*inter

I.
Prepozicio montranta:

*inter

1.
La pozicion de iu aŭ io en la spaco, kiu apartigas du aŭ plurajn personojn aŭ objektojn: sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono [1]; pecon da cigaro […] li estis teninta inter la fingroj DL ; en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino DL ; Nilo ĝis Memfiso fluas inter du montaj vicoj [2]; [li] enŝovis la pinton inter la blazonŝildo kaj la muro KPr ; li sidis kun la edzino kaj dek unu infanoj, tre komforte inter siaj kvar muroj [3]; rompu la murojn inter la popoloj [4]; vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita PrV ; esti inter martelo kaj amboso PrV ; inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas supo PrV . VD:meze de
Rim.: Pri uzo de inter kun akuzativo, vd al inter, inter ...-n.
2.
La pozicion de io en la tempo, kiu apartigas du aŭ plurajn momentojn aŭ faktojn: inter la dua kaj kvara horo PatrojFiloj ; inter la subiro kaj la leviĝo de l' suno [5]; monato […] estis inter tiu ĉi nokto kaj la reveno BdV ; inter la lulilo kaj la tombo BdV ; neniu tuŝis la veturilon inter la reveno de la laborejestro kaj la tempo kiam li kaj Petro foriris ChB .
3.
La situacion de iu aŭ io en aro da personoj aŭ objektoj; t.e. en la mezo de, en la nombro de: [ĉu] inter tiuj ĉi estos trovita unu, kiu volos preni tiun ĉi laboron DL ; inter aliaj aferoj (vd interalie) tiu ĉi malfeliĉa infano devis ĉerpi akvon [6]; ĉe tiu ĉi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto FK ; se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, lia malsaĝeco de li ne apartiĝos [7]; esti honesta en tiu ĉi mondo signifas esti elektita inter dek mil Hamlet ; mi estis la plej enviinda patro inter ĉiuj patroj inter la homoj [8]; mi estis ĉiutage inter vi en la templo [9]; kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj [10]? oni komencis babili inter la kamparanoj pri la maljusteco [11]; dividi la grandegan laboron inter ĉiuj komitatanoj LR ; elekti inter tiuj, kiuj aspektis plej malfeliĉaj Kandid ; inter lupoj kriu lupe PrV ; inter piuloj ne mankas pekuloj PrV . VD:kun, el4
4.
La rilatecon, kiu kunigas du aŭ plurajn personojn akordiĝantaj aŭ malakordiĝantaj: batali, korespondi inter si ADL ; ne povas ĉiam vivi inter si en paco BdV ; ni konsentis inter ni neniam tuŝi plu tiun ĉi objekton BdV ; la diferenco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio, ke […] LR ; la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare la rilaton inter la ambaŭ komplementoj LR ; la loto ĉesigas disputojn kaj decidas inter potenculoj [12]; [ŝi], inter ni dirante (vi ne devas tion diri al aliaj), tedas min jam almenaŭ same, kiel mi ŝin QuV ; libere komunikiĝadi inter si [13]; mensogoj kaj kalumnioj arte kreas malamon inter unuj gentoj kaj aliaj [14].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolo antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 13
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:22
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
9. La Nova Testamento, Luko 22:53
10. La Nova Testamento, Luko 24:5
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 18:18
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolo antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolo antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
afrikanse:
tussen
albane:
në mes të
amhare:
መካከል
angle:
1. between 2. between 3. among, amid, between 4. among, between, amid
arabe:
بين
armene:
միջեւ
azerbajĝane:
arasında
beloruse:
між, паміж, сярод
bengale:
মধ্যে
birme:
အကြား
bosne:
između
ĉeĥe:
inter, mezi
ĉine:
中間 [zhōngjiān], 之間 [zhījiān], 介 [jiè], 际 [jì]
dane:
mellem
estone:
vahel
eŭske:
arteko
filipine:
sa pagitan ng
france:
entre 3. parmi
galege:
entre
germane:
1. zwischen 2. zwischen 3. unter, inmitten 4. unter, zwischen
guĝarate:
વચ્ચે
haitie:
ant
haŭse:
tsakanin
hinde:
के बीच
hispane:
1. entre 2. entre 3. entre, en medio de 4. entre
hungare:
között
igbe:
n’etiti
irlande:
idir
islande:
milli
japane:
間に [あいだに]
jave:
antarane
jide:
צווישן
jorube:
laarin
kanare:
ನಡುವೆ
kartvele:
შორის
kazaĥe:
арасында
kimre:
rhwng
kirgize:
ортосунда
kmere:
រវាង
koree:
사이
korsike:
trà
kose:
phakathi
kroate:
između
kurde:
navber
latine:
inter
latve:
starp
laŭe:
ລະຫວ່າງ
litove:
tarp
makedone:
меѓу
malagase:
eo
malaje:
antara
malajalame:
ഇടയില്
malte:
bejn
maorie:
i waenganui i
marate:
दरम्यान
monge:
nruab nrab ntawm
mongole:
хооронд
nederlande:
1. tussen 2. tussen 3. onder 4. onder
nepale:
बीच
njanĝe:
pakati
okcidentfrise:
tusken
panĝabe:
ਦੇ ਵਿਚਕਾਰ
paŝtue:
تر منځ د
pole:
1. między, pomiędzy 2. między 3. między, pomiędzy, wśród, pośród 4. między, wśród, pośród
portugale:
entre, no meio de
ruande:
hagati
ruse:
1. между 2. между 3. между, меж, среди 4. между, среди
samoe:
i le va o
sinde:
جي وچ ۾
sinhale:
අතර
skotgaele:
eadar
slovake:
medzi
slovene:
med
somale:
ka dhexeeya
ŝone:
pakati
sote:
pakeng tsa
sunde:
di antara
svahile:
kati ya
taĝike:
миёни
taje:
ระหว่าง
tamile:
இடையே
tatare:
арасында
telugue:
మధ్య
tibete:
ནང་ནས་
ukraine:
між
urdue:
کے درمیان
uzbeke:
o’rtasida
vjetname:
giữa
zulue:
emkhatsini

al inter, inter ...-n

Al loko situanta inter 13: tiu vojo […] iris en la mondon, inter la misterajn altaĵojn kaj nekonatajn spacojn, inter la barojn kaj danĝerojn Marta ; enŝovinte la kapon inter la arbetojn [...] [15]; vi ne povos eliri inter ilin [16]; la rilato eŭro/dolaro kreskos denove al inter 1,10 kaj 1,15 [17].
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.
angle:
between
beloruse:
між, паміж

de inter

De 1,2 loko situanta inter: ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, nek regbastono de inter liaj piedoj [18]. la aliaj ludantoj devas trovi […] respondon de inter sia kartaro Kon11 ; ĉeestis aŭskultantaro de inter 100 kaj 200 kongresanoj [19].
angle:
between ('from between' ne estas bonstila kun senco 2)
beloruse:
паміж

el inter, elinter

Prenante, elektante, distingante inter: el inter siaj fratoj li prenis kvin homojn [20]; Dio rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn disĵetis vin la Eternulo [21]; ambaŭ tre bone rekonis vian foton el inter deko da vizaĝoj similaj CKv ; mi saltis elinter la bridoj VaK ; Li alvokas elinter paganoj Abrahamon, plilarĝigas lian nomon, igas lin patro de la kredantoj, akompanas lin dum lia vojo [22].
beloruse:
з паміж
france:
d'entre, de parmi
japane:
~の間から [のあいだから]
II.
Vortero kun la sencoj 1, 2 kaj 3 de la prepozicio.

intera

Tia, ke ĝi estas estas inter pluraj aferoj: intera muro ChL ; ni ne havas landon, tra kiu konduki lin en Hispanujon, ĉar la maro kuŝas intere DKM ; kvazaŭ ĉio ĉi subite fariĝus viva realo, kvazaŭ la interaj jaroj estus nur revo sen signifo HsT ; sekvis kelktempa laboro jen tie, jen tie, kun longaj interaj periodoj de senlaboreco HsT .
beloruse:
сярэдні, прамежкавы, прамежны
germane:
dazwischen seiend, eingeschoben
japane:
間の [あいだの], 中間の [ちゅうかんの]
ukraine:
проміжний, середній, серединний

interaĵo

Io, kio estas inter pluraj aferoj: (figure) Luĉia […] vestas sin […] en iaspecan interaĵon: ĝi jam ne estas noktĉemizo, sed ankoraŭ ne estas robo KKr ; la dekstra kaj maldekstra partoj de la aparato estas kompreneblaj, sed la interaĵo estas tre stranga [23].
beloruse:
прамежак, прамежнасьць
ĉine:
中間物 [zhōngjiànwù]
germane:
Zwischending
japane:
中間部 [ちゅうかんぶ]
ukraine:
проміжок, проміжність

interulo

Iu, kiu peras inter pluraj partioj; peranto: ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo [24]; li estas interulo de nova testamento [25]; tiuj, pli potencaj ol iam ajn, malpli bezonas interulojn por trudi siajn interesojn MD14 . VD:arbitracianto, mediaciisto, mediatoro1, mediumo, ombudo, ŝamano
24. La Nova Testamento, I. Timoteo 2:5
25. La Nova Testamento, Hebreoj 9:15
beloruse:
пасярэднік
ĉine:
介紹人 [jièshàorén], 經紀人 [jīngjìrén], 調停人 [tiáotíngrén], 調解人 [tiáojiěrén], 居間人 [jūjiānrén]
germane:
Mittler, Vermittler
III.
Prefikso kun sencoj 1, 2 kaj 4 de la prepozicio (sed oni devas distingi du kazojn, laŭ tio ĉu la radiko, kiu sekvas inter en la kunmetitaĵo, estas ties komplemento aŭ ne).
1:
a)
interetaĝo; interfaco; interkrutejo, intermonto (trairejo inter du montoj); la suno elaperis trans la montaraj interpintoj QuV .
b)
interspaco, intertitolo; intermeti, interveni.
2:
a)
interakto (tempo inter du aktoj); intersezono.
b)
intertempo (tempo inter du okazoj), intertempe; interrompi (rompi ian daŭron inter du momentoj); interokazaĵo; koleraj interdiroj eksonis VaK ; la patrino interŝovis plorvoĉe: […] InfanTorent2 .
4:
a)
en 1914 ekzistis socialista Internacio Lanti .
b)
interagi, intertrakti, interkomuniki, interkonformigi; interparolo, interkonsento, intervidiĝo (parolo, konsento, vidiĝo inter du aŭ pluraj personoj); interligo, interakordo, interfluo; interkonfuzi, intermiksi, interŝanĝi.
Rim.: Iafoje vorto falas en ambaŭ kategoriojn: interreto (t.e. reto inter retoj)
c)
Per pliampleksigo de tiu ĉi senco, inter estas uzata aparte por montri reciprokecon: sin intersaluti, intertuŝi, interkisi; interbatiĝo, interfrapiĝi, interfratiĝi; interkompreniĝi, interkonatiĝi, interrilatiĝi; interplekti, interpremi; fluoj de la lumo interkruciĝas en la aero Metrop ; interkroĉiĝis la dentradoj de mirinda mekanismo VaK ; la du familioj […] sin intervizitis KPr .
Rim.: Distingenda de prefiksa uzo estas la kunderivado de prepozitivo al adjektivo aŭ adverbo: ŝi prenis interdoman, solecan vojeton Iŝtar ; internacia, interregiona kunlaboro [26]; intercivitana milito Kon11 ; kun tranĉilo interdente ChB ; klingo pasis tra la spaco interripa CKv .
angle:
 inter-
beloruse:
 між-, інтэр-
france:
 entre- (préfixe), inter- (préfixe)
hispane:
 entre- (prefijo), inter- (prefijo)
pole:
 między- (przedrostek), śród- (przedrostek)

administraj notoj