*kolomb/o PV

*kolombo   Vikipedio

ZOO Genro el familio kolombedoj (Columba), birdo kun gorĝopoŝo el kiu estas komence nutrataj la idoj: kolombo estas birdo [1]; la Libianoj estis teruritaj, kiel la kolomboj, super kiuj rondflugas akcipitro [2]; mi donos al vi […] kaĝon kun kolomboj […] ĉiufoje kiam vi rememoros vian servistinon, malfermu la kaĝon kaj ellasu unu birdon... ĝi alportos al mi novaĵojn de vi [3]; la kolomboj, ĝi diris, estas eĉ grandaj, blankaj kaj briletantaj kiel perlamoto […] sed ili estas dikaj kaj malsaĝaj [4]; kropo de kolombo [5]; la arbaraj kolomboj diris: kurre, kurre! [6]; la arbaraj kolomboj kveris [7]; packolombo [8]; la blanka kolombo de senkulpeco flugetadis super la ĉefaltaro. [9]
angle:
dove
beloruse:
голуб
bulgare:
гълъб
ĉeĥe:
holub, holub k.a.
france:
colombe, pigeon
germane:
Taube
hungare:
galamb
indonezie:
dara, merpati
latinece:
Columba
nederlande:
duif
perse:
کبوتر
pole:
gołąb
portugale:
pombo, pomba
ruse:
голубь k.a.
slovake:
holub

Kolombo [10] (Col)   Vikipedio

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Columba): NGC 1800 estas galaksio en konstelacio Kolombo [11].
10. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
11. Vikipedio, NGC 1800
angle:
Columba
ĉeĥe:
holub
france:
Colombe (constellation)
germane:
Taube
hispane:
Paloma
latinece:
Columba
nederlande:
Duif (sterrenbeeld)
perse:
کبوتر (صورت فلکی)
slovake:
holub

kolombumi  

(ntr)
1.  
Aŭdigi la karesan murmuron, karakterizan de la kolomboj kaj turtoj. SUP:bleki
2.
(figure) Amindume interparoli.
angle:
coo
beloruse:
буркаваць
ĉeĥe:
vrkat a lísat se k sobě jako holoubci
france:
roucouler
germane:
turteln
hungare:
turbékol
indonezie:
mendekut
nederlande:
1. koeren 2. kirren
perse:
1. بغ‌بغو کردن 2. (عاشقانه) رازونیاز کردن
pole:
gruchać
ruse:
ворковать
slovake:
hrkútať

kolomboformaj   Vikipedio

ZOO Ordo el la klaso birdoj (Columbae): la ordo Kolomboformaj […] enhavas la didon [12].
ĉeĥe:
měkkozobí
france:
columbiformes
germane:
Taubenvögel
hungare:
galambalakúak
latinece:
Columbae
nederlande:
duiven (orde)
perse:
کبوترسانان
ruse:
голубеобразные
slovake:
holuby

domkolombo, hejmkolombo   Vikipedio

AGR Kortbirdo devenanta de la rokkolombo, uzata interalie kiel leterkolombo (Columba livia domestica), multe renkontata en urboj.


domkolombo
angle:
pigeon
france:
pigeon domestique
germane:
Haustaube
hungare:
házi galamb
latinece:
Columba livia domestica
nederlande:
huisduif
perse:
کبوتر خانگی
portugale:
pombo
ruse:
домашний голубь

leterkolombo, mesaĝkolombo, kurierkolombo   Vikipedio

POSX Domkolombo uzata por transporti leterojn reflugante hejmen: ŝajnis ke legio da mesaĝkolomboj preterpasas super niaj tegmentoj [13]; la internacia federacio de bredistoj de kurierkolomboj, kun membroj en 56 landoj, okazigas internacian olimpiadon ĉiun jaron [14]; mi sentis min kiel rehejmiĝanta leterkolombo [15].
13. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
14. Monato, Julius Hauser: Aera kuriero, 2013
15. Charlotte Brontë, trad. H. J. Bulthuis: Jane Eyre, Dua parto, ĉapitro 36a
angle:
messenger pigeon, carrier pigeon
ĉeĥe:
poštovní holub
france:
pigeon voyageur
germane:
Brieftaube
hungare:
postagalamb
indonezie:
merpati pos
nederlande:
postduif
perse:
کبوتر نامه‌بر
pole:
gołąb pocztowy
ruse:
почтовый голубь
slovake:
poštový holub

ringokolombo   Vikipedio

ZOO Specio de kolombo (Columba palumbus), kun blankaj kolmakuloj kaj blankaj flugilrandoj: la ringkolombo aŭ palumbo […] havas rozkoloran bruston kaj verdajn nuancoj en la strioj super a kolmakuloj, kiuj vere ne formas kompletan ringon spite la nomon de la specio, la ringokulo estas flava (kiel la bekopinto), dum tiu de la rokkolombo oranĝa kaj tiu de la trukolombo hela kaj mallarĝega [16]. SIN:palumbo
angle:
wood-pigeon
bulgare:
гривяк
ĉeĥe:
hřivnáč obecný, hřivnáč
france:
palombe, pigeon ramier, ramier
germane:
Ringeltaube
hungare:
örvös galamb
latinece:
Columba palumbus
nederlande:
houtduif
perse:
کبوتر جنگلی
pole:
grzywacz
ruse:
вяхирь, витютень
slovake:
hrivnák, hrivnáč

rokkolombo   Vikipedio

ZOO Specio de kolombo (Columba livia), kun blanka dorso: la leterkolombo estas kolombo kiu utilas por transporti leterojn aŭ mesaĝojn profitante la kapablon de kolomboj reveni al siaj kolombejoj [ili] kutime estas hejmkolomboj devenantaj el la origina specio Rokkolombo [17]. SIN:livio
angle:
rock-dove
ĉeĥe:
holub skalni, holub skalní
france:
pigeon biset
germane:
Felsentaube
hungare:
szirti galamb
latinece:
Columba livia
nederlande:
rotsduif
perse:
کبوتر چاهی
pole:
gołąb skalny
ruse:
сизый голубь, голубь обыкновенный, голубь полевой
slovake:
holub skalný

administraj notoj

~umi: Mankas dua fontindiko.
~umi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dom~o, hejm~o: Mankas dua fontindiko.
dom~o, hejm~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.