*sonor/i PV

*sonori  

(ntr)
Soni kaj daŭre aŭdiĝi post ĉeso de la kaŭzo: ĉiuj sonoriloj de preĝejoj sonoris [1]; en la marmoraj palacoj sonoras luksaj festenoj [2]; mi faros ... tian faron, ke al ĉiu, kiu tion aŭdos, eksonoros ambaŭ liaj oreloj [3]. VD:tinti, vibri
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
2. E. Orzeszkowa, tr. Kabe: Legendo
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 3:11
angle:
ring
ĉeĥe:
drnčet, zvonit, zvučet
france:
résonner, sonner, tinter
germane:
tönen, klingen, läuten, schallen, hallen
hungare:
zeng, cseng, bong, zúg, búg
indonezie:
berdering, berdentang
nederlande:
galmen, luiden, klinken
ruse:
звенеть
slovake:
znieť, zvoniť
tokipone:
kalama

sonora   Vikipedio

Klare kaj daŭre sonanta, facile aŭdebla: sonora voĉo. VD:laŭta
ĉeĥe:
zvonivý
france:
sonore
ruse:
звонкий, звучный
slovake:
zvonivý, zvučný

sonoro

1.  
Sono daŭre sonanta post ĉeso de ĝia kaŭzo: la vitro dispeciĝis kun sonoro Metrop .
2.  
FONPV (arkaismo) =sonoranto
ĉeĥe:
zvonění
france:
1. éclat sonore, sonorité
hungare:
1. zengés, csengés, zúgás, búgás
ruse:
1. звон
slovake:
zvonenie

sonoranto   Vikipedio

FON Parolsono, estigata precipe per la voĉo, sen bruo aŭ kun minimuma bruo (vokalo, duonvokalo, naza konsonanto, flua konsonanto): esence tio signifas, ke sono estas sonoranto, se ĝi produkteblas daŭre je la sama tonalto [4]. ANT:bruanto
angle:
sonorant
germane:
Sonorant
hungare:
zönge
ruse:
сонант, сонорный согласный

sonoretigi  

(malofte) Interfrapi la glasojn antaŭ ol trinki je honoro de iu aŭ io.
Rim.: Ekzemplo ne troveblas. Prefere uzu tintigi, tosti.
hungare:
koccint
nederlande:
klinken
ruse:
чокнуться (бокалами)

sonorigi

Kaŭzi sonoron per tiucela ilo: bonvolu sonorigi al la servisto.
ĉeĥe:
rozeznít, zazvonit
france:
sonner (sonnette, cloche, etc.)
germane:
tönen lassen, klingen lassen, läuten lassen
hungare:
csenget, harangozik
nederlande:
bellen, aanbellen
ruse:
звонить, позвонить
slovake:
zazvoniť

sonorigisto

Homo, metie sonoriganta la sonorilojn de preĝejo.
ĉeĥe:
zvoník
france:
sonneur (de cloches)
germane:
Glöckner
hungare:
harangozó
nederlande:
klokkenluider
ruse:
звонарь
slovake:
zvonár (ktorý zvoní)

sonorilaro  

ĉeĥe:
zvonkohra
france:
carillon
hungare:
harangjáték, campanelli
slovake:
zvonkohra

sonorilego

Tre granda sonorilo: la sonorilegoj komencis brue soni kaj ekestis moviĝado en la vilaĝo [5].
5. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
france:
tocsin

sonorilejo, sonorilturo Vikipedio

ARKI Turo enhavanta sonorilojn.
ĉeĥe:
zvonice
france:
campanile, clocher
germane:
Glockenturm
hungare:
harangtorony
indonezie:
menara lonceng
nederlande:
klokkentoren
ruse:
звонница
slovake:
zvonica

*sonorilo   Vikipedio

MUZ Frapinstrumento estiganta sonoron, ĝenerale konsistanta el metala kava duonsfero kun svingebla frapilo: per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas [6]; la vilaĝa sonorilo malgaje eksonis noktomezon [7].
ĉeĥe:
zvonek u dveří
france:
cloche
germane:
Glocke, Klingel
hungare:
csengő, harang
indonezie:
bel, lonceng
nederlande:
bel, klok
ruse:
колокол, колокольчик
slovake:
zvonček (domový)

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~etigi: Mankas dua fontindiko.
~etigi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igisto: Mankas dua fontindiko.
~igisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilaro: Mankas dua fontindiko.
~ilaro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilejo, ~ilturo: Mankas dua fontindiko.
~ilejo, ~ilturo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.