
2. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
3. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
angle:
1. grammar 2. grammar book
beloruse:
граматыка
ĉeĥe:
gramatika, mluvnice
ĉine:
文法 [wénfǎ], 語法 [yǔfǎ]
france:
grammaire
germane:
Grammatik, Sprachlehre
hispane:
1. gramática
hungare:
1. nyelvtan 2. nyelvtankönyv
japane:
文法 [ぶんぽう], 文法学 [ぶんぽうがく], 文法書 [ぶんぽうしょ]
latine:
grammatica, ae
nederlande:
1. grammatica 2. grammatica, grammaticaboek
pole:
gramatyka 1. gramatyka
portugale:
1. gramática (ciência) 2. gramática (livro)
ruse:
грамматика
slovake:
gramatika
svede:
grammatik
tibete:
བརྡ་སྤྲོད་
turke:
dilbilgisi
ukraine:
історична, порівняльна/зіставна граматика
volapuke:
1. glamat 2. glamatabuk

*gramatika

Rilata al lingvaj reguloj, al la aranĝo de vortoj en parolo: oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo [5]; grandegaj gramatikaj tabeloj kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro [6]; fari en [...]  gramatikan aŭ ortografian eraron [7]; en Volapuk [...] vokaloj en la komenco aŭ fino de vorto ne povas esti uzataj ĉar ili estas signoj gramatikaj [8].
angle:
grammar (adj)
beloruse:
граматычны
ĉine:
文法 [wénfǎ]
france:
grammatical
germane:
grammatisch, grammatikalisch
japane:
文法上の [ぶんぽうじょうの]
pole:
gramatyczny
portugale:
gramatical, gramático (adj.)
ruse:
грамматический
ukraine:
граматичний

gramatikilo

LIN Vorto precipe helpanta en la rilatigo de aliaj vortoj, en la konstruo de frazoj, ekzemple prepozicio, konjunkcio: fantaziaj gramatikiloj, kiel „aŭtem“, „dos“ aŭ „ud“ [9].
9. R. Levreaud, G. Waringhien: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Suplemento, antaŭparolo, p. 4a
angle:
function word, functor (grammar)
beloruse:
службовае слова
ĉine:
功能詞 [gōngnéngcí]
france:
mot grammatical
germane:
Funktionswort, Synsemantikum, Synsemantikon, Synkategorem
pole:
narzędzie gramatyczne
ruse:
служебное слово

gramatikisto

Spertulo en gramatika scienco: la klasika formo de Sanskrito estis normigita de la fama gramatikisto Pāṇini kelkcent jarojn antaŭ nia erao [10].
10. J. Lindstedt: Ĉu venis fino al ĉia Latino?, Lingva Tereno, 2021-03-24
angle:
grammarian
beloruse:
граматык
ĉeĥe:
gramatikář
ĉine:
文法家 [wénfǎjiā], 語法教師 [yǔfǎjiàoshī], 文法学者 [wénfǎxuézhě]
france:
grammairien
germane:
Grammatiker
hungare:
grammatikus, nyelvtaníró
japane:
文法学者 [ぶんぽうがくしゃ]
nederlande:
grammaticus
pole:
gramatyk
portugale:
gramático, gramaticista
ruse:
грамматик
slovake:
gramatikár
ukraine:
граматист

dependogramatiko

LIN Gramatika modelo kiu prezentas la strukturojn de frazoj per dependorilatoj inter vortoj: Lucien Tesnière […] estas precipe konata kiel iu el la iniciatintoj de dependogramatikoj [11].
angle:
dependency grammar
beloruse:
граматыка залежнасцей
france:
grammaire de dépendance
germane:
Dependenzgrammatik
pole:
gramatyka zależna

genera gramatiko

LIN Gramatika modelo kies reguloj, provizitaj per vortaro, povas generi ĉiujn validajn frazojn de difinita lingvo aŭ sublingvo: en 2003 la nuntempe plej fama lingvisto Noam Chomsky respondis al demando ĉu Esperanto havas generan gramatikon, dirante interalie ke „Esperanto ne estas lingvo“ [12].
12. J. S. Larsen: Komento al unu prelego, 2008-06-01
angle:
generative grammar, generativism
france:
gramaire générative
germane:
generative Grammatik
pole:
gramatyka generatywna

ĝenerala gramatiko

LIN Scienco pri la reguloj komunaj al ĉiuj lingvoj.
angle:
general grammar
beloruse:
граматыка агульная
france:
grammaire générale
germane:
allgemeine Grammatik
japane:
普遍文法 [ふへんぶんぽう]
pole:
gramatyka tradycyjna, gramatyka uniwersalna
portugale:
gramática geral
ruse:
общая грамматика

kompara gramatiko

LIN Scienco pri la samecoj kaj malsamecoj de pluraj lingvoj, devenintaj el unu sama, kiujn oni komparas kaj klarigas unu per alia.
angle:
comparitive grammar
beloruse:
граматыка параўнальная
france:
grammaire comparée
germane:
vergleichende Grammatik
japane:
比較文法 [ひかくぶんぽう]
pole:
gramatyka porównawcza
portugale:
gramática comparada
ruse:
сравнительная грамматика

historia gramatiko

LIN Scienco studanta la historion de la ŝanĝoj en lingvaj reguloj.
angle:
history of grammar
beloruse:
граматыка гістарычная
france:
grammaire historique
germane:
historische Grammatik, geschichtliche Grammatik
japane:
歴史文法 [れきしぶんぽう]
pole:
gramatyka historyczna, gramatyka diachroniczna
portugale:
gramática histórica
ruse:
историческая грамматика

kontraŭgramatika

LIN Ne konforma al la normala funkciado de la koncerna lingvo: mi ja rekomendas uzi „mialande“ prefere al „milande“, ne ĉar tiu lasta estus kontraŭgramatika […] sed ĉar la alia estas sankciita de la uzado [13]. ANT:laŭgramatika
13. A. J. Mechelynck: Re: Opera 7.03 finfine en esperanto!, soc.culture.esperanto, 2003-03-26
angle:
ungrammatical
beloruse:
граматычна няправільны
france:
agrammatical
germane:
ungrammatisch, ungrammatikalisch, grammatisch falsch, grammatikalisch falsch
pole:
sprzeczny z gramatyką
ukraine:
який не відповідає, суперечить граматиці

laŭgramatika

LIN Lingve bona, konforma al la gramatikaj reguloj de la koncerna lingvo: ekzistas du laŭgramatikaj pronomoj por indiki la necertecon pri la sekso de unu individuo […] „li“ […] „ĝi“ [14]. ANT:kontraŭgramatika
14. M. M. Campagna: Re: Gender Neutral Pronoun?, soc.culture.esperanto, 1993-10-13
angle:
grammatical
beloruse:
граматычна правільны
ĉine:
符合語法規則 [fúhéyǔfǎguīzé]
france:
grammatical (correct)
germane:
grammatisch, grammatikalisch
pole:
zgodny z gramatyką
ukraine:
який відповідає граматиці

misgramatikaĵo

Kontraŭgramatika vorto aŭ frazo en verko: serĉi preserarojn kaj misgramatikaĵojn en ia Esperanta teksto [15].
15. J. R. R. Tolkien (tr. Christopher Gledhill, Patrick H. Wynne): La Hobito (2015), p. v
angle:
grammatical error
beloruse:
граматычная памылка
germane:
Grammatikfehler
pole:
błąd gramatyczny

preskriba gramatiko, norma gramatiko

LIN Gramatika teorio kiu gravigas la distingon inter ĝusta kaj erara uzo de lingvo: normon starigas la t.n. preskriba gramatiko, kies ĉefa celo estas instruo de la ĝusta lingvaĵo [16]; gramatika gramatiko estiĝis en Anglio nur longe post la Ŝekspira periodo, en la 18a jarcento [17].
16. C. Brosch: Ĉu ekzistas normo en Esperanto?, Interlingvistikaj Studoj, 2007:4
17. K. Miner: taglibro, 2008-06-17
angle:
prescriptive grammar
beloruse:
граматыка нарматыўная
france:
grammaire normative
germane:
präskriptive Grammatik, normative Grammatik
pole:
gramatyka preskrypcyjna, gramatyka normatywna

priskriba gramatiko

LIN Scienco priskribanta nur la momentan staton de lingvaj reguloj.
angle:
descriptive grammar
beloruse:
граматыка апісальная
ĉeĥe:
popisná gramatika
france:
grammaire descriptive
germane:
deskriptive Linguistik, Deskriptivismus, beschreibende Grammatik
japane:
記述文法 [きじゅつぶんぽう]
pole:
gramatyka opisowa (deskrypcyjna)
portugale:
gramática descritiva
ruse:
описательная грамматика
slovake:
popisná gramatika

transforma gramatiko

LIN Gramatika modelo kiu rigardas frazojn kiel rezultojn de transformadoj de baza strukturo tra forigoj, enmetoj, ŝanĝoj en sonoj, en vortordo...: „Mi trovis la libron bona“ […] oni povas konsideri […] laŭ la transforma gramatiko kiel aliformiĝon de „Mi trovis, ke la libro estas bona“ [18].
angle:
transformational grammar
beloruse:
граматыка трансфармацыйная
france:
grammaire transformationnelle
germane:
Transformationsgrammatik
pole:
gramatyka transformacyjna

vortgrupa gramatiko, sintagma gramatiko

LIN Gramatika modelo kiu prezentas la strukturojn de frazoj per hierarkia grupigo de vortoj: vortgrupaj gramatikoj estas la tipa klasika modelo de la generisma skolo de lingvoscienco [19].
angle:
phrase structure grammar
france:
grammaire syntagmatique
germane:
Phrasenstrukturgrammatik
pole:
gramatyka grup wyrazowych, gramatyka syntagmatyczna

administraj notoj

~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĝenerala ~o: Mankas dua fontindiko.
ĝenerala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kompara ~o: Mankas dua fontindiko.
kompara ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
historia ~o: Mankas dua fontindiko.
historia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
priskriba ~o: Mankas dua fontindiko.
priskriba ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.