*-a

-a

GRA Finaĵo (lingvoscience: sufikso) markanta la vorton kiel adjektivon:
A.
(post aĵo) Esprimanta apartenon, materialon, devenon, rolon ks: hom' ― homa F ; miaj (de mi) filinoj [1]; la reĝa palaco PrV ; fremd(ul)a teritorio [2]; laboro ĉiuhoma DL ; (el)kora danko [3]; ŝtona (el ŝtono) planko [4].
B.
(post eco) Esprimanta similecon, trajton: ruĝ(est)aj rond(form)aj vangoj [5]; polv(hav)a ĉambro [6]; raŭk(son)a voĉo [7]; sama koloro PrV ; vento plena je odoro (odorplena) BdV .
C.
(post ago) Esprimanta kaŭzon, esprimon aŭ alian rilaton al tiu ago: mort(ig)a bato [8]; pardonpet(esprim)a rideto [9]; plend(esprim)a kriado [10].
D.
Post participa sufikso:
1.
(post -ant, -int, -ont) Esprimanta rilaton inter la ago kaj aganto: bolanta lakto PrV ; hundo bojnta PrV ; pasinta doloro PrV ; venonta jaro [11].
2.
(post -at, -it, -ot) Esprimanta rilaton inter la ago kaj ties objekto: dezirata temo PrV ; ĉevalo donacita PrV ; manĝota fiŝo PrV .
E.
(post prepozicio aŭ propozitivo) Esprimante eston aŭ staton konforman al la prep.: malantaŭa flanko [12]; apud(est)a ĉambro [13]; surstrataj porinfanaj festoj [14].
F.
(post nombro) Esprimanta vicordon: la unua ĉambro [15]; la XX-a dinastio [16]; la 11a jarcento [17].
VD:ajn, ĉia, -ec, ia, kia, nenia, tia, -ul
angle:
suffix for adjectives in Esperanto
beloruse:
-і, -ы
france:
-al (suffixe adjectival), -eux (suffixe adjectival), -ique (suffixe adjectival)
germane:
-ig, -ich, -lich, -isch
hispane:
sufijo adjetival, -al/-ar, -ble, -ento/-enta, -il, -izo/-iza, -nte, -osa/-osa
hungare:
-i, -s, -féle
ide:
-a
itale:
desinenza (suffisso) che trasforma la parola in aggettivo (hom-o: uomo - hom-a: umano)
katalune:
-enc, -ós, -aire, -er, -ble, -al, -ís... (sufix adjectivador)
nederlande:
achtervoegsel voor bijvoeglijke naamwoorden in het Esperanto
okcidentfrise:
efterheaksel foar eigenskipswurden yn it Esperanto
pole:
(końcówka przymiotnika)
portugale:
-ável, -al
rumane:
(finalul adjectivului)
ruse:
-ий, -ый, -ой
taje:
ตัวลงท้ายคำคุณศัพท์
volapuke:
-ik

administraj notoj

pri -~ A:
      Verŝajne estus bone distingi la diversajn rilatojn kune kun la ekz-oj per pluraj
      snc-oj. [WD]