*solv/i

*solvi

(tr)
1.
Trovi nekonaton de problemo, respondon al demando, rimedon por eliri el malfacilaĵo: solvi enigmon, malhelpaĵon, konflikton; solvi ĉiujn […] disputojn aŭ dubojn en lojala interkonsento [1]; la vivo mem jam longe solvis tiun ĉi demandon [2]; necese ni solvos la dilemon [3]; anstataŭ solvi tiujn problemojn oni nur variantumas atendante iun „heliĝon“, epifanion, subitan venon de taŭga ideo [4]; personaj oferoj helpis solvi la krizon [5]; mono solvas multajn problemojn, kaj ŝi estas riĉa [6]; eblas solvi konfliktojn ofte plej bone per afableco [7]; Salomono mem ne solvos, kio en ĝi estas vera kaj kio malvera [8]; nesolvebla problemo; la litvarmo solvis liajn tremojn kaj angoron kaj baldaŭ li ekdormis [9]; alvenis pluvatako kaj ĝi venis tiel subite, ke ili devis kure serĉi ŝirmejon, tio solvis la solenan humoron [10]. VD:akordigi, decidi, konkludi, malstreĉi, pacigi
Rim.: El la du homonimaj signifoj de ĉi tiu radiko nur ĉi tiu intelekta estas fundamenta.
2.
KEM
a)
Tiamaniere miksi kun likvo solidon, gason aŭ alian likvon, ke la rezulto estas stabila kaj homogena likvo: solvi salon en akvo VdE ; natria jodido solvita en acetono PIV2 .
b)
(p.p. likvo) Esti tia, ke eblas solvi2.a aliajn substancojn en ĝi: akvo solvas salon.
Rim.: Ni ne trovis aŭtoritatajn ekzemplojn por ĉi tiu senco, sed ĝi aspektas pravigita pro ĝia internacieco kaj, nerekte, pro la uzo en PIV2 de participaj formoj „solvinta“ (difino de solvaĵo) aŭ „solvanto“, kiuj rilatas al likvoj, ne al personoj.
afrikanse:
los
albane:
zgjidhur
amhare:
መፍታት
angle:
1. solve 2. dissolve
arabe:
حل
armene:
լուծել
azerbajĝane:
həll
beloruse:
1. рашаць (задачу, праблему), разьвязваць (задачу, праблему) 2. раствараць
bengale:
সমাধান
birme:
ဖြေရှင်းပေး
bosne:
riješiti
ĉeĥe:
řešit, luštit, rozluštit, rozpustit, rozřešit, vyřešit, vyřídit, řešit
ĉine:
解題 [jiětí], 解题 [jiětí], 拧出螺钉 [níngchūluódīng], 擰出螺釘 [níngchūluódīng], 溶于 [róngyú], 溶於 [róngyú]
dane:
løse
estone:
lahendada
eŭske:
konpontzeko
filipine:
malutas
france:
1. *résoudre (un problème), débrouiller (qc d'embrouillé), démêler (un problème compliqué), dénouer (un problème compliqué), régler (un problème) ne~ebla: insoluble. 2. dissoudre, délayer (dissoudre)
galege:
resolver
germane:
lösen
guĝarate:
હલ
haitie:
rezoud
haŭse:
warware
hinde:
हल
hispane:
1. resolver, solucionar 2. disolver
hungare:
1. megold, megfejt ne~ebla: megoldhatatlan. 2.a felold 2.b old
igbe:
idozi
irlande:
réiteach
islande:
leysa
japane:
解く [ほどく]
jave:
ngatasi
jide:
סאָלווע
jorube:
yanju
kanare:
ಪರಿಹರಿಸಲು
kartvele:
გადაჭრით
kazaĥe:
шешу
kimre:
datrys
kirgize:
чечүү
kmere:
ដោះស្រាយ
koree:
해결
korsike:
cambiamentu
kose:
sombulula
kroate:
riješiti
kurde:
çareserkirin
latve:
atrisināt
laŭe:
ການແກ້ໄຂ
litove:
išspręsti
makedone:
реши
malagase:
mamaha
malaje:
menyelesaikan
malajalame:
പരിഹരിക്കാൻ
malte:
isolvu
maorie:
te whakaoti
marate:
सोडविण्यास
monge:
daws
mongole:
шийдвэрлэх
nederlande:
oplossen
nepale:
समाधान
njanĝe:
kuthetsa
okcidentfrise:
oplosse
panĝabe:
ਨੂੰ ਹੱਲ
paŝtue:
د حل
pole:
1. *rozwiązać
ruande:
gukemura
ruse:
1. *решать (задачу), *разрешать (задачу), решить (задачу) 2. растворять, растворить
samoe:
foia
sinde:
حل ڪرڻ
sinhale:
විසඳීමට
skotgaele:
fuasgladh
slovake:
lúštiť, riešiť, rozlúštiť, rozpustiť, rozriešiť, vyriešiť
slovene:
reševanje
somale:
xaliyaan
ŝone:
gadzira
sote:
rarolla
sunde:
meupeuskeun
svahile:
kutatua
taĝike:
ҳал
taje:
แก้
tamile:
தீர்க்க
tatare:
чишү
telugue:
పరిష్కరించడానికి
tibete:
སེལ་
ukraine:
вирішити
urdue:
حل
uzbeke:
hal
vjetname:
giải quyết
zulue:
ukuxazulula

solvo

1.
PIV1 Ĝusta respondo al problemo, demando; rimedo por eliri malfacilaĵon: solvo de problemo, demando, enigmo, malfacilaĵo, mistero (aŭ: solvo al...); vi proponis enigmon al la filoj de mia popolo, kaj al mi vi ne diris ĝian solvon [11]; fabelo kaj realeco estas tre proksimaj unu de la alia, sed la fabelo havas harmonian solvon jam ĉi tie sur la tero, sed la realeco ofte forŝovas la solvon trans la teran vivon, en la eternecon [12]; ĝis la solvo de la demando […] estus sekve ankoraŭ tre kaj tre malproksime [13]; kial do ni serĉus solvon de la cirkla kvadratur'? [14].
2.
PIV2 Ago solvi1: la politikistoj estas tro okupataj ĉe solvo de ĉiutagaj problemoj por interesiĝi pri nia afero [15]. SIN:solvado
3.
KEMPIV1 =solvaĵo
afrikanse:
oplossing
albane:
zgjidhje
amhare:
መፍትሄ
angle:
solution
arabe:
حل
armene:
լուծում
azerbajĝane:
həll
beloruse:
1. рашэньне 2. рашэньне 3. раствор
bengale:
সমাধান
birme:
ဖြေရှင်းချက်
bosne:
rješenje
ĉeĥe:
rozluštění, roztok, rozuzlení, řešení
ĉine:
解决办法 [jiějuébànfǎ], 解決辦法 [jiějuébànfǎ], 答案 [dáàn], 了局 [liǎojú], 得数 [déshù], 得數 [déshù], 解答 [jiědá]
dane:
opløsning
estone:
lahendus
eŭske:
irtenbide
filipine:
solusyon
france:
1. solution (d'un problème), aboutissement, dénouement, issue (à un problème), remède (à un problème) 2. solution (action), dissolution (action), résolution (action) 3. solution (chimie)
galege:
solución
germane:
Lösung
guĝarate:
ઉકેલ
haitie:
solisyon
haŭse:
bayani
hinde:
समाधान
hungare:
1. megoldás 2. oldás
igbe:
ngwọta
irlande:
réiteach
islande:
lausn
japane:
ソリューション
jave:
solusi
jide:
לייזונג
jorube:
ojutu
kanare:
ಪರಿಹಾರ
kartvele:
გამოსავალი
kazaĥe:
шешім
kimre:
ateb
kirgize:
чечим
kmere:
ដំណោះស្រាយ
koree:
용액
korsike:
definitivu
kose:
isisombululo
kroate:
otopina
kurde:
çare
latine:
solutio
latve:
risinājums
laŭe:
ການແກ້ໄຂ
litove:
sprendimas
makedone:
решение
malagase:
vahaolana
malaje:
penyelesaian
malajalame:
പരിഹാരം
malte:
soluzzjoni
maorie:
otinga
marate:
उपाय
monge:
daws
mongole:
Үүний шийдэл нь
nepale:
समाधान
njanĝe:
yothetsera
okcidentfrise:
oplossing
panĝabe:
ਹੱਲ ਹੈ
paŝtue:
د حل
pole:
rozwiązanie
ruande:
igisubizo
ruse:
1. решение 2. решение 3. раствор
samoe:
fofo
sinde:
حل
sinhale:
විසඳුමක්
skotgaele:
fuasgladh
slovake:
riešenie, rozlúštenie, roztok, východisko
slovene:
rešitev
somale:
xal
ŝone:
mhinduro
sote:
tharollo
sunde:
leyuran
svahile:
ufumbuzi
taĝike:
ҳал
taje:
การแก้ปัญหา
tamile:
தீர்வு
tatare:
чишелеш
telugue:
పరిష్కారం
ukraine:
рішення
urdue:
حل
uzbeke:
qaror
vjetname:
giải pháp
zulue:
isixazululo

solvado

1.
Ago solvi1: li revis pri solvado de tiaj problemoj […] de diversnaciaj interrilatoj [16]; tiuj ĉi metodoj estas uzataj por [...] solvado de medio-protektaj problemoj [17].
2.
Ago solvi2: plibonigi solvadon de la grasoj en la sango [18].
16. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhofa junaĝo
17. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, András Lukacs: Aplikata Geofiziko, leciono 18a
18. Jean-Jacques WINTRAECKEN: Ĉampionoj pri sidemo, Monato, №011779
angle:
solution
beloruse:
1. рашэньне 2. растварэньне
ĉeĥe:
1. řešení
ĉine:
解决办法 [jiějuébànfǎ], 解決辦法 [jiějuébànfǎ], 解法 [jiěfǎ], 答案 [dáàn]
france:
solution (action), dissolution (action), résolution (action)
hungare:
oldás
pole:
rozwiązywanie, rozpuszczanie
ruse:
1. решение (действие, «решание») 2. растворение
slovake:
1. riešenie

solvaĵo

KEMPIV1
Tuto de la solvita substanco kaj de la ĝin solvinta likvo: diluita, koncentrita solvaĵo; solvaĵo de natria klorido en akvo; ŝi eltiris el ŝranko poteton plenan je solvaĵo el araba gumo [19]; la junulino metis sub la naztruojn de l’ droninto la amoniakan solvaĵon [20]; la malsanulino senproteste […] englutis solvaĵon el fera peroksido [21]; Duponto […] enŝprucis sub ĝian haŭton malfortan kvanton da morfina solvaĵo [22]; oni uzas la specialajn salajn solvaĵojn (solvaĵoj de MOS), entenantajn en necesaj koncentritecoj jonojn de natrio, kalio, kloro kaj aliaj, kiujn oni enigas en la organismon [23]. SIN:solvo3SUP:miksaĵoVD:dispersaĵo
angle:
solution
beloruse:
раствор
ĉine:
溶液 [róngyè], 解 [jiě]
france:
solution (chimie)
germane:
Lösung
hungare:
oldat
japane:
溶液 [ようえき]
pole:
roztwór
ruse:
раствор
ukraine:
розчин

solvanto

1.
Iu, kiu solvas ion: la someraj konkursoj havas malmultajn solvantojn, ni proponas nur etan taskon [24].
2.
(evitinde) KEMTEKPIV2 =solvilo
24. La Ondo de Esperanto, 1999, No 6 (56)
angle:
solver
beloruse:
1. той, хто разьвязвае, той, хто рашае
germane:
1. Lösender
japane:
溶媒 [ようばい]
pole:
1. rozwiązujący

solviĝi

Iĝi solvita: KEM [la volatilaj oleoj] ne solviĝas en akvo, nur en alkoholo, etero, kaj certaj aliaj organikaj solviloj [25]; tio, kio komence ŝajnis plej mistera, solviĝis unua [26]; en [la tago de la Sinjoro] la ĉielo forpasos kun muĝa bruego, kaj la elementoj brulante solviĝos [27]; la enigmo simple solviĝas PrV .
angle:
be solved
beloruse:
растварацца
ĉine:
溶解 [róngjiě], 溶 [róng]
france:
se dissoudre, se résoudre, fondre (se dissoudre)
germane:
sich auflösen
hungare:
oldódik, feloldódik
japane:
解決する [かいけつする], 解ける [とける], 溶解する [ようかいする], 溶ける [とける]
pole:
rozpuszczać się, rozpłynąć się, rozwiązać się
ruse:
раствориться, растворяться
ukraine:
розчинятися, розсмоктуватися, розсисатися, вирішуватися, розв’язуватися

solvilo

KEMTEKPIV1
Ĉia likvo kapabla solvi 2.b aliajn substancojn: mi ŝprucigis sur la internon de la kamioneto la solvilon „Senspurigil“, kiu detruas fingropremaĵojn [28]; la elmetiĝo al certaj pesticidoj kaj solviloj cetere estis asociita kun duobla risko pri disvolviĝo de la neŭrologia malsano [29]. SIN:solvanto
angle:
solvent
beloruse:
растваральнік
ĉeĥe:
rozpouštědlo
ĉine:
溶剂 [róngjì], 溶劑 [róngjì], 溶液剂 [róngyèjì], 溶液劑 [róngyèjì], 溶解性 [róngjiěxìng]
france:
solvant
germane:
Lösungsmittel
hungare:
oldószer
japane:
溶剤 [ようざい], 溶媒 [ようばい], 解決のかぎ [かいけつのかぎ]
pole:
rozpuszczalnik, środek umożliwiający rozwiązanie
ruse:
растворитель
slovake:
rozpúšťadlo
ukraine:
розчинник

desolviĝi

Deiĝi pro solvado en iu likvo: la sigelvakso desolviĝis [30]; kiam [...] la ekstera falsbrilaĵo desolviĝas, tiam oni pentas pri sia nesingarda elekto [31]; polvo desolviĝas de la kaldronkrusto [32].
angle:
be dissolved
beloruse:
растварацца
germane:
sich ablösen
hungare:
leválik (oldódással)
japane:
溶けてはがれる [とけてはがれる]
pole:
oddzielać się

dissolvi

(tr)
1.
Disigi, malaperigi, forigi per solvado2: la salo, kiu dissolvas vian ŝtuparon [33] korodi; la vinon honoran nigretan La Aĥajidoj plej noblaj en kalikoj dissolvas [34] dilui.
2.
POL(evitinde)
a)
Eksigi2: la prezidanto eldiris ultimaton por la registaro pro reformoj kaj minacis aliokaze dissolvi la parlamenton [35].
b)
Malfondi: por ŝanĝi la Statuton aŭ dissolvi la Ligon necesis tri kvaronoj de la esprimitaj voĉoj [36].
Rim.: Ĉi tiu nelogika paŭsaĵo de la politikaj terminoj angla-francaj estas nederivebla el la signifoj de la radiko kaj nekomprenebla por la homoj kies hejma lingvo ne havas tiun strangaĵon. En PV kaj en la PIV-oj ĝi malestas. Ĝi estas konfuza: dissolvita2.a (t.e. eksigita) parlamento plu ekzistas kiel institucio kaj plu funkcios post la elektoj, dum dissolvita2.b (t.e. malfondita) partio ĉesas ekzisti. [Sergio Pokrovskij]
33. Franz-Georg ROESSLER: Ŝtupoj al malplenaj poŝojMonato
34. Homero, tr. A. Kofman: Iliado, v. 259–260.
35. Stefan MAUL: Nova mizeroMonato
36. Esperanto en perspektivo, 1974. P. 574.
angle:
dissolve
beloruse:
1. раствараць
japane:
溶解させる [ようかいさせる]
pole:
rozpuszczać, rozrabiać, rozwieść
ruse:
1. растворять, растворить

dissolviĝi

Malaperi, diseriĝi: se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas [domon] eternan en la ĉieloj [37]; [la malnova pilko] duone dissolviĝis de la trapenetrinta akvo [38]; la korpo dissolviĝas, kaj la animo... kio ĝi estas? [39]; (figure) la ŝtonblokoj super ili ĉiam pli kaj pli dissolviĝis en nebulon [40]; la senco, kiun ŝi donis al tiuj linioj, tute dissolviĝis [41]. VD:degeli
angle:
dissolve
beloruse:
растварацца, зьнікаць
france:
se dissoudre, se résoudre, disparaître (comme par dissolution), se désagréger, se disloquer, fondre (se dissoudre)
germane:
sich auflösen
hungare:
feloldódik, szertefoszlik, megsemmisül
japane:
溶けて四散する [とけてしさんする]
pole:
rozpuszczać się
ruse:
раствориться, исчезнуть

sensolva

Kiu solvon ne ricevas, kiu restas nedivenebla, nevenkebla: mistero sensolva estas pli mistera [42]; sensolva ekvacio [43]; ni devos klasi la kazon kun la krimoj tielnomite sensolvaj [44]; sensolve diskuti; sensolvaj, multekostaj kaj longtempaj intervenoj en Afganio [45].
42. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 26
43. F. Lordon, trad. J.-M. Cash: Sur la glittubo de la eŭropa krizo, Le Monde diplomatique en Esperanto, 2011-11-01
44. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 28
45. Monato, Yves Nicolas: Malio kaj la granda mutulo, 2013
angle:
unsolvable
beloruse:
невырашальны
ĉine:
未解决 [wèijiějué], 未解決 [wèijiějué]
france:
non résolu, insoluble sen~e: en vain, sans aboutir.
germane:
unlösbar, ungelöst
hungare:
megoldatlan
pole:
nierozwiązalny

administraj notoj