*vol/i PV

*voli  

(tr)
1.  
Havi deziron, intencon, decidon, senti bezonon pri io aŭ iu: voli aŭ nevoli neniu malpermesas PrV ; mi havas ĉiam la kapablon voli, sed ne ĉiam la forton realigi; kiu volas, tiu povasB ; viro, kiu ne scias voli; volu, kion vi volas; (frazaĵo) kion oni volas, tion oni povas PrV ; (frazaĵo) volanta kruro ne laciĝas de kuro PrV .
Rim.: Kontraste al deziri1, voli ofte implicas intencon fari ion por realigi la deziratan.
2.  
Strebante al io, koncentri sian atenton je ago, por ke ĝi efektiviĝu; intenci, decidi fari ion: mi volas diri al vi la veron [1]; mi volas, ke vi tien iru [2]; maldiligentulo ŝovas sian manon en la poŝon, kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝoZ ; dio volu, ke...; li ne volis eĉ respondi al mi; ĉu vi volas, ke mi venigu lin? ĝi ne akceptas, se vi volas eĉ multe donaciZ ; kial vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino?Z ; kiam mi volas esprimi direkton, mi...Z ; trovinte neniun, kiu volus (bonvolus) ŝin akcepti [3]. VD:celi, decidi, intenci
3.
Voli atingi lokon, esti ie: mi volas en militonZ ; ŝi volis en kaleŝonZ ; ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte PrV ; la hundeto leviĝas kaj volas ankaŭ sur la balancilonZ .
4.
Voli akcepti, havi: volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas PrV .
angle:
want, will
beloruse:
хацець, жадаць, прагнуць
bulgare:
искам
ĉeĥe:
chtít
france:
vouloir
germane:
wollen
greke:
θέλω
hebree:
לרצות
hispane:
querer
hungare:
akar kiu ~as, tiu povas: aki akar, az tud kion oni ~as, tion oni povas: mindent lehet, csak akarni kell ne ~as kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte: a kecske sem menne a vásárra, de ütik a hátulját ~us kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas: aki fél a víztől, nem eszik halat
indonezie:
ingin, mau
nederlande:
willen
portugale:
querer
ruse:
хотеть kion oni ~as, tion oni povas: хотеть значит мочь
slovake:
chcieť
svede:
vilja (verb)
taje:
ต้องการ
tokipone:
wile
volapuke:
vilön

vola  

Rilata al volo: vola ago, movo VD:konscia
beloruse:
валявы
bulgare:
волево
france:
volontaire
germane:
willentlich, absichtlich
greke:
εθελοντικός
hebree:
רצוני
hungare:
szándékos, akaratlagos, akarati
nederlande:
gewild
portugale:
voluntário
ruse:
волевой

volo   Vikipedio

1.  
Volpovo, unu el la kapabloj de la menso: ĉu la homo posedas liberan volon? kie estas volo, tie estas vojo; (frazaĵo) de la volo la ordono pli efikas ol bastono PrV ; volo kaj deziro leĝojn ne konasZ ; energia, malforta volo; mi demandis min, kia streĉo de la volo levis linB .
2.
Tio, kion oni precize volas: kiom da koroj, tiom da voloj PrV ; konformiĝi al ies volo; tia estas mia volo; la volo de la ĉielo plenumiĝu!
beloruse:
1. воля 2. жаданьне, прага
bulgare:
воля, желание
ĉeĥe:
přání, vůle
france:
volonté, vouloir (subst.)
germane:
1. Wille 2. Wunsch
greke:
2. θέληση
hebree:
1. כח רצון 2. רצון
hispane:
1. voluntad
hungare:
kie estas ~o, tie estas vojo: mindent lehet, csak akarni kell kiom da koroj, tiom da ~oj: ahány szív, annyi szándék 2. akarat
nederlande:
2. wil
portugale:
2. vontade
ruse:
de la ~o la ordono pli efikas ol bastono: охота пуще неволи 1. воля 2. желание
slovake:
prianie, vôľa
svede:
vilja (subst.)
taje:
ความต้องการ, สิ่งที่ต้องการ
tokipone:
wile

volema  

Kiu prefere mem deziras, mem decidas, laŭ propra volo; rezoluta: vi elektis virinon tre voleman [4]. VD:malcedema
4. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
ĉeĥe:
ochotný
france:
décidé (caractère), volontaire (caractère)
slovake:
ochotný

vole-nevole

Devigite; ĉu oni volas aŭ ne: vole nevole, li devas cediB .
beloruse:
воляй-няволяй, хочаш ня хочаш
bulgare:
волю-неволю
france:
bon gré mal gré, qu'il le veuille ou non
germane:
wohl oder übel, ob man will oder nicht
hispane:
velis nolis, quieras o no quieras
hungare:
akarva-akaratlanul, ha akarja, ha nem
indonezie:
mau tak mau
nederlande:
willens of onwillens
portugale:
queira ou não, querendo ou não
ruse:
волей-неволей, хочешь не хочешь
svede:
vare sig man vill eller inte

volismo Vikipedio

1.
FIL Filozofia skolo kiu prezentas la volon kiel la ĉefprincipon de la estado (aŭ komprenado): Kartezio mem dependigis ĉion de la volo ‐ laŭ tiu volismo, de dia volo dependas la logikaj principoj, kaj de dia volo dependas la eterneco de la animo, kiu do ne estus per si mem senmorta [5]; volismo kontraste al la raciismo.
2.
PSI Skolo kiu rigardas la volon kiel la ĉeffaktoron de la mensa vivo.
3.
POL Agado, precipe agado politika, kiu ne sufiĉe atentas la realaĵojn kaj sin direktas per arbitraj decidoj de la agantoj (de la politika estraro). volismo kontraste al la raciismo.
angle:
voluntarism
bulgare:
волунтаризъм
france:
volontarisme
hungare:
voluntarizmus
ruse:
волюнтаризм

bonvoli  

(ntr)
1.
Esti tiel bona, ke oni volas; afable konsenti: bonvolu sidi ĉi tie! (=sidu ĉi tie, mi petas!).
Rim.: Kelkaj uzas anstataŭe la formon bonvole ...-u, ekzemple bonvole sidu ĉi tie! Tio estas sufiĉe logika alternativo, sed ĝi ne estas kutima, nek tradicia. Nepre ne uzu duoblan u-formon: ne diru *bonvolu sidu ĉi tie!*PMEG .
2.
Voli fari bonon al iu: lia bonvolo donis al mi pardonon; malbonvola kritikisto, recenzisto.
beloruse:
bon~u: калі ласка 1. ласкава пагадзіцца, зрабіць ласку, быць ласкавым 2. рабіць ласку, мець ласку, ставіцца з прыхільнасьцю
ĉeĥe:
být laskav, ráčit
france:
1. bien vouloir 2. avoir bon cœur
germane:
die Güte haben, so gut sein
hebree:
להועיל בטובו
hungare:
szíveskedik bon~u: légy szíves, legyen szíves, kérem, tessék
indonezie:
mempersilakan
nederlande:
welwillend zijn
ruse:
bon~u: пожалуйста 1. любезно согласиться, быть так любезным, соблаговолить 2. благоволить
slovake:
ráčiť
taje:
กรุณา, โปรด, ได้โปรด

kiamvole

En ajna, laŭvola, libere elektebla momento: se li estis tiel memfida ke li povos kiamvole aranĝi dungon, li ja ŝajne havas iom da influo [6].
6. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
france:
au moment voulu

kontraŭvolaZ , malgraŭvola

Okazonta malgraŭ ies volo; trudita: edziĝo kontraŭvola; ŝi kapjesis al la ĉefdeĵoristo kaj malgraŭvole koncentriĝis sur liaj senkarnaj ... lipoj [7].
7. S. Larbar: Karuseloj, 1987
angle:
against one's will
beloruse:
вымушаны, прымусовы, нявольны
france:
forcé (imposé), imposé
hebree:
בלתי-רצוני
hungare:
nem kívánt, akaratával ellentétes
nederlande:
onvrijwillig
ruse:
вынужденный, принудительный, невольный

laŭvole  

Laŭ sia volo aŭ gusto.
angle:
at will
france:
à son gré, ad libitum
hebree:
כרצונו
hungare:
akarata szerint, tetszése szerint, szabadon
nederlande:
naar believen
ruse:
по желанию, по собственному усмотрению
taje:
ตามที่ต้องการ

libera volo   Vikipedio

FIL Kapablo elekti inter pluraj eblaj agoj, konscie kaj inteligente taksante, kio estas preferinda: por reteni la sklavojn en la sklava stato, necesas forpreni de ili la liberan volon kaj la eblon de kleriĝo [8].
8. F. Dostojevskij, trad. A. Korĵenkov: Paradoksisto, La Ondo de Esperanto, 2001:10 (84)
france:
libre arbitre

libervolismo  

FIL Doktrino, kiu agnoskas liberan volon en homoj, kontraste al determinismo 2: Aliaj temoj estas la debato inter libervolismo kaj determinismo, kaj la naturo de la realo [9].
9. Vikipedio, artikolo „The Matrix“, 2007-01-30

libervola, memvola, propravola  

Okazanta laŭ ies volo, sen ekstera trudo aŭ premo: libervola decido; memvola ekzilo; memvole sin enskribi en la armeonB ; mi memvole pasigis parton de mia vivo en grandaj suferoj kaj oferojZ ; ni propravole donis al la mondo tiun rajtonZ ; jugo propravola ne estas malmola PrV .
angle:
of one's own will
beloruse:
дабраахвотны, самахвотны
ĉeĥe:
dobrovolný, libovolný
france:
libre (librement décidé), volontaire (librement décidé)
germane:
freiwillig
greke:
αυθόρμητος, εθελοντικός
hebree:
חפשי, מרצון
hungare:
önkéntes jugo propra~a ne estas malmola: önként vállalt iga nem töri a nyakat
nederlande:
vrijwillig
portugale:
espontâneo, voluntário
ruse:
добровольный
slovake:
dobrovoľný, ľubovoľný
svede:
frivillig

malvoli  

(ntr)
Rifuzi, ne voli: ne malvolu puni knabon [10].
beloruse:
не хацець, не жадаць, супраціўляцца
ĉeĥe:
nechtít něco
france:
refuser
hungare:
elutasít, vonakodik
nederlande:
weigeren
ruse:
не хотеть, противиться
slovake:
nechcieť niečo

nevola

Sen partopreno de volo: ili estis nevola elfluo el ŝirita, senespera koro [11]. nun mi havas nevolan ripozon Metrop .
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 22a, La fino de la intrigoj
angle:
unwilling
ĉeĥe:
mimovolný, nechtěný
france:
involontaire
hungare:
akaratlan
ruse:
невольный
slovake:
involuntárny, nepodliehajúci vôli

plivole  

Kun plia volo, prefere: Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio [12].
12. La Nova Testamento, Al la Hebreoj
france:
de meilleur gré

pretervola  

Farata sen klara volo aŭ decido, spontanea: la larmoj pretervole fluis [13]; se iu pentristo ĝin vidis li pretervole kaptis la penikon por ĝin pentriZ .
ĉeĥe:
mimovolný, neúmyslný
france:
inconscient (spontané), spontané (geste, réaction...)
hungare:
önkéntelen, spontán
ruse:
невольный, самопроизвольный, помимо воли
slovake:
mimovoľný, nedobrovoľný

senvola  

Ne kapabla voli. VD:ŝafo
beloruse:
бязвольны
ĉeĥe:
bezděčný, nechtěný, neúmyslný
france:
aboulique, sans volonté
germane:
willenlos
hungare:
akarat nélküli, nem szándékos
nederlande:
willoos
ruse:
безвольный
slovake:
bez vôle

volpovo  

Kapablo por voli; volo1: per la tuta forto de sia volvolo, li eligis sin el la duondormo [14].
14. C. Piron: Letero, sed el kie?, [vidita en 2018]
france:
volonté

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~e-ne~e: Mankas verkindiko en fonto.
~ismo: Mankas verkindiko en fonto.
kontraŭ~a, malgraŭ~a: Mankas verkindiko en fonto.
laŭ~e: Mankas dua fontindiko.
laŭ~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
liber~a, mem~a, propra~a: Mankas verkindiko en fonto.
preter~a: Mankas verkindiko en fonto.
sen~a: Mankas dua fontindiko.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.