* -ist/ PV

-ist

(sufikso)
1.
Persono, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la koncerna afero: dentisto (kuracisto pri dentoj); artisto (homo okupata pri arto); ĝardenisto, leteristo, poŝtisto, politikisto, falsisto, kudrist(in)o, hejtisto, servisto, makleristo, maristo, ŝtelisto; komercisto, komercistaro; pafista societo; verkisto verkas librojn kaj skribisto simple transskribas paperon [1]; li estas mensogisto kaj malnoblulo [2]; granda parolisto estas duba faristo PrV
Rim.: Ekzistas multaj simplaj vortoj por profesiuloj ks. Al tia vorto, kiu jam per si mem montras personon, oni ne aldonu -ist/: kirurgo, astronomo, ekologo, diplomato, gimnasto, ŝoforo, barbiro, studento, kelnero, aktoro, mimo, generalo, soldato, kuratoro, profesoro ktp . Oni do nepre ne diru: *kirurgisto*, *astronomisto*, *ekologisto* ktp . Sed en multaj okazoj oni povas tamen per la sufikso -ist/ krei paralelan vorton por tia persono, se ekzistas aparta vorto por tio, pri kio li okupiĝas: kirurgio → kirurgiisto = kirurgo; astronomio → astronomiisto = astronomo; ekologio → ekologiisto = ekologo; diplomatio → diplomatiisto = diplomato Pro la longeco de tiaj vortoj, kaj pro la malagrabla duobla “i”, oni normale preferas sensufiksan vorton, kiam tia ekzistas [3].
2.
Adepto aŭ subtenanto de iu teorio, skolo, doktrino (ismano): budaisto, esperantisto, utopiisto.
Rim. 1: Laŭ ĉi tiu lasta senco „-ist“ estas samsenca kiel „-an“ kaj al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam -ism estas ne sufikso sed finparto de radiko: turismo, turisto; monoteismo, monoteisto; ŝovinismo, ŝovinisto.
Rim. 2: Tamen kiam ambaŭ formoj ekzistas, la ist-formo povas esprimi pli aktivan, doktrinecan, militantan nuancon; kp islamanoislamisto; nacianonaciisto; respublikanorespublikisto.
VD:-an1, -ant, -ism, -int, -ont, -ul
beloruse:
-іст
france:
-eur, -ate, -iste
germane:
-ist
hispane:
-ista (sufijo usado para para profesionales y seguidores de un movimiento)
hungare:
-ánus (híve), -ista (híve) 1. -ász (foglakozásképző), -ész (foglakozásképző), -ás (foglakozásképző), -és (foglakozásképző), -ó (foglakozásképző), -ő (foglakozásképző), -ár (foglakozásképző)
portugale:
-ista
ruse:
-ист
volapuke:
-an

administraj notoj