*intern/a

*interna

1.
Ena de la limoj de objekto, de korpo aŭ de iu fermita spaco; malekstera: li eniris en internan ĉambron kaj ploris tie [1]; li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo [2]; li konstruis la internan korton el tri vicoj da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj [3]; al la flanko interna la ringa montaro estis tute kruta kaj formis grandegan rondvalon [4]; la interna flanko de la urba murego [5]; la internan flankon [de la felo] oni turnis eksteren [6]; la interna flanko de la kovrilo estis ornamita per pejzaĝo [7]; la patrino zorgis mem pri la internaj aferoj de la domo kaj la patro pri la eksteraj Fab3 ; en ĉiun el la urnoj metis iun internan organon de l' mortinto [8].
2.
POL Ena de la limoj de lando, kontraste al la eksterlando: Ministerio pri Internaj (enlandaj) Aferoj EeP ; interna milito kaj internaj konfliktoj [de Srilanko] [9]; ŝtata terorismo interna kaj ekstera [10].
3.
(figure) Koncernanta la spiritajn, moralajn ecojn, kontraste kun la korpaj, materiaj: kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago [11]; ŝiaj okuloj spegulis ŝian internan (kaŝitan, latentan) amon [12]; interna trankvileco [13]; multe elnaĝis en ĝia memoro […] kvazaŭ interna voĉo dirus al ĝi: ankaŭ min oni rememoros [14]! mediti pri sia propra interna esenco [15]; mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon kiun mi havas kun la poezio [16]; post momento de interna batalo li diris laŭte […] [17]; ni devas antaŭ ĉio bone klarigi al ni la internan ideon de la Esperantismo [18].
4.
MAT[19] (p.p. punkto en topologia spaco, rilate al subaro A) Tia, ke A inkluzivas ĉirkaŭaĵon de ĝi: cirklo estas kurba linio, kies ĉiuj punktoj estas en egala distanco al interna punkto, nomata centro [20].
angle:
1. internal 2. internal, domestic 3. inner 4. inner
beloruse:
унутраны
ĉeĥe:
interní, vnitřní
ĉine:
对内 [duìnèi], 室內 [shìnèi], 裡頭 [lǐtou], 內 [nèi], 內部 [nèibù]
france:
interne (adj.), intérieur (adj.) 4. (point) intérieur
germane:
1. innen, inwendig, drinnen, innerhalb, intern 2. inländisch, binnenländisch, intern 3. innerlich, intern 4. inner (-er Punkt)
hispane:
1. interno
hungare:
belső, benső, bel-
indonezie:
1. internal 2. dalam negeri, domestik 3. dalam
japane:
内部の [ないぶの], 内側の [うちがわの], 国内の [こくないの], 内心の [ないしんの], 精神的な [せいしんてきな]
nederlande:
1. intern, binnen- 2. binnenlands 3. intern
pole:
wewnętrzny 4. (punkt) wewnętrzny
portugale:
interno (adj.), interior (adj.)
ruse:
внутренний 4. внутренняя (точка)
slovake:
vnútorný
tokipone:
insa
ukraine:
внутрішній

interne

1.
En iu koncerna objekto: mi staras ekster la domo, kaj li estas interne [21]; la pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis mallaŭta kaj agrabla muziko DL ; [ili] rigardis internen tra fendo [22]; la arkeo[n…] ŝmiru […] per peĉo interne kaj ekstere [23]; ekstere honoro, interne doloro PrV .
2.
En sia spirito, animo, pensado ktp: Sara ekridis interne (amuziĝis sen tro montri tion) [24]; ŝiaj okuloj parolis pli interne kaj pli profunde al la koro FK ; jen estas la tempo por agi, diris Mathilde interne kaj pripensadis, kiel ŝi mem povus helpi FK ; tio ĉi estas la pordo de la domo de Dio, respondis al li voĉo el interne, nur sanktuloj havas la rajton enveni tien FK ; fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras VivZam ; granda kranio, sed interne nenio PrV .
SIN:ene
angle:
in, internally
beloruse:
унутры
france:
à l'intérieur, intérieurement
germane:
innen
hispane:
internamente
hungare:
belül, bent
japane:
内部で [ないぶで], 国内で [こくないで], 内心で [ないしんで]
nederlande:
van binnen
pole:
wewnątrz, w środku
portugale:
internamente
ruse:
внутри
tibete:
ནང་ལ་
ukraine:
усередині

interne de

(prepoziciaĵo)
En, inter la limoj de, sub la eksteraĵo de: [li] donis al ĉiuj en la manojn […] kruĉojn, kun torĉoj interne de la kruĉoj [25]; Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo [26]; sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj [27]; fiereco kaj tima zorgo malfacile kaj kruele batalis interne de ŝi Marta .
angle:
in, inside
beloruse:
унутры, у
ĉeĥe:
uvnitř
france:
à l'intérieur de
hungare:
vmin belül, vmi belsejében
indonezie:
di dalam
pole:
wewnątrz, w środku
portugale:
dentro de
ruse:
внутри
slovake:
vnútri

interno

1.
La interna parto, spaco: la ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno [28]; la infanoj interpuŝiĝis en ŝia interno [29]; la pastroj eniris en la internon de la domo [30]; tio pruvas […] ke en la interno de la palaco ni havas perfidulojn [31]; ŝian spiriton kaptis mallumaj furioj, elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliĝinta interno Marta ; amo por li kaj memoro pri li staras en mia interno kiel altaroj Marta .
2.
MAT[32]=malfermaĵo.
angle:
interior
beloruse:
унутранасьць, унутраная частка, нутро
ĉeĥe:
lůno, nitro, vnitřek
france:
intérieur (d'un sous-ensemble) 1. intérieur (subst.), dedans (subst.) 2. intérieur (d'un sous-ensemble)
germane:
Inneres, offener Kern 2. Inneres, offener Kern
hungare:
belső, belseje nyílt mag 2. nyílt mag
indonezie:
interior, bagian dalam
japane:
内部 [ないぶ], 内側 [うちがわ]
nederlande:
inwendige, binnenste
pole:
wnętrze (zbioru) 1. wnętrze 2. wnętrze (zbioru)
portugale:
interior 1. interior 2. interior
ruse:
внутренность, открытое ядро внутренность, внутренняя часть 2. внутренность, открытое ядро
slovake:
vnútrajšok
tokipone:
insa
ukraine:
внутрішність, внутрішня частина, інтер’єр, внутрішній світ, душа

internaĵo

Tio, kio estas enhavata en la interno de io: [ŝi] parolis kun li pri […] l' internaĵo kaj eksteraĵo de l' homo DL ; [ili] diras, ke la internaĵo de la tero konsistas el fajra fandita maso FK ; la internaĵo de la dometo konsistis el malgranda kaverno, kies tri kvaronojn okupis granda rusa forno FK ; la ŝipo kuŝiĝis sur flanko kaj la akvo eniris en la internaĵon de la ŝipo FK ; nur tiu, kiu eliros el via internaĵo, estos via heredanto [33]; manĝu ĝin […] rostitan sur fajro kun ĝiaj kapo, kruroj, kaj internaĵoj (organoj) [34]; Kiu do vi estas, // Vi, kies voĉo kruelege turnas // La plej profundan mian internaĵon Ifigenio ? [ili] elŝutas el kofroj ilian internaĵon [35]; ŝiaj fratinoj elnaĝis el la internaĵo de la maro [36]. VD:ekipaĵo, enhavo, intesto, kerno1
angle:
interior
beloruse:
унутранасьць, унутранае зьмесьціва
ĉine:
裡面 [lǐmiàn], 裡 [lǐ]
france:
intérieur (subst.), entrailles, dedans (subst.)
germane:
Inneres, Innerei, Einrichtung
hispane:
entrañas
hungare:
belsőség, bennlevőség, belső tartalom
japane:
内臓 [ないぞう], 臓物 [ぞうもつ], 内部にあるもの [ないぶにあるもの]
nederlande:
binnenste
pole:
wnętrzności, wnętrze
portugale:
entranhas, âmago
ruse:
внутренность
ukraine:
внутрішність, внутрішня частина, нутро, нутрощі

internigi

1.
Meti en la internon de, igi interna: kiam infanoj dekomence internigas laŭleĝemon en sin […] ili kreskinte rektigas kio ajn estis antaŭe renversita en la civito Rsp ; tute internigita devoteco en la praktika ĉiutaga vivo [37]; mi tiom internigis la ritmon de la lecionoj, ke mi preskaŭ povis senrigarde diveni la minuton [38]. VD:enigi, gravuri2, parkerigi, registri2, sorbi3
2.
PEDMILPOL Meti en fermitan institucion: mi konjektis, ke tie minimume estas mil infanoj internigitaj VaK ; atentindan helpon donis la servo al internigitoj en Francio: unue al la ekzilitoj el Hispanio kaj poste al la forpelitaj Judoj el Germanio kaj Pollando EeP ; via hejmlando estas kontestata, kaj tial ni devas meti vin en internigejon MortulŜip ; [ili] estis cetere fermitaj tute aparte, kiun lokon mi ne scias kiel nomi: interniga lagero, aŭ frenezulejo, el kie ili neniam rajtis elveni al la homa publika vivo VaK ; post 1918 Sovetio instalis koncentrejojn por internigi kontraŭulojn de la tiama reĝimo [39]. VD:enprizonigi, malliberigi, matrikuli
37. Gerrit Berveling: La sola nederlanddevena papo, Monato, 2009/06, p. 22
38. Franz-Georg Rössler: Horobato, korobato, Monato, 2012/05, p. 12
39. Josef Maria Ipfelkofer: Jubileo hontinda, Monato, 2003/03, p. 15
angle:
1. insert, internalize 2. confine ~iga lagero: internment camp.
beloruse:
памяшчаць унутр, уносіць, уводзіць, інтэрнаваць
ĉeĥe:
internovat
ĉine:
1. 引进 [yǐnjìn] 2. 內置 [nèizhì], 使內在化 [shǐnèizàihuà], 使成为主观 [shǐchéngwéizhǔguān]
france:
1. faire entrer 2. interner
germane:
1. verinnerlichen 2. internieren ~igito: Internierter. ~igejo: Internierungslager. ~iga lagero: Internierungslager.
hispane:
internar
hungare:
belsővé tesz, internál, sajátjává tesz
japane:
取り込む [とりこむ], 収容する [しゅうようする]
nederlande:
interneren
pole:
1. wkładać, umieszczać (we wnętrzu) 2. internować
portugale:
internar
ruse:
1. ввести 2. интернировать
slovake:
internovať
ukraine:
вводити всередину, вкладати, закладати, оселяти, поміщати, інтернувати

internulo

1.
Ano de la propra rondo, socio ktp: ĉu vi ne juĝas la internulojn, dum la eksterulojn juĝas Dio? forigu el inter vi la malvirtulon [40];
2.
PED Interna lernanto, kiu loĝas kune kun aliaj lernantoj en la koncerna institucio: mi eniris […] en kolegion, kiel internulo ChL ; pli da lernejanoj signifos, ke necesos novaj dormejoj por internuloj [41].
40. La Nova Testamento, I. Korintanoj 5:12
41. Paul Gubbins: Revo realigita, Monato, 2010/10, p. 14
angle:
2. boarder
beloruse:
1. чалец, удзельнік 2. інтэрн
ĉeĥe:
2. obyvatel internátu
france:
2. interne (élève)
germane:
1. Interner, Eigener 2. Internatsschüler
hispane:
2. interno
hungare:
2. bentlakó, internista, kollégista
japane:
内部の人 [ないぶのじん], 寄宿生 [きしゅくせい], 内弟子 [うちでし], インターン
nederlande:
2. interne leerling
pole:
2. uczeń (mieszkaniec internatu), wychowanek (mieszkaniec internatu)
portugale:
2. interno (pessoa)
ruse:
2. интерн
slovake:
2. obyvateľ internátu

internulejo

PED Lernejo, kie lernantoj (la internuloj) loĝas kune: la nova internulejo povis malfermiĝi [42]; ekster la urbocentro, troviĝas Ekonomia Mezlernejo, en kies internulejo okazos la programo [43].
angle:
boarding school
beloruse:
інтэрнат
ĉeĥe:
domov mládeže
ĉine:
寄宿学校 [jìsùxuéxiào], 寄宿制学校 [jìsùzhìxuéxiào]
france:
internat, pensionnat
germane:
Internat
hungare:
kollégium, internátus
pole:
internat, bursa (daw.)
portugale:
internato
slovake:
internát (chlapčenský)
ukraine:
інтернат

landinterno

La interno de lando, kun certa distanco al la limoj aŭ bordoj: [tie] ekzistas golfeto kun strandeto […] kaj nur de tie oni povas penetri en la landinternon [44]; konsumantoj de luksaj varoj […] inkluzivas ankaŭ la mezan klason relative riĉan, […] en la ĉina landinterno tiu klaso konsistas el ĉirkaŭ 13 milionoj da homoj [45]; la iliroj vivis antaŭ ĉirkaŭ 2400 jaroj krom en Dalmatio ankaŭ en norda kaj centra Albanio kaj vaste landinterne [46]; policanoj kaptis kelkajn ponkanajn skoltojn, kiuj sukcesis trapasi la landlimon kaj enŝteliĝi en la landinternon [47].
44. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La "drakoj" de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
45. Monato, Mu Binghua: Konsumado de luksaj varoj kreskas, 2005
46. Monato, Guido Van Damme: Naŭ kontraŭbatoj
47. Monato, Albisturo Kvinke: Mallonga historio de la evonima milito, 2006
germane:
Landesinneres

administraj notoj